Выбрать главу

– Ke li estas la plej saĝa betiko.

– Plej saĝa? Kiai?

Ĉar li partoprenigas nin en la graco de la tranĉilo.

– Se li estas la plej saĝa, kial li ne diras: merkredo – ĵaŭdo?

– Tiel ĉiu povas diri. Li scias, kiel ni akiru la gracon de la tranĉilo, kaj li ĉiam pravas. Kaj eĉ cetere: nun estas bukuo, kaj tio bezonas eksterordinarajn prizorgojn.Sed ni parolu pri la temo: ĉu vi havas legitimaĵon por korpuzado?

– Kiooon?

– Do, vi ne havas. Tiam vi rajtas partopreni en la paclaboro.

– Kiamaniere?

– Vi ekprenas tiun – kaj li enmanigis al mi tranĉilon, – vi venas kun ni al la monteta deklivo, kaj tie vi certigas la pacon kaj civilizacion.

– Kiel?

– Ke vi pikas la kemonulojn kaj ili pikas vin.

Nur nun lumiĝis al mi la tuta teruraĵo de la situacio. Tiuj malfeliĉuloj nun iras fakte por mortigi. La furioziĝo, nomita bukuo, pri kio mi jam ofte aŭdis, sed mi ne povis kredi ĝian realaĵon, nun fakte erupciis inter ili.

Mi rapide deklaris, ke mi provizore ne intencas uzi mian rajton, sed li alkriis min:

– Mi diris jam, ke vi rajtas partopreni en la bukuo!

Poste li piedbatis min kaj ĵetis min en la vicon.

Mi ekprovis protesti, sed subite ĉiuflanke tranĉiloj turniĝis al mi, kaj la vortoj frostiĝis en mia gorĝo.

Do, okazis tio, kion mi neniam povis imagi pri mi. Mi devis enviciĝi kaj senproteste marŝadi kun la furiozuloj al la hekatombo. Ankoraŭ pli, por kompletigi la paroksismon, mi devis je ĉiu dua paŝo tranĉilpiki al la tero kaj kriadi:

– Zuk!… Zuk!… Zuk!…

Kaj se la birdkapa fantomo kvikis al ni la ĵaŭdo-merkredon, mi devis respondhurli:

– Huuu! Huuu!… Huuit!…

Mi priskribas tiajn aferojn kun la plej profunda ĥonto. Neniam mi estus kredinta, ke min, la oficiron de la angla militŝiparo povos tiom profundenigi la perforto de la frenezuloj. Sed la hontigo tute ne finiĝis per tio.

Nome, la birdkapa inkubfiguro foje alpaŝis min kaj liajn ŝvelintajn okulojn fulmante al mi, ordonis, ke mi komandu la hurladon. Kiam li eldiris la merkredon, mi devis signi per mia tranĉilo, kaj la amaso komencis huuui.

Do, ne sufiĉis, ke mi devis kunfreneziĝi, sed eĉ mi devis frenezigi aliulojn, aliokaze mi estus mortpikota.

Mia vizaĝo hontbrulis kaj mi decidis post mia ebla reveno al mia patrio tuj abdiki mian oficiran rangon. Mi sentis min malkuraĝa kanajlo, kiu terurite de la minaco de iu birdkapa monstro, kapablis enmartiĝi en la plej malhelan frenezon kaj kunkulpiĝi al la plej fia krimo de la mondo. Tiaspeca homo ne rajtos plu malpurigi la oficiraron de la militŝiparo per sia ĉeesto.

Sed reveninte mi tamen ne abdikis. Ties kaŭzon la Leganto baldaŭ komprenos. Nome, post kelkaj minutoj mi tamen sukcesis rekonsciiĝi el mia fistato.

Post kelkminuta marŝado ekaperis la monteto, kaj tuj frostiŝis la sango en miaj vejnoj pro la ekvidita teruraĵo.

Surmonte la konaanoj kaj kemonanoj tranĉilsvinge kaj ŝaŭmbuŝe kuregis unu al la alia, kaj baldaŭ dolorigis miajn orelojn la sovaĝbesta hurlado de la furiozuloj el la tuta frenezulejo.

La malsanuloj senbride piedbatis, ŝiris, pikis kaj tranĉis unu la alian, kaj neniu ekzistis por haltigi la buĉadon!

Nur tio mankis al mi, malfeliĉulo! La Leganto povas imagi, kion mi sentis, devigate perei mizere kaj buĉadi aliajn por sencelaj frenezaĵoj, kiuj havis nenian, interrilaton al la racia menso. La teruraĵoj subite rekonsciigis min.

Mi ekprovis klarigi al ili, kian teruran agon ili faras, sed ili mire turnis sin al mi:

– Kiel? Ĉu vi ebie volus resti en vivo, kiam vi havas okazon morti en la bukuo per tranĉilo? Ĉu vi preterlasus ĝui la gracon de la tranĉilo, la plej ĉefan ĝojon, por kiu sole estas inda naskiĝi? Ŝajnas, ke vi havas nenian kapablon, al la boeto!

Ili jam ofte devigis min al ĉiaspecaj fiaĵoj, sed al ĉi tiu teruraĵo jam nenia potenco povis min devigi. Mi firme deklaris, ke mi ne povas fari la postulitajn aferojn, kaj mi ne volas perei sencele kaj sensence.

– Bivag! – ili hurladis. – Ĉu por vi la boeto estas sensencaĵo? Bridu vian langon, ĉar vi dolore bedaŭros, se vi insultas la boeton kaj la konaon!

La tranĉiloj denove alfulmis min kaj mi tamen petis ilin, lasu min prefere plu almozpeti, mi ne intencas ofendi la gracon de la tranĉiloj kaj de la kona, mi deziras al ili ĉion plej bonan, ili nur lasu min eliĝi, mi volas nur vivi en paco, trankvilo kaj feliĉo, kaj mi deziras la saman al ĉiu konaano.

Mi ricevis terurajn mallaŭdojn kaj multajn batojn. Ili nomis min bruligisto, frenezulo, hino, sangmana ekzekutisto de la homaro, de la bikruo, de la boeto kaj de la homa civilizacio. Bivag, kiu havas nenian senton al la gloraj anebaoj.

Ili koleriĝis ĉefe, pro tio, ke mi deziris pacon, trankvilon kaj feliĉon al ĉiu konaano.

– Al ŝtiparo la lamikon! – ili kriadis. – Nur tio mankas, ke li, per fia senmoraligo venenu la sanan socion kaj renversu la ordon!

Alia diris, iru mi al la kemonanoj kaj per mia putriga senmoraligo tie mi renversu la ordon kaj trankvilon, sed ne ĉi tie, kie ĉiu volas nur pacon kaj juston.

Ĝoje mi proponis iri kaj diri la samon al la kemonuloj, ili ridegis kaj diris, ke tiam la kemonanoj min mortbatos kaj cetere, por tio mi tute ne plu havas eblon, ĉar nun estas bukuo, kaj same pri mia korpo, kiel pri mia spirito, nun disponas ties posedanto, la konao.

Kiam mi asertis, ke la posedanto de la korpo estas la individuo mem, ili alkriis al mi, ke mi ne laŭtigu tiajn erardoktrinojn, ĉar estas ĝenerale sciate, ke mia posedaĵo estas nur la vestaĵo, kiun mi portas sur mia korpo. Se iu forprenas mian vestaĵon, tiu estos punata, sed mia korpo ne plu estas mia posedaĵo, ĉar la korpo kaj spirito ne estas la individuo mem, sed aferoj, kiujn la konao kaj bikruo pruntedonis al mi por esti iu enigotaĵo en la vestojn, signifantajn mian individuon.

Ĉirkaŭe jam ĉiuj kriadis lamikon kaj postulis, ke mi, kiel la malamiko de la publika paco kaj civilizacio, estu portata al la betiko.

Mi konstatis, ke ĉi tie jam ĉiu vorto estas vana. Plej bone estos, se ili ekstermos unu la alian, nur mi povu resti vivanta. Mi deklaris, ke mi ne volas ilin malhelpi en la bukua paclaboro, eĉ pli, mi elkore deziras la plej efikan laboron de ambaŭ partioj (en tiu mi tute ne mensogis), nur min, mizeran bivagon lasu vegeti en la sengloreco.

Sed ili jam ekkaptis min kaj trenis al la betiko.

Sur mia dorso abunde frapadis la batoj, torento de mallaŭdoj inundis al mi, sed mi, dum ĉi tiu mallonga vojo, anime fortiĝinte tute transformiĝis.

Ne! Neniam povas ekzisti potenco de ia ajn furiozo, kiu min povus devigi al tia sensenca, sovaĝbesta interbuĉado!

Min plenigis la memkonfido, pro tio ke mi fine sukcesis rekonsciiĝi el la malkuraĝa humiliĝo kaj laŭ heroa maniero, spitante eĉ la martirmorton, per suprenlevita kapo, mi fine sukcesis kontraŭstari al la malsancerba krimo de la kanajlaro. Min trapenetris la scio, ke mi fine kondutas inde al oficiro de la glora angla militŝiparo.

Mi estis trenata ĝuste al la betiko, ĉe kiu mi postenis kaj kiu lasttempe elĵetis min. Nature, li tuj konstatis, ke mi estas lamiko kaj kondamnis min al morto sur ŝtiparo.

En la argumentado de la verdikto ofte sonis la vortoj "ekstremisto", "malpaciganto", sed same "moderulo" kaj "bonintenca". La Leganto eble konjektas, ke ili nomis moderuloj kaj bonintencaj tiujn, kiuj volis ĉesigi la interbuĉadon; ekstremistoj kaj malpacigantoj tiujn, kiuj sur la monteto kun sova" furiozo elpikis la okulojn unu al la alia kaj dancis en la haladzantaj intestoj de siaj homfratoj.

Ne!

Ili komprenis ĝin tute inverse!

Nun ili donis al mi beratnuon, kiu min ne batis, sed ekparolis senfine pri ĉiuspeeaj konfusaj aferoj, kiujn mi nature ne komprenis, eĉ tion ne, kial mi devis ĉion ĉi aŭskulti. Mi nur rimarkis, ke ofte aŭdiĝis en la parolo la bikruo, kiu kompreneble ankaŭ nun estis la kaŭzo de ĉiuj malbonaĵoj. Min kaptis ne la gardistoj, sed la mano de la bikruo. La bikruo koustruas ekstere la ŝtiparon, ktp. Ĉar jam ĉio estis al mi tute egala, mi kuraĝis spiti la ridindiĝon kaj senĝene demandis, kio estas la bikruo.