Выбрать главу

Mi reiris al la betiko kaj preskaŭ preĝe mi petis, ke se mi jam estas senigita je mia spiritualaĵo, mi estu almenaŭ ankaŭ mortigota, ĉar tamen estas nerefutebla matematika vero, ke ĉiu havas vizaĝmezon por akcepti la spiritualaĵon. Tion mi ne povas demeti kun mia profesio kaj kiel mi sentas, mi mortos.

Sed la betik min konsolis, dirante, ke en la mondo estas nur unu veraĵo: la kona, kiu estas aneba, sed se mi volas rericevi mian vivon, mi feliĉe vizitis la ĝustan homon, ĉar li estas ĝuste pro tio, ke li donu nutraĵon al la mizeruloj kaj erarvagantoj.

Larme mi balbutis kelkajn dankplenajn vortojn kaj li siavice petis min alporti tiun grandan skatolon desur la bretaro, sur kiu estas surskribita la nomo de la bikru.

Kiam mi ĝin alportis, li prenis el ĝi flavan ŝtoneron, kelkfoje tuŝis per ĝi la flankon de la skatolo kaj poste ĝin transdonis al mi, ke mi metu ĝin sub mian akselon.

Min konsternis la senkora cinikismo, ke ankoraŭ nun li havas emon fari senspritan ŝercon pri sia homfrato, peteganta pri sia vivo. Bedaŭrinde mia sendefenda situacio ne permesis konforme respondi.

Anstataŭe mi devis honthumile surgenuiĝi kaj retenante mian koleron, petegi, ke li donu al mi krom la anebaj ankaŭ spiritualaĵon min nutri, por ke mi subtenu mian vivon.

Sed la betiko, anstataŭ moliĝo, saltleviĝis kaj fulmokule kriegis al mi, ke mi ne aŭdacu aserti pri la spiritualaĵo, ke ĝi nutras, kaj precipe mi ne diru tian aĉan vorton en la proksimo de la flava ŝtonero, ĉar li devos tre severe puni tian blasfemadon kontraŭ la anebaj.

Nur kiel malforta pledo mi ekprovis mencii, ke ni ja ĉiuj konsumas la spiritualaĵon, ankaŭ la elak-betikoj, ili eĉ pli multan.

Ĉi tio pereigis min. Li deklaris, ke la betikoj – kiel tio estas publike sciata, – ne uzas spiritualajon kaj aldonis, ke li zorgos pri mi tiel, ke mi tion ne dankos. Poste kaptinte mian kolumon, li elĵetis min tra la pordo.

Mi longe tremis pro senpova kolerego. Malsate, senokupe, mi vagadis sencele, ĝis mi fine devis rifuĝi al la lasta rimedo: mi sidiĝis sub arbo kaj almozpetis.

Tiel mi vivis dum unu semajno. Ankaŭ la noktojn mi tradormis tie, kovrite per miaj ĉifonoj kaj tremante pro malvarmo. Kaj la noktoj fariĝis pli kaj pli malvarmaj kaj eĉ laŭorde laviĝi mi ne povis. Mi ekhavis pedikojn kaj skabiojn, kaj neniu min prizorgis. Tago post tago mi malgrasiĝis kaj malfortiĝis pro la malsato.

Iutage mi ekhavis savan ideon. Mi ekmemoris pri la okazo de tiu virino pro kiu mi perdis mian oficon. Mi decidis sekvi ŝian ekzemplon, per kio oni povas tre facile akiri manĝaĵon kaj monon.

Do, la unuan virinon mi flankenvokis kaj konfidence mi flustris, ke mi estas malsata kaj mi volonte konsumus kelkan manĝaĵon por relative malalta sumo.

Sed tiu subite furioze ekkriegis, multaj kunvenis ĉirkaŭ mi, al kiuj ŝi duonsvene rakontis la okazon.

Teruraj aferoj sekvis, per kies priskribo mi ne volas ŝarĝi la nervojn de la leganto. Estu sufiĉe, ke post kvin minutoj mi sangkovrite sterniĝis sur la tero.

Evidentiĝis, ke la manĝado por mono estas valida nur por la virinoj, la viroj estas el tio fermitaj. Kaj la leganto ege eraras se li opinias, ke min linĉis la virina sekso, konspirinta por siaj interesoj. Kontraŭe: la viroj estis tiuj, kiuj plej forte min batis kaj plej forte ĝuste tiu, kies manŝaĵon kutimas formanĝi tiu virino. Kvankam tuta mondo min disigis de tiu malfeliĉa homspeco, tamen mi elkore bedaŭris ĉi tiun mizeran, kompatinde idiotan kaj trompitan virsekson, kiu defendas sian, humiligon kaj ekspluaton.

Nome, mi ja devas rimarki, ke ĉi tiuj mizere idiotaj viroj ne nur ne ekkonas siajn trompitecojn, sed kontraŭe: la viro sen ia ajn dubo kredas al sia virino, ke li estus trompita nur se la virino formanĝus ne lian propran manĝaĵon.

Sed tiun mi jam eĉ ne eksperimentas pruvi, prefere mi daŭrigas mian, historion, ĉar miaj suferoj eĉ nun ne pleniĝis.

La sekvantan tagon paŝis al mi oficiala homo, komunikis, ke Zukrula faris akuzon kontraŭ mi, ĉar mi petis manĝaĵon de alia virino, kaj verŝajne mi ricevos gravan punon.

Miregante mi demandis, kial, je kio li respondis, ke tion rajtus doni sole Zukrula, ĉar ŝi estis kapofrapita per la kuprokubuto.

Ĝojplene mi diris, ke mi volonte akceptas la manĝaĵon ankaŭ de Zukrula; mi eĉ proponis, ke asociiĝu, kvar-kvin virinoj, kiuj nutros min unu post la alia, sekve de kio, po unu el ili havos pli malgrandan ŝarĝon. Sed li abomenante deklaris, ke tio estas absurda, ĉar ja Zukrula estis kapofrapita.

Mi proponis, ke oni kapofrapu ankaŭ la ceterajn, post kio li rigard-mezuris min kun profundega naŭzo kaj diris, ke mi verŝajne senmoraliĝis plej profunde en la abismon, kaj mi meritus, ke oni bruligu min sur ŝtiparo.

La sekvantajn tagojn mi jam pasigis en la muta letargio de la duonfrenezo, kaj mi pensis, ke io pli malbona jam ne povas sekvi.

Bedaŭrinde ankaŭ pri tio mi eraris.

DEKSESA ĈAPITRO

Nun ni alvenas al la plej malĝojiga ĉapitro de la aventuroj de la aŭtoro, kiam el la behinoj eruptas la furiozatako, nomita bukuo. – La aŭtoro preskaŭ fariĝas ĝia viktimo. – La parton pri la bikruo publikigas ba aŭtoro nur kun rezervo.

Post kelkaj tagoj, matene, tre multaj kunvenis en mia proksimo, pri kio mi ĝojis; ĉar ĝi signifis almozon.

Iu el ili paŝis sur benkon kaj faris parolon al la ceteraj. Li asertis, ke la celo de la kona estas vivi en paco kaj frateco kun la kemonanoj, certigi la pacon kaj amon, subteni la sekurecon de la familia fajrujo sur ambaŭ flankoj kaj reciproke apogi unu la alian.

La Leganto eble miras pri la raciaj vortoj, sed mi, aŭdante tiujn, jam ektremis, suspektante malbonon.

Mi ja ne sciis ankoraŭ, kion tio signifas, sed laŭ miaj spertoj mi estis konvinkita, ke ne tion, kion ĝi fakte signifas. Ĝi sonis danĝere prudente kaj paceme.

Kaj mi denove pravis.

Post kelkaj minutoj alproksimiĝis timigaspekta procesio.

Multegaj behinoj venis en kvinopaj vicoj, kaj ili paŝadis laŭtakte, kio en la behina senordeco estis jam en si mem surprize. Sed eĉ pli surprize estis, ke ĉiu en mano tenis tranĉilon, per kiu ili post ĉiu dua paŝo piksvingis al la tero kaj kriadis:

– Zuk!… Zuk!… Zuk!… Zuk!…

Apud ili paŝadis iu, ankoraŭ pli ĉifona figuro ol la ceteraj behinoj, frapsonigante per grandega tondilo kaj kelkfoje ekkriis ion al la amaso, pro kio ili orelfende salutbruis kaj tranĉilsvingante kriadis:

– Huuu!… Huuu!… Huuu!…

La procesion ĉirkaŭkuradis alia arlekana figuro, tenante ladskatolon kaj disdonadis el ĝi flavajn ŝtonerojn per furioza fervoro.

Kiam ili pli alproksimiĝis, mi povis pli detale observi la parolanton. Senkaraktera, stulta vizaĝo, preskaŭ senfrunta. La progresinta basedov-malsano terurigis el liaj ŝvelantaj okuloj, al kiu similis ankaŭ lia antaŭstaranta mentono. Nome lia malsupra dentvico tiom elstaris, ke li ne povis ĝin kuŝenfermi, pro kio liaj vortoj apenaŭ estis kompreneblaj, kvankam mi jam konjektis, ke eĉ mia vivo povas dependi de tio, kiome mi povas kompreni la okazintaĵojn.

Fine, kiam ili ĵus pretermarŝis nur kelkpaŝe de mi, sukcesis mi kompreni liajn vortojn:

– Lundo, mardo ĵaŭdo, merkredo… Lundo, mardo, ĵaŭdo, merkredo!…

Gape mi rigardis al li. Do, ĉu ili salutbruis pro tio! Ĉu ili entuziasmiĝis pro tio!

Subite mi sentis manon sur mia ŝultro. Turniĝante mi ekvidis du tranĉilajn behinojn apud mi. La unua ekparolis:

– Kion vi faras ĉi tie?

– Mi almozpetas – mi respondis.- Sed diru, kiu estas tiu kun la tondilego?

– Tiu estas la tranĉilbetiko. Ĉu vi ne vidas ilian duoblan tranĉilon?

– Kion signifas tranĉilbetiko?