– La bikruo estas la plej betika betiko – li respondis.
– Do, ĉu li estas homo?
– Li ne plu vivas, sed vivis.
– Kaj kial vi nomas lin la plej betika betiko?
– Pro liaj senlime saĝaj instruoj.
Mi ektremis jam pro la nura vorto. Kia frenezaĵo povas esti tio, kion la behinoj nomas saĝeco! Sed pro kuriozo mi tamen demandis.
– Kion li instruis?
– Tion, ke la tranĉilpiko ne estas ĝojo, sed sufero, ke ni naskiĝis por la vivo kaj ne por la morto, kaj tial estas malpermesite piki. Li diris, ke ne ekzistas betiko, sed ni ĉiuj estas egale homoj, ke ne la flava ŝtonero nutras, sed la spiritualaĵo, kiun la bikruo nomis manĝajo kaj ke kiu forprenas tiun de ia aliaj, vane tiu portas la bilevojn, ĉar li estas vere nur hipokritulo kaj poŝŝtelisto. Li diris, ke ni devas vivi en paco, trankvilo kai feliĉo, sen behaoj.
La Leganto kompreneble viŝadas siajn okulojn kaj ne volas kredi. Nun imagu, kiel akceptis mi ĉi tiujn vortojn! Mi ne volis kredi al miaj oreloj.
– Kiel? – mi demandis mirege.
Sed la beratnu diris la saman ankaŭ duafoje.
– Do, li ja estis lamiko! – mi kriis.
– Kiel vi povas diri tian insulton pri la plej betika betiko? – li konsterniĝis.
– Ĉu fakte vivis tia homo, kaj vi ne ĝetis lin sur ŝtiparon?
– Nu… nu… kio koncernas… ni fakte ĵetis lin tien, ĉar tiam ni ankoraŭ ne komprenis lin, sed post lia glora martira morto ni ĉiuj akceptis liajn instruojn, kaj de tiam ni ĉiuj vivas laŭ lia spirito.
– Tial do vi tenas sub viaj akseloj la flavan stoneron? Tial do la manĝaĵon vi forprenas de la malsatulo? Tial do vi pikas la kemonanojn? – mi demandis konsternite.
– Ĉion ĉi ni faras por lia gloro kaj defendo.
– Kial? Ĉu tial, ke eble la kemono estas malamiko de la bikruo? Ĉu vi ne opinias, ke eĉ tiam tio estas frivola karikaturo de la tezo, ke piki estas malpermesite?
– La kemonanoj ne estas malamikoj de la bikruo, ili respektas lin same.
Mia spirado nun ekhaltis. Mi kredis, ke mi sonĝas. Mi devis ekpinĉi mian brakon.
– Sed diru, malfeliĉulo, – mi kriis tremante – kial do vi faras ĉiujn ĉi abomenaĵojn?
– Por la def endo de la bikruo, por ke ni efektivigu liajn doktrinojn.
– Kaj la kemonanoj?
– Ili volas la samon.
(Parenteze mi rimarkas, ke ĉi tion mi komunikas al la Leganto jam nur kun rezervo, ĉar mi konfesas, ke pri tio jam ne nur li, sed ankaŭ mi mem dubas. Kvankam miaj vojaĝnotoj atestas la menciitajn, kaj ankaŭ mi mem klare rememoras pri la vortoj, tamen la afero jam tiom superas ĉiun cerban difekton, ke eĉ pri la frenezuloj mi ne povas ĝin supozi kun trankvila konscienco, kaj mi ĝin atribuas prefere al la delirsonĝoj de mia cerbo, kiun konfuzis miaj suferoj kaj la frenezaĵoj. Se mi tamen ĝin publikigas, mi faras tion nur por la kompleteco kaj por tio, ke, se la parto pri la Bikru estis nure halucinacio, ĝi povu servi kiel uzebla noto al la nervokuracistoj, pristudantaj la nervostatojn similajn al mia tiama situacio.)
DEKSEPA ĈAPITRO
La aŭtoro estas portata al la ŝtiparo, sed preskaŭ mirakle li liberiĝŝas, poste li plenumas gravan, sed malĝojigan mision, kiu finiĝas per la tragedia pereo de multaj behinoj.
Poste mi katenite estis elportita al la korto. Antaŭ mi iris la berainu, alte suprenlevinte la kvadraton. El la monteta deklivo aŭdiĝis sovaĝa hurlado kaj dorsfrostigaj stertoroj. Oni kondukis min al la ŝtiparo, kunligis miajn manojn kaj piedojn kaj surĵetis min, dum la amaso furioze min riproĉis.
Ili hurlis, ke mi agitis kontraŭ la elverŝo de la manĝaĵo por malsatmortigi ilin; alia, ke mi protestis kontraŭ la konfisko de mia spiritualaĵo, per kio mi rabis aliajn; ke mi obstine insistis pri mia malnova, malbona vestaĵo, per kio mi okazigis publikan skandalon; ke mi primokis la kipuon, mi neis la agrablecon de la dornoj, kaj per la frenezaĵoj de la plej diversaj erardoktrinoj mi infektis la puran publikan vivon; en sango, flamo kaj en malpuraĵo mi volis dronigi la benaĵojn de la civilizacio. Ĉirkaŭ mi kirliĝis unusola muĝanta abelujo kaj hurladis.
– Vi agitis kontraŭ la sana menso!
– Vi asertis ronda la cirklon!
– Vi argumentis per viaj okuloj kontraŭ la anebaoj!
– Vi indignigis la spiritualaĵ-donantajn betikojn!
– Vi volis nutri per spiritualaĵo!
– Vi renversis la publikan pacon! Vi instigis al malpaco!
– Vi malkonfesis la doktrinojn de la bikruo!
– Vi donis manĝaĵon al virino!
– Vi ne donis manĝaĵon al virino!
Kaj mi, ferminte miajn okulojn, apartiĝis pri ĉio kaj rezignacie atendis la bonfaran morton, kiu fine savos min de la turmentadoj de tiuj furiozuloj. Malpeziĝante mi ekspiris, kiam fine oni ekbruligis la torĉon. Ridetante mi adiaŭis al la ĉirkaŭe furiozanta hordo, kies hurlado fandiĝis en unusola terura kakofonio kun mort-hurlado, aŭdiĝinta de la deklivo.
Kaj tiam okazis stranga afero.
Tra la pordo enkuris kelkaj aŭtoj plenaj de gasmaskitaj hinoj. Ili tenis siajn manojn sur ŝpructuboj, kiuj estis muntitaj sur la aŭtoj. El la tuboj vaporis blanka fumo. Ili veturis rekte al la monteto.
Mi ekkriegis per mia tuta forto. La ĉirkaŭstarantoj tuj ŝtopis mian buŝon per siaj manoj kaj sufokadis min, sed feliĉe jam malfrue.
Unu aŭto turniĝis el la vico kaj kuregis rekte al mi.
La apero de la hinoj tuj ŝanĝis la situacion. Ĉiuj ĉeestantoj, sen la escepto eĉ de la betikoj, kaptis siajn dekstrajn piedojn kaj vete hurladis:
– Vake! Vake!
Ili mirinde respektis la hinojn, kvankam ili malamegis tiujn, kio ne ŝajnas paradoksa al tiu, kiu konas la frenezon de la behinoj, al kiuj imponas ne la scio nek bonkoreco, kiel estas kutime inter kulturhomoj, sed kontraŭe, la krueleco kaj la stulta, bruta perforto. Kaj la hinoj havis la potencon super ili.
La hinoj elpaŝis el la aŭto, demetis miajn ligilojn, apogis min sur la aŭton kaj, donante al mi gasmaskon, la aŭto ekiris al la monteto.
Ĉio ĉi okazis kvazaŭ dum momentoj. Mi apenaŭ povis rekonsciiĝi pro la ĝojo, kiu ankoraŭ pligrandiĝis, kiam mi ekkonis inter la hinoj Zatamonon. Mi ne povis plu bridi miajn sentojn. Ridante kaj plorante de ĝojo mi kaptis la savantan manon, tute ne zorgante, ke mia dankemo vekas en li nenian videblan impreson.
Mi plendis kun larmaj okuloj pri miaj suferoj, kaj mi petegis, ke ili min kunportu, ĉar mi tute ne sentas min behino, kaj eĉ nun tremas ĉiu mia fibro pro la teruraĵoj al kiuj mi estis elmetita en ĉi tiu renversita kaj rabiiĝinta mondo.
Zatamon respondis nur, ke ĉi tio estas la neestanta vivo, la kazi, kiun sperti mi nun havis okazon.
Kvankam mi ne tute komprenis, kion li volas diri per tio, sed per pura konscienco mi povis lin certigi, ke ĝis nun neniam mi konvinkiĝis tiel profunde pri la saĝa kaj tolerema majesteco de la kazoo, kiel nun, post la tempo, pasinta inter tiuj rabiaj frenezuloj.
Dume nia veturilo venis al la monteto kaj kuris rekte inter la luktantojn. Ĉi tie la buĉado nun atingis sian kulminon. La sango fluis en riveretoj.
Tie kaj ĉi tie aperis kvadrato aŭ cirklo sur stangopintoj. La tranĉiloj brilis, la sango ruĝis, en la gorĝoj stertoris la sovaĝbesta furiozo aŭ la sango de la tratranĉita laringo. Muĝis, kirliĝis kaj murdis la tuta senbridiĝinta frenezulejo. Teruro min kaptis pro la konscio, ke mi havas same du manojn kaj du piedojn, kiel ĉi tiuj homsimilaj monstroj.
Nun ni ĉiuj surmetis la gasmaskon.
La hinoj kuris inter ilin kun forta gasblovo, krome kelkaj aŭtoj ĉirkaŭumis ilin tiel, ke neniu povis fuĝi.