Выбрать главу

Kaj troviĝis homoj, kiuj pasigis siajn tutajn vivojn per tiaspeca sensenca cerbumado, sen krei unusolan pinglon, aŭ konstrui unusolan etan kokostalon. Post tio jam estas tute nature, ke la behinoj menciadis tiujn jene:

– Zum estas granda kreanta genio!

Aŭ:

– Zantim estas granda konstruanta intelekto!

Sed bedaŭrinde, mi eĉ tion ne povas diri, ke la behinoj opiniis tute unusone pri tio.

Foje, mi renkontis la jam menciitan prokon, kiu okupiĝis en la infankripliga instituto per la behinigo de la infanoj. Mi estis konvinkita, ke tiu terurpostena estaĵo, en kiu, – laŭ sia posteno – devis koncentriĝi ĉiu mallumaĵo de la behina menso, nepre devas opinii pri la fozofoj per granda estimo.

Tiom pli mi surpriziĝis, kiam mi al mia ĉi-rilata demando deklaraciis jene:

– Zantim estas stulta papermaĉulo kune kun ĉiuj fozofoj. Saĝa homo nur priridas tiujn stultaĵojn, kiujn ili paperen ŝmiraĉis.

Mi devis konfesi mian plenan kunsenton kun admiro, mi nur petis lin argumenti sian opinion.

– La realan vivon – li diris, – oni ne povas elcerbumadi apud skribotablo. Se mi estus betiko, mi devigus ĉiujn ĉi ĉarlatanajn sentaŭgulojn al iu utila laboro.

Jam iome suspekteme mi petis lian opinion, kiel kompreni la realan vivon kaj la utilan laboron. Mia singardemo pruviĝis ĝusta, ĉar li daŭrigis:

– Ĉi tiuj inkmanaj nenifaruloj ne vidas, kiel nin minacas la danĝero flanke de la kemonuloj kaj se ni ne akrigas senĉese niajn tranĉilojn, la sorto de la kvadrato malesperiĝos. Do, la reala vivo postulas unuigi kaj efektivigi niajn fortojn por la defendo de la kvadrato. Sed la fozofoj sibaritigas la junularon kaj flankenigas ilian atenton de la graco de la tranĉilo.

Do, se iu behino kritikas la stultaĵojn de alia behino, tio estas nur por diri ankoraŭ pli grandan stultaĵon.

Post tio oni eble kredas, ke la "kulturan vivon" de la behinoj signifis unusole la arlekenaĵoj de la fozofoj, kaj ili havis nenian saĝulon.

Mi devas deklari, ke ili tamen havis saĝulojn. Sed kian koznpatindan sorton ili devis suferi!

La Leganto jam scias, ke tiu, kiu publikigus pravajn kaj inteligentajn tezojn, tiu estus ekskomunikata kaj punata. Ĝuste pro tio nur tre malmultaj saĝuloj povis eviti la punon.

– Sed kiel tamen? – povas demandi la Leganto. – Se la behinoj havis saĝulojn, ili jam ne povis esti behinoj.

Do, mi devas klarigi, ke inter ili troviĝis preskaŭ sancerbaj homoj, kiujn ili dividis al du grupoj: La unuan specimenon ili nomis makruoj kaj priridis iliajn vortojn, la dua specimeno nomiĝis lamikoj, kaj ili estis linĉitaj aŭ bruligitaj sur ŝtiparo. (La pluan sorton de la lastaj mi ankoraŭ pritraktos).

La saĝulo tiel fariĝas makru, ke ia lia saĝa vorto estas foje miskomprenita, priridita kaj de tiam li preskaŭ libere rajtas publikigi siajn opiniojn.

Kelkaj saĝuloj kompreninte tiun konduton de la behinoj, intence rifuĝis al la makrua stato. Ili ne tranĉadis siajn vestojn laŭ kipua maniero, sed ili survestis tute normalan, sendifektan vestaĵon, kiu jam mem vekis gajan ridon. Ili estis konsideritaj maniuloj kaj kion ajn ili diris, reeĥis la rido.

La makruoj havis eĉ pli grandan kuraĝon. Se ili volis deklari ian eksterordinare saĝan kaj danĝeran aferon, ili surmetis tintilan ĉapon, la fingron ili buŝenŝovis, kaj buŝrande ili elfluigis la salivon. Kaj la behinoj gajride aŭskultis ilin, la vortojn ili notenskribis kaj donis al la nutristino por ĝojigi per tiuj la plorantajn etinfanojn.

Do, la sorto de la makruoj estis pli bona ol tiu de la lamikoj, sed nur, ĉar ilia rekompenco estis la malhonesta vivo anstataŭ malhonesta morto. La behinoj ridante dorsenpugnis ilin, petante diri iaspecan idiotaĵon. Kaj se la makru respondis: "turniĝu al la betiko", tio jam sufiĉis por eksplodigi la ridon kaj ricevi denove bonhumoran dorsbaton.

Iu tia fama makru, nomita Zolter, estis enlasita la domon de iu kruela orelbetiko. Tiu orelbetiko estis unu el la plej teruraj plagoj de la behina kolonio, kiu per siaj dungitaj murdistoj elrabis kaj persekutis la malfeliĉajn behinojn. Malsato kaj pesto ekstermadis la popolon. Do ne estas mirinde, ke la behina historio nomas lin: "Konstruanta kaj pandonanta, granda Sanigulo."

Tiu monstro tamen enlasis al si la menciitan makruon, kiu – laŭ samepokaj notoj – tre bone amuzis lian dommastron. Foje li, ekvidinte la orelbetikon, laŭte vakevakeis, sed li ekkaptis anstataŭ sia piedo, sian poŝon.

Demandite de la orelbetiko, kial li tion faris, li respondis:

– Apud tia poŝŝtelanta fripono mi devas ekkapti mian monujon.

La orelbetiko ekridegis tiome, ke liaj bilevoj dancis.

La makru nomis la orelbetikon rabista bandito, patromurdisto, infan-malĉastigulo kaj ventrotranĉanta furiozulo, esperante ke dum la ridoj, io tamen vekas la pensadon de la betiko, sed vane. Kaj la orelbetiko nomis lin la dio de la amuzado, kunportis lin ĉien kun si kaj priridis lin de mateno ĝis nokto, sed – feliĉe, aŭ malfeliĉe al la makruo, – neniam komprenis la sencon de la vortoj.

Kelkuloj senkaŝe priskribis la stultaĵojn kaj aĉaĵojn de la behina vivo, sed la konauloj kredis la vortojn rilati al la kemonuloj, la kemonuloj pensis pri la konauloj. Kaj kvankam ĉiuj priskribitaj fiaĵoj furiozis inter si mem same, kiel inter la alia beha ili neniam pensis, ke la skribitaĵoj povas rilati ankaŭ pri ilia propra vivo. Se iu makru diris: "La betikoj estas fiaj krimuloj", ili rimarkigis: "Nu, li bonege esprimis sian opinion al la kemono."

Iu makru, nome Zift, senkaŝe priskribis ĉiun kanajlaĵon kaj teruraĵon de la behinoj. Lian libron pritraktadas nuntempe la prokoj en la skoro por klarigi al la infanoj, kiamaniere oni povas skribi gajajn komikaĵojn.

Iu saĝulo, nome Zadaĉ skribis, ke la behina vivo restos poreterne senkonsola sufero kaj neniam estos esperebla, ke ĉi tiu malbenita raso iam ajn moligus siajn memfaritajn suferojn. Tiun saĝulon la behinoj nomis: "La Granda Konsolanto" ĉar – kiel ili diris, – "li instigis nin al penado kaj fido pri la pli bona estonto".

Verdire, la legado de la libro de Zift vekis min ekkoni mian devon, ke post mia hejmenveturo ankaŭ mi devos publikigi miajn spertojn en Kazohinio, per kio mi nepre servos utile al la scienco kaj same al la publiko.

Do, mi komencis kompili miajn vojaĝnotojn. Helpe de Zemoki mi sukcesis akiri skribmaŝinon. Kompreneble la afero estis grava sekreto, do mi diris al li, ke mi intencas malkovri la fiaĵojn de la kemono per vasta pritraktado.

Sur la skribmaŝino troviĝis nature nur behinaj literoj, kaj mi intencis post mia hejmveturo angligi la tekston.

Do mi komencis mian laboron. Mi priskribis la prudentan kaj trankvilan perfektecon de la hinoj, kiu tiam, en tiu idiota medio ŝajnis al mi eĉ multe pli pura kaj majesta ol nun, observante ĝin el la kulturita Eŭropo. Poste mi priskribis la farizean popolsuferigon de la betikoj, la stultaĵojn de Zemoki, la sencelan interbatadon de la behaoj pro la anebaoj, la infankripligon en la skoro kaj ĉiujn memsuferigojn, per kiuj ili netolerebligas siajn vivojn.

Nature, Zemoki ofte interesiĝis pri mia laboro, kiun mi evitis per la preteksto, ke ĝi ankoraŭ estas en komenca stato. Mi decidis skribi ankaŭ por li kelkpaĝan stultaĵon pri la fiaĵoj de la kemono por kontentigi lin mem.

Bedaŭrinde mi lasis ĉi tiun al la fino kaj tiel okazis, ke mia laboro sensekretiĝis.

Nome, sur mia pordo la seruro rompiĝis pro la jam menciita interbatado kaj krome, ili ne kutimas antaŭ enpaŝo frapetadi la pordon.

Tiel okazis, ke foje Zemoki sen ia ajn antaŭsigno, per laŭta pricc-prucc enpenetris, ĝuste meze de mia laboro.