Sed provizore kun la agrabla kaj fiera sento de la riĉeco mi portis inter ili mian vestaĵon. Mi sentis min vera kinostelo, vidante la okulojn post mi turniĝintajn kaj aŭdante la interflustradojn, kiuj sekvis miajn paŝojn.
Ĉi tiu sensacio poste tamen fariĝis al mi iom ĝena, Ĉar ĝin akompanis la konsciencriproĉo, kiun ĉiu bonintenca homo sentas, se lian riĉecon sekvas la avida rigardego de la malriĉuloj.
Multe mi cerbumadis, kiel eblus helpi pri la ĉifoneco, de kiu ankaŭ Zemoki ne estis escepto. Sur liaj genuoj kaj sur la maldekstra sidvango oscedis grandaj truoj, de tiuj pendolis la ĉifonaj ŝiraĵoj de la drapo.
Foje mi fakte menciis al li mian bedaŭron kaj esprimis mian kompaton al la malriĉaj, ĉifonitaj amasoj.
Zemoki kunsente kapjesis, deklaris, ke por la vestado de la amasoj ankaŭ la betikoj faras ĉion fareblan, sed la problemo estas tre grava, ĉar bedaŭrinde la publiko ne povas akcepti pli multan vestaĵon, ĉar ili havas tre malmultan.
Mi sentis iom da konfuzo kaj deklaris, ke la fakto, ke la homoj havas malmultan vestaĵon, jam per si mem pruvas ke ili povus akcepti ankoraŭ pli multan, sed li respondis, ke tio pruvas ĝuste la malon, nome, ke ili ne povas akcepti pli. Por ke la amaso ricevu vestaĵon, antaŭe estus necese, ke ili jam havu multe. Tio estas nerefutebla ekonomia tezo, kiun en la Nutra kaj Vivdona Oficejo elkalkulis homoj pli saĝaj ol ni.
Sed li tamen konfesis, ke multaj homoj iradas en mizeraj vestaĵoj, kaj aldiris:
– Ankaŭ vi ne povos estonte iradi en tia plorinda maskaĉo.
Mi tute ne estis preparita al tia respondo, sed Zemoki klarigis, ke mi povas maksimume hejme restadi en tia vesto, sed kiel beratnu, mi ne povas iri tiel inter la homojn, ĉar tian portas nur la tre malriĉaj homoj kaj eĉ tiuj nur por tre malpuraj laboroj.
Mi ne volis kredi al miaj oreloj, sed li duafoje diris la samon kaj decide deziris, ke mi tratranĉu mian veston.
Mi firme kredis, ke el li parolas nur la envio. Superece mi respondis, ke mi dankas, sed por mi estas taŭga ankaŭ la sendifekta vesto, sed Zemoki tre serioze kaj bonkore konsilis ne fari el mi frenezulon; beratnu devas ja zorgi, ke li aperu en bona vestaĵo.
Al tio mi respondis, ke mia vesto estas bona, ĉar ĝi estas sendifekta, kaj li pruvadis, ke tute kontraŭe: la tratranĉita vestaĵo estas pli bona, ĉar ĝi estas kipu, kaj ĝuste pro tio ĝin portas pli multaj homoj.
Nature mi ne estis tiom facile trompebla. Superece, eĉ kun iom da moko mi opiniadis pri la kipuo, post kio Zemoki rigardis min per profunda malestimo kaj ŝultrolevante foriris.
Mi pensis la aferon tute aranĝita, sed post kelkaj tagoj mi ricevis novan alvokon el multe pli grava loko.
Nome, tiam mia betiko mem atentigis min, ke mi klopodu tranĉadi mian veston, ĉar oni postulas de beratnu, ke li adaptiĝu al la prudentaj reguloj kaj ne vestiĝu kiel idioto.
Do, mi denove devis konstati, ke en la vivo ne estas okazo en kiu oni povas sin izoli de la frenezo. Ili venas post la homon kaj lin devigas kunfreneziĝi.
Nun estis riskita mia posteno, mia ĉiutaga pano, do, kvankam dolorkore, mi devis fuŝi miajn vestojn.
Dum du tagoj mi esploradis, kiel aspektas la vera kipuvesto, sed mi vidis preskaŭ tiom da manieroj da distranĉado, kiom da behinoj estis en la kolonio.
Fine mi konstatis, ke la plej multaj eltranĉis la drapon sur la maldekstra brusto kaj sur la dekstra sidvango kaj pendigis sur la kolumon hirundan plumon kaj majskarabon.
Do, inter pezaj ĝemoj ankaŭ mi tranĉis mian bonan veston, kaj min konsolis nur la scio, ke per tio mi almenaŭ certigas mian ĉiutagan panon kaj mian pozicion inter ili. Tiu scio iome trankviligis min kaj alitage, kiam mi en mia "kipu"-vestaĵo aperis antaŭ Zemoki, mi jam gaje lin pricc-prucc-is kaj afable ridetante montris mian kostumon atendante la efikon.
Sed Zemoki por mia plej granda surprizo ekridegis:
– Ho, vi malfeliĉa bivag, kiel vi povis tiom fuŝi vian veston?
Eĉ haltis mia spiro, kaj mi povis nur balbute elbuŝigi, ke ĝuste li diris antaŭ kelkaj tagoj, ke mi devas tiel fari, kaj espereble mi ne estas nur viktimo de malsprita ŝerco.
Je tio li eĉ pli forte ridegis kaj diris, ke mi verŝajne nenion konjektas pri la kipu. Nome, ĉi tiu tranĉado tute ne estas kipu, ĉar ĉi tiun tranĉmanieron jam ĉiuj portas!
Tiel mi ekkonis, ke nek tio estas kipuo, kion ĉiu portas, nek tio, kion neniu portas. Eĉ pli: kio hieraŭ estis kipu hodiaŭ ne plu estas.
Mi estis nur scivola, kio estas do la kipuo?
Do, post la difektado de mia vesto, en tia murdema humoro mi grumbladis dum kelkaj tagoj, kaj mi revadis pri tio, per kiaj elektitaj turmentoj mi ekzekutus Zemokin se iam la sorto lin donus al miaj manoj.
Post kelkaj tagoj mi foje sidis sur benko, kiam Zemoki kaj Zeremble alvenis kaj per amika pricc-prucc sidiĝis apud mi.
Mi ĝene diris kelkajn ĝentilajn vortojn pri la vetero, je kio ili enue respondadis, kaj poste la parolo transiris al la dornumo de la seĝo.
Tial mi devis elkroĉiĝi el la diskurso kaj mi sentis, ke apud ili mi estas nur tolerata bivago.
Dum iom da tempo mi ĝene silentis, sed fine mi senkuraĝe demandis, kial entute la seĝo devas esti dornumita?
– Ĉar tio estas kipu – ili respondis.
– Sed kio estas kipu? – mi demandis, kaj mi decidis, ke nun mi ne lasos min subpremi, sed per logika menso mi kondukos la aferon, ĝis fine mi ilin pelos en konfuzon.
– Kipuo estas, kio estas agrabla – ili respondis en la plej natura tono de la mondo.
Post tio mi postulis klarigi, kio estas por ili agrabla. Al tio ili lakone respondis:
– Tio, kio estas kipuo.
Mi devis konvinkiĝi, ke ĉi tiujn homojn oni ne povas konfuzi. Nome, ilia cerbo estas libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj kaj kreas interligon inter la aŭditaj vortoj kaj la funkcio de la cerbo.
Mi tamen denove postulis klarigi, kian sencon havas la dornumo de la seĝo, sed li respondis same per demando:
– Ĉu por vi estas tute egale, ĉu vi sidas sur glata aŭ sur dornplena seĝo?
– Tute ne. Ĉar sidi sur glata seĝo estas pli agrable.
Zemoki amuzate ridis pri miaj vortoj, humorplene pugnobatis mian dorson, rimarkis, ke mi estas bonhumora knabo, nur mi devas priatenti, ke mi ne malkaŝu mian bivagecon al aliaj.
Tio jam estis pli multe, ol mi povis toleri. Ke mi tamen ne esprimis tute senĝene mian opinion, kaŭzo por tio estis nur, ke intertempe en mia cerbo ekbrilis grandioza venĝa ideo.
Dece dankante la instruon mi hejmeniris kaj tie mi sekrete fiksis kelkajn lignajn dornojn sur mia seĝo. La sekvantan tagon mi atendis la okazon ensidigi Zemokin. Mia intenco estis eĉ, por la pli granda efiko, lin enpuŝegi dum la ĉeesto de atestantoj.
La sorto estis je mia helpo, ĉar mi trovis Zemokin kaj Zeremblen kune en la korto. Mi elkore invitis ilin en mian ĉambron, kion ili fakte akceptis, kaj kun humorplena interbabilado ni iris al mia hejmo.
Hejme mi atendis, ĝis Zemoki venis antaŭ la dornumitan seĝon, kaj tiam mi subite puŝpremis lin sur la "kipu"-on.
Li dolorplene ekhurlis, kaj mi elkore ridegante demandis, ĉu estas bongusta la sido en la kipu?
Zemoki saltleviĝis, ekrigardis la seĝon, kaj je mia grandega surprizo nun li komencis ridi.
– Ho, vi bivago… vi bivago… – li balbutis singultante pro ridego. – Nature, ĝi pikas, se ĝi ne estas kipuo. Vidu! – li sin turnis al Zeremble, – laŭ li ĉi tio estas kipuo!
Zeremble alrigardis, kaj nun ili ambaŭ ekridis. La muroj ŝanceliĝis, kaj sur miaj lipoj frostiĝis la venĝplezuro.
– Kial? – mi demandis konsternite.
– Kial! Ĉu vi ne vidas, ke ĉi tiuj dornoj estas senkoloraj? Ho, mia amiko, oni devas ĝin pentri laŭ kipua maniero.
– Kaj tiam ĝi ne pikas?
– Kiel ĝi povus piki? La vera kipuo ne pikas. La vera kipuo lulas, ĉar ĝi estas kolora! Sed ho, kial mi klarigas tion al bivag!
Mi jam tute konfuziĝis, kaj tiuj ridegis plenbuŝe. Sur miaj lipoj balanciĝis kolera respondo, sed momente mi ekpensis, ke eble ili signas per la "pentro" ion alian, per kio oni moligas kaj komfortigas la dornojn. Mi singarde demandis: