Kabe
Vortaro de Esperanto
Senŝanĝa represo de la eldono 1910
Kun enkonduko kaj komentoj de
Bernhard Pabst
Berlino
2013
Vortaro de Esperanto
A
A. — 1. Unua litero de la esperanta kaj de aliaj alfabetoj. — 2. Finiĝo de la adjektivoj: bela, mia, unua, ĉiama. — 3. Komenco: De A ĝis Z = de la komenco ĝis la fino.
Abato. Ĉefo de monaĥejo. Abatino. Ĉefino de monaĥinejo.
Abdiki. Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi. Abdiko. Ago de tiu, kiu abdikas.
Abelo (Zool.). La konata insekto, produktanta mielon kaj vakson (Apis mellifica): Laborema kiel abelo. Abelejo. Domo de abeloj.
Aberacio. — 1. (Astr.). Diferenco inter la ŝajna kaj vera situacio de astro. — 2. (Opt.). Disperso de la lumo: aberacio sfera, aberacio kromata.
Abio (Bot.). Pinglarbo; ĝia ligno estas uzata de l’ ĉarpentistoj, lignaĵistoj (Abies pectinata).
Abismo. — 1. Loko profunda kaj abrupta: monta abismo. — 2. Senfundaĵo, profundegaĵo, io tre profunda: abismo de l’ oceano. Fig.: Esti sur la bordo de abismo = esti en granda danĝero.
Ablativo. Kazo de la deklinacio en la sanskrita, latina, slavaj lingvaj; ĝi esprimas instrumenton, devenon, k.t.p.; esperante ĝi estas tradukata plej ofte per la prepozicioj per kaj de.
Abnegacio. Forlaso de komfortaĵoj kaj ĝuoj, precipe por la bono de aliaj: La abnegacio, t.e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta.
Abomeno. Sento, kiun kaŭzas tre malagrablaj, fizikaj ecoj de objekto (ekz.: odoro de putranta viando); malinklino. Abomena. Kaŭzanta abomenon: abomena odoro, vizaĝo, ago. Komparu: Antipatio.
Aboni. Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj., k.t.p.: Li abonas ĉiujn esperantajn gazetojn. Abonu du loĝiojn por la itala opero. Abono. — 1. Mendo por difinita tempo kaj antaŭa pago por gazetoj, spektakloj, k.t.p. — 2. Tempo, por kiu estas farita la abono: Via abono finiĝas post du monatoj. Abonanto. Persono. kiu abonas: Nia revuo havas 10,000 abonantojn.
Aborti. Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan idon. Aborto. Antaŭtempa akuŝo de ne vivpova ido. Abortiga. Kaŭzanta aborton: abortiga medikamento.
Abrikoto (Bot.). Frukto de l’ abrikotujo.
Abrikotujo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus armeniaca).
Abrotano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la medicino (Artemisia abrotanum).
Abrupta. Tre kruta, kvazaŭ forŝirita, kvazaŭ fortranĉita: abrupta bordo. Abrupteco. Eco de tio, kio estas abrupta. Komparu: Dekliva, kruta.
Absceso. Amaso de puso en histoj. Komparu: Ulcero, vundo.
Absinto. Forta maldolĉa brando de verda koloro, preparata el la samnoma vegetaĵo: La absinto kaŭzas nervajn malsanojn.
Absoluta. — 1. Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj leĝdonanta: La rusaj caroj estis absolutaj monarĥoj. Via tono, sinjoro, estas tro absoluta. — 2. Senmiksa, ĥemie pura: absoluta alkoholo. — 3. Ne relativa: absoluta vero. Absoluteco. Eco de tio, kio estas absoluta.
Absolutismo. Absoluta maniero de regado, de agado.
Absolvi. Pardoni la pekojn: Post la konfeso la pastro absolvas la pentantan pekulon. Absolvo. Pardono de l’ pekoj.
Absorbi. Tute okupi la pensojn,. la atenton: La laboro tiel absorbis lin, ke li forgesis pri la tagmanĝo.
Abstinenco. Sindetenemo, pro principo, de la uzado de l’ tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj. Abstinenculo. Persono, kiu sin detenas, pro principo, de la uzado de la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.
Abstrakta. Kio ne estas perceptebla de la sentoj: La substantivoj povas esti dividataj en du grupojn: abstraktaj, ekz. bono, penso, ideo; kaj konkretaj: ekz. tablo, hundo. Abstraktaĵo. Io abstrakta. Abstrakteco. Eco de tio, kio estas abstrakta.
Absurda. Plene sensenca: Absurda estas la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l’ juneco. Absurdo. Io absurda: Kia absurdo! Absurdeco. Eco de tio, kio estas absurda.
Abunda. Havanta grandan kvanton, bone provizita, pli ol sufiĉa: abunda rikolto, abunda programo. Abundeco. Eco de tio, kio estas abunda: abundeco de fiŝoj en lago.
Acero (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata en multaj metioj (Acer).
Acetato. Salo de la vinagra acido.
Acetileno (Ĥem.) C2H2. Bruligebla gaso, kiun oni produktas el kalcikarbido agante je ĝi per akvo.
Acida. Havanta akran guston, kiel tiu de la vinagro: acida frukto. Acido. — 1. Io acida. — 2. (Ĥem.). Kombinaĵo de la hidrogeno kun metalo, ruĝiganta la bluan lakmuson.
Acideco. Eco de tio, kio estas acida.
Aĉeti. Akiri ion, pagante por ĝi monon: aĉeti kare, malkare. Aĉeto. Ago de tiu, kiu aĉetas. Aĉetanto. Persono, kiu aĉetas.
Aĉetebla. Kiu povas esti aĉetita: En la nuna tempo ĉio kaj ĉiu estas aĉetebla. Aĉetisto. Persono, kies profesio estas aĉeti.
-Ad. Sufikso, esprimanta agon ripetatan aŭ longedaŭran: pafado, restado.
Adapti. Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj: adapti la rimedojn al la celo, adapti versaĵon por kanto. Adapto. Ago de tiu, kiu adaptas. Komparu: Apliki, uzi.
Adepto. — 1. Partiano de doktrino, de sekto: adepto de la epikurismo. — 2. Persono, konanta arton, sciencon kaj sin okupanta per ili: adepto de la pentrarto.
Adiaŭ. Esprimo de la ĝentileco, kiam oni foriras, disiĝas: Adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso! Adiaŭa. Kiu adiaŭas, de adiaŭo: adiaŭa vorto, adiaŭa kunveno.
Adicio. Aritmetika operacio, per kiu oni aldonas unu nombron al alia, t.e. kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas tiom da unuoj, kiom ambaŭ kune. Adicii. Fari la adicion: adicii unu nombron al alia.
Adjektivo. Vorto aldonata al substantivo por montri ĝian econ: bona knabo. Adjektiva. De adjektivo; simila al adjektivo, havanta karakteron de adjektivo: adjektiva fleksio, adjektiva esprimo.
Adjunkto. Helpanto de supera oficisto.
Adjutanto. Oficiro, konstante akompananta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.