Ŝanĝi. Anstataŭ unu objekto preni alian, aliigi: ŝanĝi veston, ŝanĝi loĝejon. La uniformo tute ŝanĝis la aspekton de la junulo. Interŝanĝi. Preni objekton de iu kaj doni por ĝi alian egalvaloran kaj reciproke: La vilaĝano interŝanĝis kun amiko ĉapelon je ĉapo. Ŝanĝebla. Kiu povas esti ŝanĝata: skribmaŝino kun ŝanĝebla alfabeto.
Ŝankro (Med.). Infekta ulcero de la seksaj organoj.
Ŝarado. Enigmo, en kiu oni devas diveni vorton, posedante difinon de ĉiu ĝia silabo aŭ de grupoj de ĝiaj silaboj, prezentantaj plenan vorton.
Ŝargi. Ŝarĝi pafilon.
Ŝarĝi. — 1. Meti sur io pezajn korpojn portotajn: ŝarĝi ĉevalon, veturilon, ŝipon. — 2. Meti en pafilon pulvon, kuglojn. Ŝarĝo. Objekto per kiu oni ŝarĝas.
Ŝarko (Zool.). Raba mara fiŝo el la vico de la transversobuŝaj (Squalus).
Ŝati. Havi altan opinion pri ies kapabloj, valoro: ŝati ies talenton. Ŝato. Opinio de tiu, kiu ŝatas. Malŝati. Havi malaltan opinion pri ies kapabloj. valoro. Malŝato. Opinio de tiu, kiu malŝatas.
Ŝaŭmo. Blanka substanco. konsistanta el kuniĝintaj veziketoj de fluidaĵo, forte skuata: la ŝaŭmo de la ondoj. Ŝaŭmi. Eligi ŝaŭmon: ŝaŭmanta biero.
Ŝelo. Natura kovraĵo de arboj, ovoj, fruktoj. Senŝeligi. Senigi ion de la ŝelo: senŝeligi pomon.
Ŝelko. Duobla elasta rubando, metata sur la ŝultroj por porti la pantalonojn.
Ŝerci. Diri ion por ridigi; paroli ne serioze. Ŝerco. Vortoj de tiu, kiu ŝercas. Ŝerca. Kiu ŝercas: ŝerca vorto. Ŝerce. En ŝerca maniero, kun ŝerco.
Ŝi. Virina pronomo de la tria persono de l’ ununombro: La patrino venis — ŝi venis.
Ŝildo. Ŝirmilo kontraŭ la glavoj, lancoj, kugloj.
Ŝilingo. Angla monero, valoranta 1,2 fr.
Ŝimo. Fungoj, kovrantaj la supraĵon de putrantaj organikaj substancoj. Ŝimi. Kovriĝi de ŝimo.
Ŝindo. Ligna tabuleto, uzata por kovri la tegmentojn.
Ŝinko. Salita porka femuro. Ŝinka. De ŝinko, el ŝinko.
Ŝipo. Akvoveturilo: velŝipo, vaporŝipo, komerca ŝipo, batalŝipo, kirasa ŝipo. Ŝiparo. — 1. Aro de ŝipoj, kolektiĝintaj por kune navigi. — 2. Tutaĵo de la ŝipoj de lando: Anglujo posedas la plej grandan ŝiparon. Ŝipano. Homo, servanta sur ŝipo. Ŝipestro. Ĉefo de la ŝipanoj.
Ŝiri. Perforte apartigi partojn de malmola korpo per tirado: ŝiri paperon, ŝiri fadenon. Deŝiri, disŝiri, forŝiri, elŝiri. Komparu: Rompi.
Ŝirmi. Kovri, defendi de io malbona: La ombrelo ŝirmas nin de la pluvo. La remparo ŝirmas la soldatojn de la kugloj. La patrino ŝirmas la etulon de la danĝero. Ŝirmilo. Objekto por ŝirmi: lampo-ŝirmilo.
Ŝlimo. Tera substanco, kovranta la fundon de la senfluaj akvujoj.
Ŝlosi. Fermi per seruro: ŝlosi pordon, ŝlosi ĉambron, ŝlosi iun en ĉambro. Ŝlosilo. Fera peco por ŝlosi kaj malŝlosi seruron. Malŝlosi. Malfermi seruron.
Ŝmaci. Manĝi aŭ kisi kun bruo.
Ŝmiri. Kovri per maldika tavolo de grasa substanco: ŝmiri panon per butero, ŝmiri akson de rado. Ŝmiraĵo. Graso, per kiu oni ŝmiras.
Ŝnuro. Kunplektitaj linaj, kotonaj fadenoj, uzataj por ligi diversajn objektojn, pakaĵojn.
Ŝovi. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas: ŝovi pakaĵon sur la planko. Komparu: Puŝi, tiri.
Ŝoveli. Forigi, transŝuti grenon, karbon de unu loko en alian per speciala ilo. Ŝovelilo. Ilo por ŝoveli, konsistanta el larĝa plata aŭ iom kava ekstremo kaj longa tenilo.
Ŝovinismo. Troigita patriotismo.
Ŝpari. — 1. Elspezi, uzi nur tiom, kiom estas nepre necese kaj tiamaniere kolekti provizon: Ŝpari monon por la maljuneco. - 2. Konservi, malmulte uzante: Ŝparu viajn fortojn! Ŝparema. Kiu amas ŝpari.
Ŝparkaso. Kaso, kie oni lasas la ŝparitan monon, por ricevi procentojn. Malŝpari. Elspezi multe kaj senkonsidere. Komparu: Avara, avida.
Ŝpico (Zool.). Speco de malgranda ĉambra hundo.
Ŝpini. Tiri fibrojn el fibra amaso kaj tordi ilin en fadenojn. Ŝpinaĵo. Fibra amaso, el kiu oni tiras fibrojn kaj tordas ilin en fadenojn. Ŝpinilo. Ligna bastoneto kun akraj pintoj, per kiu oni turnas la ŝpinaĵon. Ŝpinisto. Homo, kies metio estas ŝpini. Komparu: Plekti, teksi, triki.
Ŝpruci. Vivege eliĝi en fluo aŭ en gutoj: La sango ŝprucas el la vundo. Ŝprucigi. Vivege eligi fluidaĵon en fluo aŭ en gutoj: ŝprucigi akvon sur florojn. Ŝprucigilo. Instrumento por ŝprucigi: ĝardena ŝprucigilo.
Ŝranko. Alta meblo kun unu aŭ du pordoj, kun bretoj, hokoj kaj tirkestoj por la tolaĵo, vestoj.
Ŝrapnelo. Kanona pafaĵo, plenigita per malgrandaj kugloj kaj eksplodanta post la pafo.
Ŝraŭbo. Metala, ligna peco, cilindra aŭ konusa, spirale kanelita por kunigi, fiksi. Ŝraŭbi. Turni ŝraŭbon. Ŝraŭbilo. Instrumento por turni la ŝraŭbojn.
Ŝtalo. Purigita fero, fandita kun malgranda kvanto de karbo: fleksebla, kiel la ŝtalo. Ŝtala. El ŝtalo: ŝtala tondilo.
Ŝtato. Unuiĝo de popolo sub la sama sistemo de regado. Ŝtata. De ŝtato, koncernanta ŝtaton: ŝtata revolucio. Komparu: Regno.
Ŝteli. Preni sekrete aŭ superforte ies propraĵon. Ŝtelo. Ago de tiu, kiu ŝtelas. Ŝtelisto. Homo, kiu profesie ŝtelas. Ŝteldiri, ŝteliri. Diri, iri tiel, ke oni restu nerimarkita: La atakantoj ŝteliris al la remparo.
Ŝtipo. Mallonga, larĝa peco de dehakita arbo. Komparu: Trabo.
Ŝtofo. Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn: drapo, silka ŝtofo; eleganta kaj fortika ŝtofo. Subŝtofo. Teksaĵo, kiun oni alkudras sub la ŝtofo de vesto: somera jako sen subŝtofo.
Ŝtono. Malmola minerala maso, ordinare negranda kaj movebla. Ŝtona. El ŝtono, el ŝtonoj: ŝtona muro. Ŝtonego. Granda nemovebla ŝtono: la ŝtonegoj de monto. Ŝtonmortigi. Mortigi per ŝtonoj.
Ŝtopi. Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: ŝtopi fendon en barelo. Ŝtopilo. Objekto, per kiu oni ŝtopas.