– Do, ĉu vi revenis al la naturo?
– Ni ne revenis, ĉar oni ne povas el la kazoo eliri, nur neniiĝi, se ni eksperimentas la eliron. Ni estas la memkomprenebla rezulto de matematika procedo. Ni evoluiĝis el la sin ekstermanta behina raso, kiel la sole konstanteca solvo. Alimaniere ne estas imagebla la evoluo.
Mi profunde enpensiĝis. Eble Njuton sentis simile al mi, kiam antaŭ li defalis la pomo, kaj en li naskiĝis la leĝo de la ĝenerala gravitado. Mi sentis, kvazaŭ mi ŝanĝiĝus dum unu minuto. Antaŭ miaj spiritaj okuloj aperis kolosaj perspektivoj, mondoj turniĝis aliflanken. Subite ĉio staris aliel kaj klare antaŭ mi. La aferoj simpliĝis kaj disvolviĝis. La flamo de la brulanta dornarbusto min eklumigis, kaj subite aperis al mi la nekonata trunko de la arbo de la vivo, el kiu mi ĝis nun vidis nur la foliojn kaj nur la plej grandaj biologoj povis palpe reiri ĝis la branĉoj.
Post longa cerbumado alia demando venis al miaj lipoj.
– Mi tamen miras, ke al la behinoj ne eblas komprenigi la simplajn realaĵojn. Nome ilia cerbo estas sufiĉe akra. Ili scias kalkuli, eĉ eminentajn matematikistojn mi trovis inter ili kaj tamen, ili ĝuste la plej simplajn aferojn…
– La cerbo de la behinoj ne distingas la memradiadon de la kosmaj radioj kaj se la akceptanta aparato deformigas pli komplike, tio nur pliforte pruvas la fakton de la deformigo. Ju pli multe ili scias, des pli malracie ili pensadas. Ju pli malsataj ili estos, des pli multan manĝaĵon ili elverŝos. Per jupli malmulta penado oni povas produkti la ĉiutagan panon, des pli furore ili murdados por ĝi unu la alian, kaj se ili suferos malsaton, malsanon kaj turmenton, ili esperos reakiri siajn fortojn de la flava ŝtonero, de la kipuo, boeto, de la graco de la trancilo, aŭ de la "enspiraĵoj" de la mufruko.
– Sed tamen troviĝis eĉ tute inteligentaj behinoj – mi interdiris. – Mi aŭdis pri iu Bikru…
– Jes, troviĝas, kies menso komprenas la neceson de la kazoo, sed tamen, eĉ ties individuo estas behin kaj tiu stato malperfektigas lian menson kaj malhelpas al li la perfektan konsciiĝon.
– Kiel kompreni ĝin?
– La behinojn karakterizas iliaj maniaĵoj. La imagitaj erarideoj.
– Kaj ĉu la bikruo?
– Vi ne parolu pri "la" bikruo. Ne kredu, ke ili havis nur unu bikruon. Multaj ekzistis. Eble eĉ vi estus fariĝonta bikruo.
– Ĉu vere? – mi demandis surprize.
– Ho, jes. Ĉe ili la bikrueco komenciĝas per la ŝtiparmorto. Poste ili rekonas la bruligiton, ĉar, – kiel vi mem spertis, – ili havas cerban talenton, ili konjektas ion, nur la memradiado malebligas ĝian puran efektiviĝon kaj se la sana penso realiĝas en vortoj aŭ en agoj, ĉio renversiĝas en ili. La bikruoj posedis la kapablon pure realigi siajn pensojn, sed – kiel mi jam menciis, – ilia individuo estas behina kaj ili ne povas liberiĝi de la malperfektaĵoj kaj de la maniaĵoj.
– Maniaĵoj? Kio estas tiu maniaĵo de la bikruoj?
– La bikrueco estas laŭesence ankaŭ manio: la erarideo, ke ĉe la behinoj ekzistas ligilo inter la aŭditaj vortoj kaj la cerbo. Bikruo estas tiu behino, kies sola behina karaktertrajto estas, ke li ne ekkonas sian medion, ĉar, ĉu ne, ekkonante la behinan malsanon, neimageble estas, ke iu ajn tamen provus klarigi la realaĵojn al ili.
Sekvis profunda, preĝeja silento, en kiun miksiĝis nur la kanto de la birdoj kaj la susuro de la malproksime ondanta maro.
Zatamon ekstaris, lian dekstran manon li etendis al la Suno:
– Nur la kazoo ekzistas!
Alrigardate el mia kuŝado, li aspektis tie, en la luminundo de la printempa suno, kiel la statuo de la ektrovita vivo. La facilajn faldojn de lia vestaĵo flirtigis la venteto, lia alta, bronza frunto brilis en la lumo, dum liaj okuloj senpalpebrume akceptis la radiojn.
Vidalvide, sur la monta deklivo, la florplenaj arboj, la supren-reen serpentanta, arĝentkolora ŝraŭblinio, la maro, la birdoj, malsupre la preterfulmanta elektra vagonaro kaj tiu senmova statuo de la sano kunfandiĝis en iu mirinda harmonio al la nedissolvebla tuto de iu pura mondo, sub la brilado de la kazoo.
Kaj kiam mi rememoris pri la senespera kaj kripla luktado de la pasintaj tagoj, eĉ mi mem aŭtomate etendis mian manon al la suno kaj el mi eliĝis malpeza ĝemo de la renaskiĝo.
En mia animo muzikis la majesto de la kazoo. Post malsanaj kaj malhelaj suferoj malfermiĝis la pordoj antaŭ mi, kaj mi, ebriiĝinte pro la ekkono, beate sorbis la lumon.
Zatamon residiĝis apud mi.
Mi nur bedaŭris, ke mi lernis tian aferon, kion mi ne povas utiligi por mia patrio. Unue, ĉar la behina malsano estas nekuracebla, due, ĉar ĉe ni feliĉe ĝi ne troviĝas.
Rememorinte pri la teruraĵoj de iliaj atavismaj cerboj, ilia tragika sorto jam ŝajnis al mi aŭtomata laŭregulaĵo. Mi tute konvinkiĝis, ke la ĉesigo de la behinoj ne estis malhumanaĵo, sed la bezonata procedo mem, la kazoo, kiu povis kaj devis nur tiel okazi.
– Kiel bone, – mi ekkriis – ke vi elportis min, homon, kutimiĝintan al la racia angla medio el tiu mondo, por mi tiel terura!
Zatamon longe rigardis reve en la malproksimon kaj poste meditante diris.
– La homo propre ne konas sian voĉon, ĉar li aŭdas ĝin elinterne, tra sia kranio…
Mi turniĝis al li senkomprene.
– Kion vi volas diri per tio?
– Kiam mi aŭdis unuafoje mian voĉon el parolmaŝino, ankaŭ mi ne rekonis ĝin. Ĝi ŝajnis al mi fremda.
– Al kio rilatas ĉi tio?
– Al tio, ke ankaŭ vi ne rekonis vian propran voĉon inter la behinoj, ĉar vi unuafoje aŭdis ĝin elekstere.
– Kiel? – mi elikriis konsternite. – Espereble vi ne volas diri per tio, ke…
– Vi ne rekonis vian propran medion inter ili, ĉar via kulturo diferencas de la behinoj laŭ la formo. Ilia vivo pereigas sin per aliaj vortoj ol la via, kvankam ambaŭ estas samaj: la behineco. Aŭ ĉu ne, vi mem diris iam al mi, ke la esenco de la vivo ne estas la hospitalo, fabriko pano, sano, sed la animo?
Mi saltleviĝis. Ĉiuj miaj membroj tremis.
– Espereble vi ne diras tion serioze?-! – mi kriis. – Espereble vi ne intencas kompari nin kun ŝtonerportantaj kaj kuprokubon adorantaj frenezuloj?
– … kaj neniam vi ekvidos vin mem – li daŭrigis per senŝanĝa tono, – kiel vi vane vojaĝis ankaŭ en Liliputo. Via behina raso nur la infanojn distras per la amuzplena "ekzotikaĵo". Kaj vi vane vojaĝis ankaŭ ĉi tie. Vi ĉiuj ne havas intelekton. Atavisma, transira raso, kiu antaŭe devas sin elimini el la estanta mondo, por ke la kazoo povu evoluigi la harmonian rasformon.
Mi estis dum kelkaj momentoj proksime al tio, ke per miaj manoj mi sufokos la insultvortojn en lia gorĝo. Vane mi sciis, ke mi parolas kun senintelektaj aŭtomatoj, kies gramofonsimilan klaĉon saĝa homo ne devas preni serioze. Tiu insulto jam trafis mian nacion, pro kio angla ĝentilhomo devigas ĉiuokaze preni rehonorigon.
Jen, mi estis proksime al tio, ke mi lin batos. Li ja ne rebatos min! Vere estis miraklo de memrego, ke mi povis tamen bridi mian indignon. Nome, mi ekpensis, ke ili eble fermos min en la behin-kolonion, aŭ eĉ ĉesigos min. Finfine inter la hinoj ne ekzistas juro, justo kaj registaro al kiu oni povus sin turni por ripari la maljustaĵojn, kiuj min trafis.
Post momenta hezitado mi rigardmezuris lin kun profunda malestimo, min turnis kaj eĉ por respondo ne trovante liajn vortojn indaj, mi foriris.
Kaj li stulte gapis post mi.
DEKNAŬA ĈAPITRO
La aŭtoro eksperimentas pri la hejmenveturo, sed Zatamon ne kunsentas. – Fine li mem pretigas al si boaton kaj sukcese eliras al la maro.
Tiu sceno fatale decidis pri mia sorto. La malĝentilaj vortoj de Zatamon subite aperigis al mi la teruraĵojn de la hina vivo, kiujn la intertempaj behinaj teruraĵoj provizore forgesiĝis. Unu post la alia aperiĝis al mi ĉiuj neelteneblaĵoj de ilia dezerta vivo: la soleco, la fremdeco de la homoj, la rigida senkoreco, malĝentileco, la tuta manko de la amuzo, la monotona zumzumado de la teksfabriko kaj fine la plej terura memoraĵo: Zolema, la senodora floro.