Выбрать главу

Banano (Bot.). Frukto de l’ bananarbo. Bananarbo. Tropika arbo el la samnoma familio (Musa paradisiaca).

Bando. Aro de rabistoj, vaguloj, friponoj.

Bandaĝo. Longa tola rubando, per kiu oni kovras, ĉirkaŭvolvas kaj senmovigas vunditan membron. Bandaĝi. Meti bandaĝon.

Banderolo. Papera rubando, anstataŭanta koverton: Mi sendas al vi la gazeton en rekomendita banderolo.

Bandito. Rabisto.

Banko. Institucio, privata aŭ ŝtata, por monaj operacioj: pruntoj, kambioj, ĉekoj k.t.p. Banka bileto. Papera mono.

Bankiero. Posedanto de privata banko.

Bankroti. Ĉesi pagi siajn komercajn ŝuldojn kaj lasi deklari oficiale pri tio. Bankroto. Stato de tiu, kiu bankrotas. Bankrotinto. Persono, kiu bankrotis.

Banto. Ŝnuro, arkforme fleksita, kies ekstremoj estas interligitaj, lasante liberan spacon inter si. Komparu: Nodo, maŝo.

Bapti. Doni la sakramenton de l’ bapto. Bapto. Sakramento, kiu forigas la primitivan pekon de niaj prapatroj ; la baptanto (pastro aŭ alia persono) aspergas la baptaton kaj donas al li nomon. Baptano. Persono, kiu partoprenas la ceremonion de la bapto kaj akompanas la baptatan infanon. Baptopatro. Persono, kiu prezentas infanon al bapto, tenas ĝin sur siaj manoj dum la ceremonio kaj sciigas al la pastro la nomon, elektitan por la baptato.

Bari. Meti ion sur vojo, por malhelpi la trairon: bari al iu la vojon, bari riveron, bari la fluon de rivero. Baro. Tio, kio baras, malhelpo. Barilo. Vico de lignaj palisoj aŭ stangoj, fiksitaj en la tero kaj kunigitaj transverse; muro, kradaro, apartiganta de vojo ĝardenon, korton, konstruaĵon. Ĉirkaŭbaro. Barilo, ĉirkaŭanta de ĉiuj flankoj. Plektobarilo. Barilo el arbetoj, kies branĉoj kunplektiĝas. Komparu: Balustrado, bariero.

Barako. Simpla, provizora konstruaĵo por soldatoj, laboristoj, malsanuloj. Komparu: Budo.

Barakti. Kontraŭstari, peni sin liberigi per vivegaj movoj de la membroj: La kaptito furioze baraktis. Barakto. Ago, movoj de tiu, kiu baraktas.

Barbo. Haroj, kreskantaj sur la mentono kaj vangoj. Senbarba. Ne havanta barbon.

Barbara. Karakterizata de sovaĝaj moroj, manko de civilizacio, krueleco. Barbaro. Homo barbara. Barbareco. Eco de tiu, kiu estas barbara.

Barbarismo. Esprimo, kontraŭa al la spirito de lingvo, precipe ĉerpita el alia lingvo.

Barbiro. Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la harojn.

Barĉo. Supo el betoj.

Barelo. Vazo el lignaj tabuletoj, kunigitaj per ringoj, kun du fundoj. Barelisto. Metiisto, kiu faras barelojn. Komparu: Tino.

Bario (Ĥem.). Ba. Ĥemia elemento el la grupo de termetaloj.

Bariero, Transversa trabo, baranta vojon. Komparu: Barilo.

Barikado. Baro, rapide konstruita sur strato el veturiloj, pavimaj ŝtonoj k.t.p. Barikadi. Bari per barikado, forte bari: barikadi pordon.

Baritono. Malalta vira voĉo inter la baso kaj tenoro.

Barko. Simpla, nekovrita ŝipo.

Barometro. Instrumento por mezuri la premon de la atmosfero.

Barono. Nomo de nobela terposedanto de malpli alta rango, ol princo kaj grafo.

Baso. La plej malalta vira voĉo.

Baseno. — 1. Granda vazo por akvo. 2. Sendanĝera loko en haveno por gardi ŝipojn de maraj ventegoj.

Basko. Malsupra pendanta parto de redingoto, de frako.

Basto. Interna parto de la ŝelo de l’ arboj.

Bastardo. Infano naskita ekster edziĝo. Bastarda. Naskita ekster edziĝo.

Bastiono. Aldona fortikaĵo el tero kaj masonaĵo, konstruita ekstere de ĉefa fortikaĵo.

Bastono. Longa maldika ligna peco, kiun oni portas en la mano kaj sur kiu oni sin apogas. Lambastono. Bastono kun transversa ligna peco supre, sur kiu sin apogas la lamuloj.

Baŝliko. Speco de kapuĉo kun longaj ekstremoj, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la kolo.

Bati. Trafi per rapida forta movo de mano aŭ de objekto, tenata en la mano: bati ĉevalon. Mortbati. Mortigi per batoj. Rebati. Respondi baton, atakon per bato, atako: rebati atakanton, rebati argumenton. Bato. Movo de tiu, kiu batas. Komparu: Frapi.

Batali. — 1. Malamike uzi siajn fizikajn fortojn kontraŭ iu; peni venki iun korpe (sin defendante aŭ atakante kontraŭulon): batali kontraŭ la malamikoj de l’ patrujo.2. Peni per la spiritaj fortoj forigi malhelpon: batali por ideo. Batalo. Ago de tiu, kiu batalas; agoj de du batalantaj armeoj. Batalema. Kiu amas batali, kiu havas inklinon al batalo. Batalilo. Ilo por batali, armilo.

Bataliono. Taĉmento de infanterio, parto de infanteria regimento.

Baterio. — 1. Artileria taĉmento kun la ilaro: Franca baterio havas ses kanonojn. — 2. Elektra baterio: kolekto de boteloj de Leyde.

Batisto. Tre maldika Kaj densa teksaĵo el plej delikataj specoj de lino. Batista. El batisto: batista ĉemizo.

Bazo. — 1. Malsupro, malsupra parto; bazo de monto, de piedestalo, de triangulo. — 2. (Ĥem.). Substanco, kiu kun acido formas salon. — 3. Ĉefa. esenca principo: La internacieco estas la bazo de Esperanto. Bazi. Doni, kiel bazon, konstrui sur io; bazita sur mensogo. Komparu: Fundamento.

Bazaro. — 1. Placo, kie oni vendas komercaĵojn. — 2. Loko, okupita per plej diversaj butikoj. — 3. Ĉefa, granda komerca centro.

Baziliko. Ĉefa preĝejo.

Bazilisko. — 1. (Zool.). Amerika lacerto (Basiliscus americanus).2. Fabela drako, kies rigardo mortigas.

Bedo. Longa kaj mallarĝa peco de tero, kie oni kulturas florojn, legomojn, k.t.p.

Bedaŭri. — 1. (Netr.). Esti nekontenta, senti ĉagrenon, ke oni faris ion aŭ ne faris: Mi bedaŭras, ke mi skribis la leteron.2. (Tr.). Senti ĉagrenon pro ies malsukceso: bedaŭri iun, bedaŭri ies morton. Bedaŭro. Sento de tiu, kiu bedaŭras. Bedaŭrinde. Estas malfeliĉo, ke; oni devas bedaŭri, ke: Bedaŭrinde oni rapide forgesas la mortintojn. Komparu: Domaĝo.

Beko. Pinta longa parto de la buŝo de l’ birdoj. Beki. Bati, piki per beko.

Bekeŝo. Hungara vesto: longa, vasta surtuto kun rigida kolumo.

Bela. Kiu tre plaĉas: bela virino, bela ago. Belega. Tre bela. Beleta. Bela kaj delikata, aminda. Beligi. Fari ion bela. Beliĝi. Fariĝi bela. Bele. En bela maniero. Beleco. Eco de tio, kio estas bela.