Mi konjektis, ke ŝi ofendiĝos, sed mi jam ne multe prizorgis ĝin, finfine mi nenion perdas, kaj ŝi nur gajnas per mia konsilo.
Sed eĉ sonĝe mi ne povus imagi la sekvontaĵojn.
La virino preskan sufokiĝis pro indigno; senvorte ŝi malfermadis sian buŝon. Post kelkaj momentoj ŝi plenforte ekkriadis por helpo.
Kure alvenis la gardistoj, al kiuj ŝi mensogis, ke mi atakis ŝin, kaj ke mi intencis forpreni ion de ŝi, sed ŝi nature ne malkovris, kion, nur parolis pri iaspeca sia plej kara trezoro, kvankam ne eĉ unupecan valoron ŝi kunportis.
Tia superlativo de la impertinento kolerigis min, kaj mi deklaris, ke mi tute ne volis ion ajn forpreni de si, sed male: mi volis partoprenigi ŝin en la ĝuo de la spiritualaĵo.
Nun sekvis mia plej granda surprizo.
La gardistoj plenbuŝe ekridis pri miaj vortoj, deklaris, ke ĝuste pri tio temas, kaj portis min al la betiko, kiu kun granda indigno punis min per dusemajna karcero, ĉar "mi volis doni manĝon al virino!"
Mi ne volis kredi al miaj oreloj kaj pro surprizo unu sola protesta vorto ne venis el mia buŝo; mi staris, kiel trafita de apopleksio kaj ne sciis, kio okazas. Mi jam longe estis en la karcero, sed nur post horoj mi povis aranĝi miajn pensojn tiome, ke mi rekonsciiĝis, ke mi fakte estas en karcero, kiel poŝŝtelisto. Kaj kial? Ĉar mi estis bona kaj sanmensa.
Post mia liberiĝo mi indigniĝe plendis al Zemoki, sed li anstataŭ komprenemo priridis min, nomis min bivag kaj admonis min pri la ketni.
Kvankam min kolerigis la aroganteco de maniulo, mi klopodis pacience finaŭskulti liajn vortojn, esperante, ke per la ricevotaj "scioj" mi povos almenaŭ ŝirmi min kontraŭ similaj danĝeroj.
Mi povas aserti, ke tute fantaziaj aferoj evidentiĝis.
Mi jam sciis, ke la manĝado estas konsiderata maldeca afero; sed neniam mi povus imagi, kiom komplikitaj maniaĵoj alkroĉiĝas al ĝi ĉe la virinoj.
Nun mi eksciis ekzemple, ke la kusenoj sur la stomako kaj la poŝtuko sur la buŝo estas portataj, ĉar ambaŭ organoj havas rilaton al la manĝado.
La buŝon ankaŭ mencii estas malpermesata. Oni devas ŝajnigi, kvazaŭ virino tute ne havus buŝon.
El eŭropa vidpunkto sonas nekredeble tio nur, ke oni konsideru honto sian naturan kaj honestan vivfunkcion, sen kiu ni tute ne vivus, sed la komplika maniero, laŭ kiu la virinoj devis tiun kaŝi jam superas ĉiun fantazion. Renkontiĝante viro kaj virino ambaŭ interparoladis tiamaniere, kvazaŭ ili tute ne havus ideon pri la ekzisto de la buŝo, kvankam ambaŭ sciis, ke ĝi ekzistas kaj ke tion bone scias ankaŭ la alia. La buŝon ili menciis nur en neeviteblaj okazoj kaj eĉ tiam nur parafraze, per artefaritaj pseŭdonomoj, konformaj al la ketnio, nomante ĝin foje vizaĝmezo, foje pensfloro, kvankam ĝi havis ĝuste tiom komunan al la penso, kiom la spiritualaĵo, pri kio oni devis kontesti eĉ, ke ĝi estas manĝata de homoj, sed oni devis ĝin pritrakti, ke ĝin forportas la cikonio. Nature ĉiu sciis, ke ili mensogas. Kial tamen oni devis diri tial, miaj legantoj ne demandu de mi, ĉar ĉi tie jam ekhaltas kaj fiaskas la homa menso.
Kaj la malfelicaj virinoj kunportadis kun si mem ĉi tiun naŭzan malpuraĵ on de la deviga mensogo tra siaj tutaj vivoj kaj dum sola momento ne eksonis en ili la protesta voĉo de la honto kaj de la honesta moralo.
Mi, kiu nur priskribas tiujn, ofte pripensadis, ĉu entute estas deca publikigi tiaspecajn fiaĵojn? Nome, inter miaj legantoj nepre troviĝos multnombre la moralaj kaj puranimaj filinetoj de mia patrio, kiuj edukiĝinte en la sana eŭropa civilizacio ĉiam lernis, ke la mensogo estas malmorala afero kaj kiuj nepre ne povos legi ĉion ĉi sen ruĝiĝo. Por mia senkulpigo mi mencias nur, ke mi ne povas kaŝi mian justan patriotan fierecon, rememorante pri la senhontaj behinaj virinoj.
Pri la manio de la poŝtuk-portado mi povas rakonti fantazian okazon.
Foje iu virino aperis sur la korto per nekovrita buŝo. Miaj legantoj ne imagas, kia skandalo eksplodis! La ĉirkaŭstarantoj ruĝiĝe forturniĝis, manplatkovris siajn okulojn, la virinoj kriade diskuris. Fine alvenis ia gardistaro kaj forportis la virinon. Sed plej interesa estis la argumentado: ili diris, ke la virino – freneziĝis!
Mi nur deziris scii, kio estas la bikbamo, pri kiu la virino parolis kaj kiun mi estus devinta al ŝi mencii. Sed post tiom da kompromitiĝo mi jam ne kuraĝis demandi. Por mi estis ĉerta, ke ĝi estas ankaŭ iaspeca elcerbumita stultaĵo, sed mi havis nenian emon doni bazon al la primoko kaj hontiga superemo de Zemoki. Ili priridas tiun, kiu ne konas iliajn fantazie fabrikatajn vortojn, kinj signifas nenaturajn imagitaĵojn. Male, se iu ne sciis, kiu estas la ekliptiko aŭ la pankreaso, tiun ili rigardis respektplene, ĉar la nescio donas noblan aspekton.
Do, por ekscii sen ridindiĝo, kio estas la bikbamo, post mia liberiĝo mi denove vizitis la menciitan virinon, kaj antaŭ ĉio mi pardonpetis pro mia bivaga konduto, kaj poste mi demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?.
La vizaŝo de la virino evidente plimildiĝis, ŝi deklaris, ke ŝi kvarias miajn vortojn, ŝi ne enoas pro mi, kaj la bikbamon ŝi deziris.
Tiamaniere mi sukcesis konatiĝi kun ŝi. Mi eksciis, ke ŝia nomo estas Zukrula. Ni iris promeni, poste ankaŭ Zemoki akompanis nin. La interparolon, se konsideri mian senspertecon, oni povas diri sufiĉe glata. Mi klopodis elekti tiajn temojn, pri kiuj mi konjektis, ke ili situas trans la malhelpaĵoj de la ketnio, kipuo kaj ceteraj maniaĵ oj. Komproneble ĝuste tiel mi kompromitis min jam ĉe la komenco.
Nome, kun naiva kapo mi aŭdacis elbuŝigi ĉi tiun tute sensignifan frazon.
– La ĉielo estas blua.
(Mi pensis, en ĉi tio ja ne povas esti danĝero.)
Zukrula emfaze respondis:
– Jes, ĝi estis blua.
Ankaŭ nun ĝi estas blua – mi respondis naive, je kio la respondo estis neniiga riproĉrigardo. Mi ruĝiĝis, Zemokin mi fiankenvokis sub iu preteksto por demandi lin pri la afero, sed li ne atendante mian demandon, akre min riproĉis, kiel mi aŭdacas, paroli antaŭ virino en estanta tempo?
Tiel evidentiĝis, ke dum la parolo inter viro kaj virino oni devas diri ĉiun verbon en estinta tempo. Per estanta tempo oni rajtas paroli nur kun tia virino, kiu jam demetis sian buŝtukon antaŭ ni. Kaj per tio, ke mi alparolis per estanta tempo, mi ŝin malhonorigis, ŝajnigante ŝin, kvazaŭ ŝi jam estus demetinta antaŭ mi la buŝtukon.
Reirante mi klopodis obei ĉi tiun regulon, sed mi povas aserti, ke la deviga uzo de la estinta tempo ofte embarasas, ĉar mi ofte ne scias ĉu vere temas pri la estanto aŭ pri la estinto. Tute ne ideon mi havis, kial ili tamen faras. Ĉu la homa lingvo ne estas por tio, ke ni komuniku reale estantajn aferojn sen miskompreno?
Sed apenaŭ ni komencis daŭrigi nian konversacion, Zemoki denove fiankentiris min kaj kolerete demandis, kial mi diras ai la virino senĉese Zukrula kaj kial mi ne nomas ŝin Zajkubu?
– Ĉar ŝi nomiĝas Zukrula – mi respondis simple.
– Nu, diru nur Zajkubu.
– Si mem diris, ke ŝi estas Zukrula.
– Ho, vi bivag! – ridis Zemoki. – Ŝi diras tiel, ĉar la ketni ne permesas ke ŝi mem nomu sin Zajkubu, sed vi nomu ŝin tiel.
Iu alia eble estus freneziĝinta en mia stato, kaj ankaŭ mi mem rekonis nur tiam, kiom multe eltenas la homo, se li devas. Ni reiris, kaj la plua interparolo daŭris laŭ tiu regulo.
Zukrula iom post iom iĝis denove bonvola al mi, kaj poste ŝi min petis, ke mi palpu kun ŝi bujpiffon.
Mi ektime rigardis ai Zemoki, nesciante, kiaspeca nova kaptilo min embuskas, sed li kun trankviliga okulsigno respondis, ke mi nur palpu senĝene.
Per tio kompreneble ne estis aranĝita la afero kaj, kvankam balbute, mi devis konfesi mian senspertecan pri la bujpiffo, kio igis Zukrulan al malestima lipmovo, kaj ŝi rimarkis, ke la hodiaŭa vira generacio verŝajne ricevas plejparte nur teorian edukon, kiu ne konformas al la postuloj de la praktika vivo.