Выбрать главу

Li preskaŭ svenis pro miro.

Mi same.

Sed mi ankoraŭ ne finis la historion de la mufruko.

Nome, iam aperis libro de li kun la titolo: "La vivo de la homo", kies formo same kiel ĝia enhavo profunde diferencis al liaj ceteraj libroj. Inter aliaj li deklaris, ke la patrina lakto estas blanka, la montengrimpanto laciĝas kaj la tre maljuna homo estas malforta.

Zemoki kaj Zeremble plurfoje tralegis ĝin kaj longe cerbumadis pri ĝia senco. Dum horoj ili provadis eltrovi, sed malgraŭ ĉiu penado ili ne venis al konkreta solvo. Fine ili deklaris, ke la lastatempaj enspiroj de la mufruk fariĝas ĉiam pli konfuzaj.

Laŭ mi la enspiro havis tre evidentan sencon, kiun mi eĉ komunikis al ili, sed ili per naŭza mansvingo silentigis min.

Sed samtempe aro da junaj behinoj deklaris, ke ili tre bone povas kompreni la mufrukon kaj kiu lin ne komprenas, tiu estas bivago kaj lia cerbo maljuniĝis.

Sed miaj antaŭaj spertoj min singardemigis, kaj mi ne kuraĝis laŭtigi mian kunsenton. Mi jam konjektis, ke malantaŭ la sobre sonantaj deklaroj kaŝiĝas des pli frenezaj ĥimeroj.

Kaj tiu mia konjekto fakte pruviĝis. Nome, ili ĉiuj pensis alian kaj alian enhavon sub la deklaroj pri la patrina lakto, montengrimpado kaj maljunegulo, sed mi neniam eksciis kian, kaj eĉ ili ne komunikis tion, nur diskreteme deklaris, ke tio estas destinita al la pulmo kaj ne eblas komuniki per vortoj.

Ekzemple, se iu tia junulo ekvidis dornitan seĝon, jene li ekkriis:

– Ho jes, montengrimpi estas malfacila!

Se iu el tiaj junuloj alimaniere tranĉadis sian vestaĵon, tion li klarigis ĵene:

– Ho, jes, la patrina lakto blankas!

Kio estas la interrilato inter la aferoj, tion nature, miaj Legantoj demandu ne de mi. Ĉe la behinoj la vortoj ne bezonas logikan interligon.

La afero jam nun sonas sufiĉe komike. Kial mi tamen okupiĝas tiel longe per tio, ties kaŭzo nur nun evidentiĝas.

Nome, Zemoki foje renkontiĝis kun la mufruk kaj demandis lin, kio estas la senco de siaj enspiroj.

Tiam okazis surpriza afero.

Nome, intertempe revenis la sana cerbo de la mufruko, pri kio la behinoj nature nenion sciis. Li respondis jene:

– La senco estas precize tio, kion mi skribis.

Zemoki dummomente konfuzite buŝmalfermis. Kiel li poste al mi deklaris, tiam li ankoraŭ suspektis nenian malbonaĵon kaj li serĉis eĉ sub la lastaj vortoj iun "sencon", sed poste li tamen demandis honteme:

– Kiel kompreni ekzemple, ke la patrina lakto estas blanka?

– Tiel, ke ĝi estas fakte blanka, – diris la mufruko,same, kiel la montengrimpado estas malfacila kaj la maljunegulo estas malforta. Sed tion ĉiu scias!

En Zemoki ekhaltis la spirado, li rapide adiaŭis kaj sekvontatage li rakontis la tuton al Zeremble.

Ili multe cerbumadis pri la respondo, sed fine ili venis al la konkludo, ke jam tamen devas ekzisti iaspeca difekto. Do, ili kuris al la junuloj kaj rakontis la tutan okazintaĵon.

Tiuj akceptis la komunikaĵon per furioza bruego, deklaris la tutan aferon fia kalumnio. Zemoki kaj Zeremble estis preskaŭ linĉitaj kaj fine oni ekkaptis ilin kaj trenis al la mufruko.

Alveninte la junuloj prezentis la aferon, petante, ke la mufruk mem deklaru sian opinion pri ĉi tiuj obskuraj friponoj kaj klarigu sian manifeston pri siaj enspiroj.

Tiam okazis la katastrofo.

Nome, la malfeliĉa mufruk nesingardeme ripetis sian respondon, diritan al Zemoki kaj li provis ĝin pruvi per sia medicinista praktiko inter la hinoj, ke la patrina lakto estas blanka kaj la maljunegulo estas malforta!

La amaso furioze ekbruegis, ili ĵetadis liajn librojn al lia kapo, ili postulis repagi la prezon kaj kriadis, ke se li perdis sian cerbon, li ne enmanigu la plumon!

La respekto de la perdo de la logika asociado de la ideoj iom rememorigis min pri unu superstiĉo de la obskura mezepoko: kiam oni honoris la epilepsion kiel sanktan ekstazon kaj nomis ĝin "morbus sacer", t.e.: sankta malsano.

Sed rilate al la behinoj, kiom multe pli logika estis eĉ la mezepoka Eŭropo, kiu malgraŭ siaj multaj superstiĉoj, tamen bone sciis, ke la epilepsio estas malsano, kaj eĉ por momento ĝi ne malleviĝis tiel malalten, ke ĝi respektu en tiu la plej supran manifestiĝon de la homa menso.

Nun la Leganto povas vidi, kial mi ĉe la komenco de ĉi tiu ĉapitro nomis la kipuon duagrada idiotaĵo.

Sed mi kredas, ke el ĉi tio jam tro sufiĉas la menciitaj aferoj ĉar jam mia propra kapo turniĝas ĉe la nura priskribo de la kipuo. Nu, imagu la Leganto, kiu en la racia Eŭropo ĉion ĉi ne aŭdis eĉ laŭ famo, kion signifis por mi ĉi tion travivi!

DEKTRIA ĈAPITRO

Preciza regulo pri tio, kiam estas la behinoj konsekvencaj. – Strangaj spertoj de la aŭtoro pri la kvadrato kaj pri la brulanta domo. – La humoristoj de la behinoj, nome la fozofoj kaj iliaj deklaroj. – Kion nomas la behinoj kreaĵo? – La saĝuloj de la behinoj, la makruoj kaj ilia malĝoja sorto. – La aŭtoro preskaŭ eldonas siajn vojaĝnotojn.

Ofte mi menciis, ke oni ne povas sin orienti en la pensmaniero de la behinoj. En ilia naturo estas nur unusola certeco, nome, ke ili nenion asertas laŭ la realo, sed tute kontraste.

Tamen unu fakto havas ofte ne nur unu, sed multajn kontrastojn, kaj oni ja vere ne povas scii, kion oni devas diri el la multaj malveraĵoj. Kiel mi jam menciis, la sana cerbo scias nur tion, ke la blankan koloron ĝi ne rajtas aserti blanka, sed neniam scias, kia koloro estas direnda.

Tamen ekzistas okazo, kiam la behina opinio estas elkalkulebla, nome je faktoj, kiuj havas nur unusolan kontraston.

Kiel mi jam foje menciis, tiaspeca estas la sufero, kies sola kontrasto estas la ĝuo. Ĉi-rilate mi preskaŭ ĉiam povis senerare kombini, kaj se mi estus pasiginta pli da tempo inter ili, mi per mi mem ja estus eltrovinta, ke la dorna seĝo kaŭzas ĝuon, dum la sido en risortita fotelo estas sufero. Aŭ, se iu kemonulo deŝiras la orellobon de iu konaano, tio estas ĝuo, sed la konsumado de la spiritualaĵo estas sufero.

Nu, same certe kunapartenantaj kontrastoj estas la seriozeco kaj la rido, pri kiu ĝuste nun mi intencas skribi kelkajn vortojn en ĉi tiu ĉapitro. Fakte, la behinoj ridis ĉiam pri la tute seriozaj, senchavaj, saĝaj aferoj kaj kontraŭe, tiuj aferoj, kiujn ili nomis seriozaj kaj profundaj, la eŭropanon estus ridigintaj.

Pri tiu regulo min konvinkis iu mia malfeliĉa aventuro.

Nome, foje mi sur la korto ekvidis ekterurite kurantan homon. Li kuris rekte al mi kaj kriadis:

– Helpon! La danĝero enpenetris!

Eĉ mi mem ektimis, pensante, eble lafo ekfluis de sur la monteto, aŭ inundo superŝutis la kolonion.

– Kio okazis? – mi demandis ekscitite.

– Tie… tie… – li spiradis, – trans la angulo… aĉa atencanto… malbenita bruliganto…

– Kio? Kion li faris? – mi urĝigis lin.

– Per kreto…

– Per kreto?

– Jes! Li desegnis diagonalon en la kvadraton!

Mi ne povis reteni la ridon, kiu eksplodis el mi.

– Lamik! – li kriis per profunda malestimo kaj helpkriadante forkuris.

Sed post unu minuto aro da behinoj kun fajre fulminantaj okuloj kuris redirekten kaj monten-valen persekutis la malfeliĉulon, kiu senhonorigis la kvadraton.

Aliokaze, post mia laboro mi promenadis ĉe la fundo de la korto, kaj mi ekvidis fumon serpenti el sub la tegmento de iu domo. Sube, ĉe la angulo fajretis la restaĵoj de bruliga torĉo. Evidente, la domo bruliĝis ne per si mem.

Necesis urĝa helpo, antaŭ ol la vento forportos la fajron al la brulemaj fuŝdomoj de la behinoj. Mi ekkuris kaj kriadis:

– Helpon! Incendio!

Mi pensis, se iu neniaĵo ekmovas tiom grandan amason, tiam la vera danĝero, la vera incendio, ekmovas milojn.

Fakte, granda konaaro kuris al mi.