Taŭgi. Esti uzebla, esti bona por io: Ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado. Taŭgeco. Eco de tio, kio taŭgas. Taŭga. Kiu taŭgas. Sentaŭga. Kiu ne taŭgas. Sentaŭgulo. Homo, kiu taŭgas por nenio.
Tavolo. Tutaĵo de eroj de substanco, kuŝantaj unu apud alia en la sama alteco, rilate al la aliaj eroj, kuŝantaj supre kaj sube: La profundaj tavoloj de la tero. Sur la strato kuŝas dika tavolo de neĝo.
Teo (Bot.). Sekigitaj folioj de l’ tearbo kaj la trinkaĵo, preparata el ili. Tearbo. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ ternostremiacoj (Tea chinensis).
Teatro. Loko, konstruaĵo, kie oni donas dramajn, operajn spektaklojn. Teatra. De teatro, koncernanta teatron. Teatraĵo. Teatra spektaklo.
Tedi. Fariĝi malagrabla, kaŭzi nekontentecon per sia ofteco aŭ longedaŭreco: La senĉesaj pluvoj tedis la vojaĝantojn. Teda. Kiu tedas. Komparu: Enuigi.
Tegi. Kovri de ĉiuj flankoj per sakforma tuko: tegi kusenon.
Tegmento. Supra parto de la konstruaĵo, ĝin kovranta. Subtegmento. Loko, loĝejo sub la tegmento.
Tegolo. Plata, maldika briko, uzata por kovri la tegmentojn.
Teismo. Religia doktrino, bazita sur la kredo je unu persona Dio. Komparu: Diismo.
Teisto. Adepto de la teismo.
Tekniko. Tutaĵo de la metodoj kaj procedoj por plenumi verkon de arto, industrio aŭ metio. Teknika. De tekniko, koncernanta teknikon. Teknikisto. Specialisto en tekniko.
Teknologio. Scienco pri la metodoj fari produktaĵojn el krudaj substancoj: ĥemia teknologio.
Teksi. Rektangule kruci fadenojn, seninterrompe unu apud alia: teksi tukon el lanaj fadenoj. Teksisto. Homo, kies metio estas teksi. Teksaĵo. Objekto, farita per la teksado: silka teksaĵo. Komparu: Plekti, ŝpini, triki.
Teksto. — 1. Propraj vortoj de aŭtoro, de akto, rilate al la komentarioj, tradukoj, ilustraĵoj: citi tekston de Demosteno. — 2. Fragmento de la Biblio, kiel temo de prediko.
Telefono. Aparato por transporti je granda interspaco la sonojn de la homa voĉo, tonojn k.t.p. per la elektra fluo. Telefoni. — 1. Uzi telefonon: En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. — 2. Komuniki per la telefono: telefoni novaĵon.
Telegrafo. Aparato optika aŭ elektromagneta por sendi per interkonsentitaj signoj sciigojn je granda interspaco. Telegrafi. — 1. Uzi la telegrafon. — 2. Komuniki per telegrafo. Telegrafe. Per la telegrafo. Telegrafisto. Oficisto de telegrafo.
Telegramo. Komunikaĵo, sendata per telegrafo.
Telepatio. Kapablo vidi personojn, ricevi impresojn je interspaco supernatura, materie neebla.
Telero. Plata, malprofunda vazo, ordinare porcelana aŭ fajenca, el kiuj oni manĝas: suptelero.
Teleskopo. Optika instrumento por observi la astrojn.
Teluro (Ĥem.). Te. Ĥemia elemento, bluete blanka metalo, trovata kun la oro, arĝento kaj plumbo.
Temo. Tio, pri kio oni parolas, skribas: temo de parolado, temo de disertacio.
Tempo. — 1. Daŭro kaj sinsekvo de okazoj: Ĉio okazas en la tempo kaj spaco. — 2. Difinita. mezurita daŭro: Kiom da tempo vi restos en la urbo? — 3. Epoko, periodo, sezono: en la tempo de la franca revolucio, en la tempo de la rikolto. — 4. Disponebla tempo: Mi ne havas tempon hodiaŭ. — 5. Konvena, ĝusta tempo: Jam venis la tempo komenci la laboron. Intertempo. Tempo inter du okazoj. Libertempo. Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, oficistoj. Samtempa. Okazanta en la sama tempo, en la sama momento: du samtempaj pafoj. Samtempe. En la sama tempo. Antaŭtempa. Okazanta, farata antaŭ la konvena tempo, tio frua: antaŭtempa akuŝo. Antaŭtempe, Antaŭ la konvena tempo, tro frue.
Temperamento. Tutaĵo de la psikologiaj kaj fiziologiaj ecoj de individuo, de kiuj dependas ĝia reago je la impulsoj: pasia temperamento.
Temperaturo. Grado de la varmo: alta temperaturo.
Tempio (Anat.). Flanka parto de la kapo, inter la frunto, okulo, orelo kaj vango.
Templo. Loko, konstruaĵo, kie oni adoras Dion, diojn.
Teni. — 1. Havi en la mano, en la manoj kaj ne ellasi: teni bastonon, teni bovon je la kornoj. — 2. Havi en sia povo, ne ellasi: teni krimulon en malliberejo. — 3. Konservi en senŝanĝa situacio: teni rekte la kapon. Tenilo. Parto de instrumento, de vazo, je kiu oni ilin tenas: tenilo de glavo tenilo de korbo. Deteni. Teni flanke de io, ne allasi, ne permesi fari ion: deteni iun de krimo. Subteni. — 1. Teni de sube por ke io ne falu: subteni lamantan maljunulon. — 2. Helpi: subteni ies agadon.
Tendo. Ŝirmilo kontraŭ la pluvo, nego, malvarmo, konsistanta el partoj el dika tolo, fiksitaj sur stangoj. Tendaro. Aro de tendoj, en kiuj loĝas la soldatoj dum militiro.
Tendeno. — 1. Ekstremo de muskolo, kuniganta ĝin kun osto. — 2. Ŝnuro, kuniganta la ekstremojn de la pafarko.
Tendenco. Emo al difinita celo, precipe emo popularigi iun ideon en literatura verko: morala tendenco. Tendenca. Havanta tendencon: tendenca romano.
Tendro. Vagono, sekvanta la lokomotivon kaj portanta hejtaĵon kaj akvon.
Tenio (Zool.). Rubanda vermo (Taenia).
Tenoro. Plej alta vira voĉo. Tenoristo. Kantisto, posedanta la tenoron.
Tenti. Instigi, altiri al malbona faro: la diablo tentanto. Tento. Instigo al malbona faro. Komparu: Logi.
Teokratio. Politika regado en la nomo de Dio, plenumata de pastroj.
Teologio. Scienco pri Dio kaj pri la religio. Teologia. De teologio, koncernanta teologion.
Teologo. Specialisto en la teologio.
Teoremo. Scienca aserto, kiu devas esti pruvita: geometria teoremo.
Teorio. — 1. Konoj spekulativaj, ne bazitaj sur la efektiva plenumo: la teorio de la medicino. — 2. Tutaĵo de konoj, klarigantaj komplete grupon de fenomenoj, de faktoj: la teorio de la magnetismo. Teoria. De teorio, bazita sur teorio. Teorie. En teoria maniero. Teoriulo Specialisto en teorio.