Sulfuro (Ĥem.). S. Ĥemia elemento, solida flava substanco, trovata en la naturo en kombinaĵoj kun metaloj, uzata por la fabrikado de alumedoj, de l’ pulvo k.t.p.
Sulko. Longforma kavaĵo: sulko de la frunto; sulko, farita per plugilo. Sulkigi. Fari sulkon, sulkojn: sulkigi la frunton.
Sultano. Mahometana aŭtokrata regnestro: turka sultano.
Sumo — 1. (Mat.). Rezultato de la adicio; nombro, havanta tiom da unuoj, kiom da unuoj havas ĉiuj adiciitaj nombroj: La sumo de 5 kaj 9 estas 14. — 2. Kvanto da mono: elspezi grandan sumon. Sumigi. Adicii.
Suno (Astr.). Centra, plej granda astro de la mondo, en kiu ni loĝas: la lumo de la suno. Suna. De suno, koncernanta sunon: suna radio, suna sistemo. Sunombrelo. Ombrelo, ŝirmanta de la suno.
Supo. Kuirita fluida manĝaĵo, kiun oni manĝas per kulero: terpoma supo, buljono. Supujo. Vazo, en kiu oni portas supon el la kuirejo.
Super. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Loko, kiu estas pli alte {tiel, legu: alta} ol alia loko aŭ objekto, de kiu ĝi estas apartigita per libera interspaco: La birdo flugas super la arbo. b) Pli alta grado, rango, forto: La generalo estas super la kolonelo. — 2. Prefikso, havanta la saman signifon: supernatura, superregi, superruzi, superflua. Superi. Esti super io. Supera. Kiu estas super io: supera oficiro, supera matematiko.
Superlativo. Gramatika formo de la adjektivo aŭ adverbo, esprimanta la plej altan gradon de eco: la plej bona, plej perfekte.
Superstiĉo. Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj: timo de la nombro 13. Superstiĉa. Havanta superstiĉojn.
Supozi. Akcepti ion vera, ebla, ne posedante pruvojn: Mi supozas, ke la vetero estos bela. Supozo. Penso, opinio de tiu, kiu supozas. Komparu: Diveni, konjekti, suspekti.
Supre. En alta loko ĉe la ekstremo, kontraŭa al la bazo: supre sur la monto. Supra. Estanta supre: supra parto de ŝtuparo. Supro. Supra ekstremo, supra parto: supro de monto. Supren. En supran lokon, al supra loko. Malsupre. En malalta loko, proksime de la bazo. Malsupra. Estanta malsupre. Malsupren. En malsupran lokon, al malsupra loko. Supraĵo. Supra, ekstera parto de objekto: La kubo havas 6 ebenajn supraĵojn. Supraĵe. Sur la supraĵo, ne profunde, ne precize: supraĵe lerni. Supraĵa. Estanta sur la supraĵo, ne profunda, ne preciza.
Sur. — 1. Prepozicio por esprimi: a) Lokon, kiu estas pli alte {legu: alta} ol alia loko, kiu kovras alian lokon: Libro kuŝas sur tablo. Pentraĵo pendas sur muro. b) Direkton al tia loko: Ĵeti ĉapelon sur komodon. — 2. Prefikso kun la sama senco: surskribi, surmeti, surpaŝi.
Surda. Tute ne posedanta aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi: La maljunuloj ofte estas surdaj. Surdeco. Stato de tiu, kiu estas surda. Surdigi. Fari iun surda: La influenco surdigis la knabon. Surdiĝi. Fariĝi surda. Surdulo. Homo surda.
Surfaco (Geom.). Postesigno de moviĝanta linio; figuro havanta du dimensiojn: la larĝecon kaj longecon; ekstera flanko, limo, supraĵo de korpo.
Surogato. Substanco, objekto, similanta en siaj ĉefaj ecoj pli multekostan produktaĵon kaj uzata anstataŭ ĝi: La kverkaj glanoj estas surogato de la kafo.
Surprizi. — 1. Renkonti, atingi subite kaj neatendite: La taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro. — 2. Mirigi per sia neatenditeco: La novaĵo surprizis ĉiujn. Surprizo. Renkonto, novaĵo neatendita. Surprize. En surprizanta maniero.
Surtuto. Longa vira vesto, kies bastoj plene ĉirkaŭas la korpon.
Suspekti. Supozi, ke iu estas kulpa: suspekti iun pri ŝtelo. Suspekto. Opinio de tiu, kiu suspektas. Suspektema. Kiu facile suspektas. Suspektinda. Meritanta suspekton: suspektinda silento. Komparu: Diveni, konjekti, supozi.
Sutano. Pastra robo, butonumata je la antaŭa flanko.
Svarmi. Amase sin movi en ĉiujn flankojn: La popolamaso svarmis sur la placo.
Svati. Proponi iun por edziĝo kaj agi por aranĝi la edziĝon: svati Jozefon al Mario. Svatisto. Persono, kies okupo estas svati.
Sveni. Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn: La malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio. Sveno. Perdo de la konscio kaj de la kapablo movi siajn membrojn.
Svingi. Rapide movi objekton en aero tien kaj returnen: svingi la naztukon por adiaŭo, la hundo svingas la voston. Svingo. Ago de tiu, kiu svingas. Komparu: Balanci, skui, ŝanceli.
Ŝ
Ŝafo (Zool.). Hejma duhufulo, edukata pro viando kaj lano (Ovis).
Ŝaho. Persa regnestro.
Ŝajni. — 1. Havi aspekton, erarigantan pri la realoj ecoj: ignoranto, kiu ŝajnas scienculo. — 2. Ne esti sciata certe, esti supozata: Ŝajnas al mi, ke morgaŭ pluvos. Ŝajna. Kiu ŝajnas: ŝajna fideleco. Ŝajne. En ŝajna maniero. Ŝajno. Aspekto, impreso, erariganta pri la realaj ecoj. Ŝajnigi. Preni aspekton, erarigantan pri la realaj ecoj: ŝajnigi amon.
Ŝakoj. 32 figuroj, per kiuj oni ludas samnoman ludon sur tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn. {nun singulare: ŝako}.
Ŝakalo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj (Canis aureus).
Ŝakto. Kvarangula kavo, kondukanta en minejon.
Ŝalo. Granda lana, silka tuko, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj.
Ŝalmo. Simpla blovinstrumento de la paŝtistoj.
Ŝalupo. Unumasta ŝipeto, servanta grandan ŝipon.
Ŝamo. Delikata antilopa ledo de hele flava koloro.
Ŝanco. Probableco de sukceso: Via kandidato havas neniun ŝancon esti elektita.
Ŝanceli. Forte movi objekton tien kaj returnen por ĝin renversi: Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis. Ŝanceliĝi. — 1. Moviĝi tien kaj returnen kaj esti minacata de la danĝero fali: Dum ventego ĉiuj ŝanceliĝas sur la ferdeko. La konstruaĵo ŝanceliĝis de la tertremo — 2. Ne scii, ne esti certa, ĉu oni devas fari ion aŭ ne: longe ŝanceliĝi antaŭ decido. Ŝanceliĝema. Ĉiam ŝanceliĝanta antaŭ decido, ne decidema. Komparu: Balanci, skui, svingi.