Mia vizaĝo hontbrulis kaj, ekkaptinte la brakon de mia gvidanto, mi petegis, kiel eble rapide malaperi el tiu loko.
Post kelkmomenta interkonsilado li akceptis mian proponon kaj ni ekiris. Nun mi gvidis lin, mi rapide entiris lin en flankstraton, tie konfidante min denove al lia prizorgo.
Mia koro frapegis en mia gorĝo pro la barbareco, hontiganta la tutan homan kulturon. Ŝajne la homa vivo kaj libereco ĉi tie havas nenian defendon, almenaŭ ĝis nun mi ne vidis policiston. Nenie troviĝis homo ekipita per revolvero aŭ bajoneto. Kiel do povas ĉi tiuj dormi trankvile?
Kaj mi ja havis mian propran opinion pri iliaj virinoj, kiuj faras tiun obscenan kaj senmoralan agadon sen ia ajn hontemo. La deckondutaj kaj bonmoraj sinjorinoj de mia patrio neniam povus fari similajn frivolaĵojn.
Kaj eĉ tiaokaze ne sur la publika strato!
Lando de la frenezuloj kaj malĉastulinoj! Terura estas la nura penso, ke ĉi tie ĉiu virino estas aĉetebla por malmulta mono!
Sed mi devas konfesi, ke la vestaĵo estis eksterordinare delikata kaj malpeza. Mi neniam sentis min tiel komforte kaj facile. La plej delikata skota ŝtofo eĉ malproksime ne estas kun ĝi komparebla.
Eĉ konjekton mi ne havis, kioman straton ni iras. Ĉiu estis same larĝa, borderita per arboj kaj arbustoj, kaj ĉiu havis tute unuformajn domojn, nur la trafiko diferencigis ilin unu de la alia.
Nun mia kondukanto enirigis min tra alia pordo, havanta surskribon. Eĉ la pordoj estis ĉi tie unuformaj: vitra pordo, sur kiu mankas la seruro kaj kiun oni tute ne bezonis puŝi, ĉar antaŭ ni ĝi malfermiĝis per si mem. Ĝi estis direktata per nevidebla radio. Mi longe cerbumis, kiel ĝi estas ŝlosebla, sed mi ne povis malkovri.
Mi rovis demandi, kial ĝi ne estas ŝlosebla, sed ankaŭ tion li miskomprenis, ĉar li respondis, ke tiam ĝi ne povus malfermiĝi.
Mi troviĝis en grandega gastejo, kiu etendiĝis sur la tuta partero de la domo. Nur en la malantaŭa fianko estis ĉambro, barita per vitromuro, malantaŭ kiu blankvestitaj homoj manipulis kun nekonata celo arĝentkolorajn maŝinojn. Sendube ĝi estis kuirejo, sed nenio similis al la eipaĵo de niaj kuirejoj. Mi vidis grandajn tenujojn kaj multegan tubretaron kun klapoj, manometroj, misteraj elektraj aparatoj, kiuj skribis ondliniojn sur larĝaj paperrubandoj. Fluidaĵkolonoj balanciĝis en U-formaj vitrotuboj. Sur iu tabulo, malantaŭ rondaj fenestroj misteraj signallumoj ekbriladis, tamburo rotaciis rapidege kaj aliaj maŝinmirakloj faris siajn regulitajn laborojn.
En la ĉambrego apud multaj malgrandaj tabloj staris seĝoj ankaŭ kun gumsidloko. La muroj estis tegitaj per buterflava, porcelansimila materialo. Estis surprize, kiom larĝaj vojoj estas inter la tablovicoj tiel, ke kvankam granda amaso ĉeestis, neniam estiĝis tumulto.
Mirinda silento regis, mi aŭdis nur la tintadon de la manĝiloj.
Ni ŝvebis antaŭen kiel fantomoj inter du tablovicoj sur la sponga gumtapiŝo kaj sidiĝis apud la unua neokupita tablo.
Nun mi ekvidis, ke apud la tabloj, sur la alia flanko, moviĝas senfina rubando malrapide kaj sur tiu, en egalaj distancoj pasadas arĝentkoloraj skatoloj, manĝiloj kaj glasoj.
Mia gvidanto simple levis du skatolojn el tiuj kaj la unuan metis antaŭ min. Komence mi ne sciis, kion fari per ĝi, sed mia gvidanto malfermis la sian, prenis kuleron el la rubando kaj komencis kuleradi la enestantan manĝaĵon. Mi sekvis la ekzemplon.
Kaj mi jam fakte ne sciis kiel opinii pri ĉi tiuj strangaj homoj, kiuj estas jen brutaj jen ĝentilaj kaj servemaj.
Kaj kiam mi gustumis la nekonatan, kaĉsimilan manĝaĵon, mi ekkriis pro ekstazo.
Ĝi estis io eksterordinara. En ĝia gusto estis unuigita la peza aromo de la perdrikrostaĵo kun facila acideto de mustardo. Enestis la odoro de la arbaro, la simfonio de la elfluanta suko de la plej delikata piro, la ebrio de pezaj vinoj kaj la freŝiga sobreco de la fontakvo. Mi povas aserti, ke per ĝi mi prenis en min la tutan vivon.
Kaj nur nun mi eksciis, kiom malsata mi estas: ĝis nun la okazintaĵoj forturnis mian atenton de mia malsato, kvankam mi manĝis dum du tagoj nur unu piron.
Mi kaptis avide la kuleron, kaj en kelkaj momentoj mi enstomakigis la tutan enhavon de la skatolo.
Mia gvidanto senvorte prenis la malplenan ujon kaj, starigante ĝin en la mezon de la tablo, malsupre premis butonon, post kio la tablo malfermiĝis, la skatolo malleviĝis kaj poste la truo denove fermiĝis. La konturo de la klappordo apenaŭ estis videbla sur la glata vitrosurfaco.
Vidante mian malsaton, mia gvidanto prenis de la rubando alian skatolon kaj ĝin metis antaŭ min.
Tiom da grandanimeco min ege kortuŝis Mi bedaŭris profunde miajn antaŭajn pensojn. Mi balbutis emociite kelkajn dankvortojn, kaj larmoj aperis en miaj okulo.
Vidante tion, mia gvidanto kliniĝis al mi kaj rigardis mian vizaĝon per evidenta maltrankvilo. Mian kapon li subite prenis inter sian manplatojn, ĝin turnis al la lumo kaj observadis kun sulkigita frunto.
Poste li ekstaris.
– Elu! Elu! – li kriis.
Unu el la ĉeestantoj leviĝis, venis al mi, mia gvidanto diris al li kelkajn vortojn, montradis al mia vizaĝo kaj la alia prenis el sia poŝo burseton.
El la burseto li prenis etan pumpilon, per kiu li tuŝis al mia okulo kaj enpumpis miajn larmojn, poste ŝprucigis ilin en miniaturan botelon, kiu proksimume havis grandecon de kvarona colo.
Nun li subtiris mian palpebron kaj skrupule esploris mian okulon, el kio mi vidis, ke li devas esti kuracisto.
La ektimo denove min kaptis kaj denove min tentis la terura suspekto, ke mi trafis inter frenezulojn.
Mi volis lin konvinki, ke mia okulo havas nenian malsanon. Forviŝinte miajn larmojn, mi ekridetis, sed tio okazigis nur novan sensacion.
Ili interkonsiliĝis per kelkaj vortoj, post kio la kuracisto foriris, kaj mi residiĝis kun konfuzaj sentoj por manĝi la duan porcion, sed kun multe malpli da apetito.
Mi tamen sentis, ke mi devas multe danki al ili, malgraŭ iliaj stultaĵoj. Mi ekmemoris, ke miajn vestaĵojn li eĉ ne povis pagi, ĉar mi forkuris kaj, por ke mi ne estu sola, li prefere venis kun mi, riskante, ke li estos police persekutata kiel ŝtelisto kaj ankaŭ nun li regalas min. Mi intencis ĉiuokaze rekompenci liajn elspezojn.
Mi jam spertis, ke niajn banknotojn li verŝajne ne konas, sed feliĉe mi havis kelkajn orajn kaj arĝentajn monpecojn. Malplenigante mian monujon mi transdonis al li la tutan metalan enhavon.
Li longe ilin rigardadis, turnadis, per signoj demandis, kion li faru per tiuj kaj mi fingromontris al la kuirejo, sed li metante la monon en sian buŝon, montris per penaj maĉgrimacoj, ke el tiu ne eblas kuiri manĝaĵon. Mi dubis, ĉu lin igas moki lia kavalireco, aŭ ĉu absolute li ne konas nian monon. Mi penis klarigi ĝian celon, sed tio estis tre malfacila kaj fine mi tute rezignis kaj remetis la monon en mian monujon.
Nun mia gvidanto mansignis, ni leviĝis kaj foriris. Mi supozis, ke li ĵetos la prezon de la tagmanĝo en iun aŭtomaton. Mi intencis tion ĝisatendi kaj tiam klarigi plejeble reale la esencon de mia mono, sed mi devis konstati, ke li ankaŭ nun ne pagis!
Mi jam estis plena de scivolo pri ilia vivmaniero, sed ne estis eblo konversacii.
La tempo estis ĉirkaŭ la sesa, sur stratoj ekbrilis miultegaj lampoj, sed la lumo estis tiom kaŝita, ke ni moviĝis preskaŭ sen ombro. La lumo estis nek blanka, nek flava, sed simila al la sunlumo: dissterniĝanta, klara, trankviliga inundo da lumo. Mi sentis, kvazaŭ estus taglumo, vesperiĝe, antaŭ sunsubiro kun ties mola, trankviliga efiko.
Ni piediris ĉirkaŭ dek minutojn en la sama uragana trafiko, kiel antaŭ-tagmeze. Apenaŭ mi povis rimarki la formojn de la preterflugantaj maŝin-veturiloj, tiom rapide ili trafulmis. Sed mi neniam vidis tiom da strangaj veturiloj. Unu havis longan, rondan basenon, la ŝoforo eĉ ne estis videbla, el la alia etendiĝis longaj levilbrakoj al ln ĉielo, alia malfermegis antaŭen gigantan metalbuŝon. Troviĝis eĉ tia, kiu havis radojn ankaŭ supre kaj povis kuri krome sur sia dorso.