Strategio. Arto fari planon de milito kaj konduki la armeon ĝis la renkonto kun la malamiko. Strategiisto. Specialisto en la strategio.
Streĉi. — 1. Forte tiri elastan korpon kaj teni ĝin en plilongigita stato: streĉi kordon, streĉi risorton, streĉi horloĝon. — 2. En alta grado uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn: streĉi muskolon, streĉi atenton. Streĉeco. Stato de tio, kio estas streĉita. Malstreĉi. Liberigi tion, kio estis streĉita.
Streko. Linio, farita per unu movo de plumo, de krajono. Streki. Fari strekon. Substreki. Fari strekon sub vorto, sub frazo, por turni la atenton de la leganto. Trastreki. Fari strekon tra vorto, tra frazo, kiun oni deziras nuligi.
Strio. Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj: strio de tero. Strii. Fari striojn. Komparu: Rubando.
Strigo (Zool.). Nokta raba birdo (Strix).
Strigli. Purigi la harojn de l’ ĉevaloj kaj de aliaj hejmaj bestoj per speciala instrumento, konsistanta el paralelaj feraj kombilosimilaj klingoj. Striglilo. Instrumento por strigli.
Striko. Interrompo de laboro de laboristoj, oficistoj kaj rifuzo rekomenci ĝin, se oni ne kontentigos iliajn postulojn. Striki. Ne labori kaŭze de striko.
Striknino. Alkaloido de maldolĉa gusto, forta veneno, kaŭzanta tetanajn spasmojn, uzata en la medicino kaj por veneni malutilajn bestojn (ratojn).
Strofo. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton: trioleto, stanco.
Stroncio (Ĥem.). Sr. Ĥemia elemento, flaveta metalo de la alkalie-fera grupo.
Strukturo. Maniero, en kiu la partoj de unu tuto estas kunmetitaj: strukturo de la homa korpo, strukturo de Esperanto.
Struto (Zool.). Granda birdo el la vico de l’ kurantaj (Struthio cametus.)
Studi. — 1. Science esplori: studi la strukturon de la universo. — 2. Sin dediĉi al scienco: studi la matematikon. Studo. Okupo de tiu, kiu studas. Studanto. Kiu studas.
Studento. Lernanto en supera lernejo: studento de universitato.
Stufi. Rosti tiamaniere, ke la viando saturiĝu de la propra vaporo.
Stuki. Kovri muron per miksaĵo de kalko kaj sablo. Komparu: Masoni.
Stumpo. Parto de membro aŭ de alia objekto, restanta sendifekta, post kiam la aliaj partoj estas detruitaj: stumpo de amputita mano.
Stupo. Implikitaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, uzataj por ŝtopi.
Sturgo (Zool.). Speco de fiŝo (Acipenser sturio).
Sturno (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj, facile lernanta kanti kaj paroli (Sturnus vulgaris).
Sub. — 1. Prepozicio per kiu estas esprimata: a) Loko, kiu estas pli malalte ol alia loko; kiu estas kovrita de alia objekto: sub tablo, sub tegmento. b) Direkto al loko, kiu estas pli malalte ol alia: Muso kuras sub la liton. — 2. a) Prefikso kun la sama senco, kiel la prepozicio: subskribi, submeti, subtegmento, subteni. b) Prefikso por esprimi homon de malpli alta rango: suboficiro, subulo.
Subita. Okazanta rapide, neatendite: subita morto. Subite. En subita maniero. Subiteco. Eco de tio, kio estas subita.
Subjekto (Gram.). Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo.
Subjektiva. Bazita sur la individuaj opinioj kaj gustoj: subjektiva kritiko. Subjektive. En subjektiva maniero. Subjektiveco. Eco de tio, kio estas subjektiva.
Sublimato. — 1. Substanco vaporigita kaj kolektita en la solida stato. — 2. HgCl2 Biklorido de hidrargo.
Substanco. Ĉiu speco de materio: solida substanco.
Substantivo (Gram.). Vorto, prezentanta ia nomon de persono, objekto aŭ ideo.
Subtila. — 1. Konsistanta el delikataj, malgrandaj eroj: subtila pulvoro. — 2. Rimarkanta aŭ esprimanta la plej delikatajn nuancojn kaj diferencojn: subtila spirito. Subtile. En subtila maniero. Subtileco. Eco de tio, kio estas subtila. Komparu: Delikata.
Subvencio. Mona helpo, precipe tiu de ŝtato al publika institucio.
Suĉi. — 1. Teni en la buŝo mameton kaj eltiri el ĝi lakton. — 2. Eltiri fluidaĵon, sukon el objekto, tenata en la buŝo: La abelo suĉas la mielon el floroj. Suĉinfano. Infano, kiu sin nutras per la suĉado: Komparu: Sorbi.
Sudo. — 1. Parto de la horizonto, kiu estas antaŭ ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. — 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la sudo. Suda. De sudo: suda klimato, suda frukto. Sude. En la sudo.
Suferi. Senti doloron fizikan aŭ moralan: La agonianto terure suferis. Sufero. Sento de tiu, kiu suferas.
Sufiĉa. Estanta en tia kvanto, kia estas necesa: sufiĉa kapitalo, sufiĉa kompetenteco. Sufiĉi. Esti en tia kvanto, kia estas necesa: Mil frankoj plene sufiĉos por la vojaĝo. Sufiĉe. En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese.
Sufikso (Gram.). Afikso, almetata post la radiko: ul, ec.
Sufloro. Persono mallaŭte, nerimarkeble diranta la vortojn de la rolo al aktoro. Suflori. Mallaŭte, nerimarkeble diri ion al persono, kiu devas ĝin mem diri, sed forgesis; ŝteldiri: La knabo sufloris la versojn al la kolego.
Sufoki. Mortigi per manko de la aero: sufoki premegante la kolon. Sufoka. Kiu sufokas: sufokaj gasoj. Sufokiĝi. Morti de manko de la aero.
Sufragano. Episkopo, ne posedanta diocezon kaj helpanta alian episkopon.
Sugesto. — 1. Influo je persono hipnotigita, iganta ĝin pensi kaj voli, kion deziras la hipnotiganto. — 2. Inspiro. Sugesta. De sugesto, koncernanta sugeston: sugesta metodo. Sugesti. Kaŭzi sugeston.
Suko. Fluidaĵo en la histoj de la bestoj kaj vegetaĵoj: citrona suko, suko de viando.
Sukceno. Malmola flava, diafana rezina substanco, el kiu oni faras diversajn malgrandajn objektojn, precipe buŝtubetojn de pipoj.
Sukceso. Feliĉa, bona rezultato de entrepreno: sukceso en agado, sukceso de aktoro. Sukcesi. Havi, atingi feliĉan, bonan rezultaton: sukcesi en la vivo. Sukcesa. Kiu sukcesas: sukcesa batalo. Sukcese. En sukcesa maniero.
Sukero. Blanka dolĉa substanco, fabrikata el diversaj vegetaĵoj, precipe el la betoj kaj sukerkanoj. Sukeri. Dolĉigi per sukero: sukeri teon, sukeri kompoton. Sukeraĵo. Dolĉa frandaĵo: kuko, konfitaĵo. Sukeraĵejo. Loko, kie oni faras, vendas sukeraĵojn.