Simila trompiĝo trafis min ne malofte. Tia okazo estis ekzemple, kiam iu kipu-majstro diris al mi per tre serioza tono:
– Kiujn vi vidas ĉi tie ĵonglaĉi ĉirkaŭ la kipuo, ĉiuj estas frenezuloj kaj ĉarlatanoj. La sego estas destinita, por ke ni sidu, kaj tiam ĝi estas bona, se ĝi estas komforta. La nodoj kaj dornoj same ne taŭgas sur ĝi, kiel sur la aero.
Mi esprimis mian varman kunsenton kaj demandis, kiel la behinoj kondutas kontraŭ li, havanta tian kuraĝan kaj veran opinion.
Li respondis, ke la behinoj lin rigardas bivag pro lia opinio.
Mi preskaŭ plorante falis al lia kolo. Varma, amika konversacio evoluis, ni kune mallaŭdis la tutan frenezulejon, ĝis li foje kontraŭ atendo deklaris:
– Plej kipua estas, kio estas utila, ĉar la kipuo estas la utileco mem.
Tiam min komencis kapti ĝena sento de la disonanco. Mi time demandis:
– Do, se ne ekzistas kipuo sendepende de la utileco, kial necesas la aparta esprimo: "kipu?"
– Ĉar la kipuo ekzistas kaj naskiĝas kune kun la homo.
– Sed tamen, se la kipuo estas la utileco mem! -mi kontraŭdiris. – Ĉar ĉu ne, kian sencon havus ĉi tiu frazo: "la plej animala estas, kio estas besto?"
– Kipuo ekzistas kaj devas ekzisti – li daŭrigis obstine: Mi konsilas al vi legi multe, kaj vi komprenos, ke ĝin ni bezonas, ĉar ĝi estas la plej altgrada manifestiĝo de la homa menso, ĝi estas tio, kio faras la vivon vivo. Sen kipuo ni ne povus vivi.
Mi eĉ dufoje demandis, sed pruviĝis, ke li diris kipuon. Ne vitaminojn kaj ne albumenojn. Ili firme kredas eble, ke ili sen kipuo mortus pro beribero aŭ skorbuto.
Liaj vortoj efikis al mi kiel malvarma duŝo kaj per ĝentila grato de postaĵo mi rapide adiaŭis. Sed li ne regratis, ĉar li deklaris, ke la tuta ketni estas idiotaĵo; jam venis la tempo de la puriga revolucio, kiu donos novan, racian ketnion al la mondo, kiam la homoj ne gratas la postaĵojn unu al la alia kiel frenezuloj, sed senceremonie diros: "Racia menso, vake!" kaj ekfrotas sian frunton per la dikfingro.
Mi rememoris denove pri tiuj hororplenaj sonĝoj, el kiuj mi klopodis vekiĝi, sed mi nur transvekiĝis al eĉ pli hororplena.
Ĉi tiuj malfeliĉuloj ekde jarcentoj faras nenion alian, ol luktante kun siaj sonĝataj inkuboj, vekiĝi el unu sonĝo al la alia, el sufero al sufero, kiu diferencas de la antaŭa nur laŭ ekstera koloro, kaj ili neniam deskuos la katenojn de la sonĝo. Lunatikaj erarvagantoj, kiuj neniam povos fariĝi homoj.
Kaj nun la Leganto imagu mian situacion inter tiuj, kiu do mem ne scias la sencon de la vortoj faritaj de ili mem en la aeron, vortojn, kiujn ili komentis laŭ mil manieroj, parolante pri ili dume, kiel pri vere estantaj aferoj. Tiu stranga decideco, kun kiu ili parolas pri siaj ĥimeroj, vere embarasas la aŭdanton, ĉar ili predikas per tia facileco kaj entuziasmo, ke la sanmensulo kredus, ke ili parolas pri io, kaj li eĉ hontas, ke ĉion ĉi li ne konas, li balbutas kaj decidas lerni. Komence tian senton havis ankaŭ mi, nur post longa tempo mi ekkonis, ke ĉio ĉi fakte ne havas sencon kaj eĉ etinfano, havante ne konfuzitan cerbon, scias multe, multe pli, ol ili, kiuj la konon de la artefaritaj fiksaj ideoj – kies sencon ili tute ne konas, – rigardas nepra kondiĉo de la klereco.
Estas imageble, kiel mi sentis min en tia socio, kie la sumon de la duoble-du oni diras jen kvin, jen tri kaj laŭ ĉiaspeca regulo alie kaj alie, sed nur nepre ne kvar. La malfeliĉa sancerbulo provas tion sekvi, por ke li ne estu ekskomunikata, sed li estas senpova, ĉar li konas nur unu regulon: la naturan veron, kiun li povas elkalkuli per siaj fingroj, sed kiun aldiri estas terura kulpo. Kaj neniam li scias, kiel li devas aserti la aferojn en ĉi tiu momento.
Tia malfeliĉulo baraktas en eterna necerteco, ĉar kiel ajn li penadas, li ne povas ellerni la plej gravan: forgesi la aritmetikon.
Ofte mi petis de Zemoki ian direktigon, el kiu minimume mi povus ekkoni kiel kompreni la kipuon, kial ĝi entute ekzistas kaj kiel utilas, ĉar, se ĝiaj reguloj jam ne havas argumenton, ĝia ekzisto tamen devas havi ian kaŭzon. Sed li mansvinge aranĝis mian demandon.
– La kipuo estas instinkto, naskiĝinta kun la homo mem. Tiu, kiu naskiĝas sen tio, estas bivag, al kiu estas vane provi klarigi.
(Kvankam foje mi jam rimarkis, denove mi ripetas, ke tio ne pravas. La behina malsano ne estas heredebla. Mi povas firme aserti el mia propra sperto, he kvar-kvinjaraj infanoj, kies instinktoj, do iliaj varmo, – malsato, – soifo – kaj ceteraj sentoj estis sanaj, montris nenian interesiĝon al la dornita seĝo. Vidante la nodojn, ili aperigis nenian reagon, dum samtempe ili manetendis al la buterpano per videbla ĝojo kaj dum malvarma vetero ili sidiĝis per si mem apud la fornon. El la behina malsano la infano heredas nur la inklinon, kiu nur per longdaŭra, intenca infektado evoluas al malsano en la skoro kaj dum la vivo, pasigita inter la behinoj.)
Do, pri la kipuo mi sciis nur tiom, ke ĝiajn regulojn difinas ĉiu grupo alie, eĉ mi parolis ankaŭ kun tia homo kiu diris, ke "la kipuo estas la homo mem". Mi devas mencii ankaŭ tiun strangaĵon, ke al la kipuo havas interrilaton ankaŭ tiaj aferoj, kiuj eĉ laŭ ili havas al ĝi nenian interrilaton.
Ne konsterniĝu la Leganto, mi kalkulis pri tio, ke la konfuzeco de miaj vortoj la Leganton jam igas dubi eĉ pri mia propra menso. Sed ĉi tiu specimeno de iliaj frenezaĵoj jam estas tiel konfuza, ke mi povas ĝin ankaŭ difini nur konfuze. Miajn vortojn mi povos komprenigi eble pli bone per ekzemplo.
Zemoki rakontis iam al mi, ke li aĉetis per multa mono seĝon, kiun li rigardis kipuo, kaj eĉ surskribita estis la nomo de certa kipumajstro. (Verŝajne mi jam ne devas rimarki, ke la behinoj la difektadon de la seĝoj ne punis sed ili eĉ klopodis, ke ankaŭ iliaj seĝoj estu difektitaj kaj por la difektanta ago de tiaj "kipu-majstroj" ili eĉ pagis.)
Nu, post iom da tempo pri la seĝo de Zemoki malkovriĝis, ke ĝin difektis ne tiu certa kipu-majstro, sed alia, kiu nur surfalsis la nomon. Post tio Zemoki kaptis la falsanton kaj lin trenis al la betiko, kiu grave punis lin, ĉar li – trompis!
Nu, mi jam sciis tiom, ke pri la kipuo oni preskaŭ povas diri, ke ĉiu behino havas pri ĝi alian opinion. Sed Zemoki ja vidis la seĝon antaŭ la aĉeto, ĉu ne? Do, se oni povus paroli almenaŭ pri individua kipu-opinio, li nepre devis scii, ĉu la kipueco de la seĝo meritas la prezon, aŭ ne. Tamen li koleriĝis ne tial, ke ĝi ne estis sufiĉe kipu, sed nur tial, ke ĝi estis farita de alinoma behino.
Do verŝajne ankaŭ la nomo apartenas al la kipuo. Mi ankaŭ demandis, kiel devas soni la kipua nomo kaj kian nomon oni devas surskribi al ia dornsistemo, por ke oni ne estu punata, sed li min priridis kaj nomis min bivag tiel, ke eĉ hodiau mi ne scias, ĉu la sono aŭ la vicordo de la literoj de la nomo influas la kipuon de la sego.
Mi timas, ke mi troŝarĝas la paciencon de la kulturita kaj prudenta Leganto de Granda Britio per la priskribo de ĉi tiu malsano, kiu feliĉe furiozas nur en landoj ekzotikaj, tiom malproksime situantaj de Eŭropo, ke miaj kunpatrianoj neniel devas timi ties enportadon, tamen mi devas ankoraŭ rimarki, ke la kipu-malsano fuŝis ne nur la objektojn, sed eĉ la parolon.
Mi jam foje menciis pri tio: nome, se iu por komunikado uzis ne tiujn vortojn, kiuj konformas al la komunikaĵoj, sed konfuzan galimation, kiu havas nenion komunan al la temo, oni eĉ tion nomis kipu.
Kompreneble la Leganto demandas, kiel eblas fuŝi la behinan parolon, kiu jam estas en si mem amaso de ĥimeraĵoj.
Nu, dum ilia normala parolo sonis tiel, kvazaŭ oni parolus pri io, la celo de la kipu-parolo absolute ne estis komuniki ion. Kiuj parolis tiamaniere, tiuj nomiĝis mufruk-oj kaj same ne estis mort-batitaj, kiel la kipumajstroj, eĉ pli, ili estis estimataj kaj iliaj sensencaĵoj estis presitaj, kaj ili ricevis por tiuj monon.