Выбрать главу

Titano. Fortega grandegulo.

Titolo. — 1. Surskribo sur libro, sur ĉapitro, montranta en unu, en kelke da vortoj ĝian enhavon: la titolo de romano.2. Honora ofico, honora posteno: akcepti la titolon de prezidanto. Titoli. — 1. Doni titolon: Kiel vi titolos vian novan verkon?2. Nomi per la titolo: Ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo!

Tiu. Montra kaj relativa adjektiva pronomo: Sidiĝu sur tiu seĝo. Sidiĝu sur tiu seĝo, kiu staras ĉe la pordo.

Tosto. Paroladeto dum festeno kun propono trinki por ies sano, por la sukceso de entrepreno. Tosti. Diri toston: Oni tostis ĝis la matenruĝo.

Togo. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera.

Tolo. Ŝtofo el lino aŭ el kanabo. Tolaĵo. Diversaj objektoj, farataj ordinare el tolo: ĉemizoj, kalsonoj, kolumoj, litotukoj, buŝtukoj. Laktolo. Tolo, kovrita per lako.

Toleri. Permesi, ne malhelpi ion malagrablan por si, ion kontraŭan al siaj principoj, kvankam oni povus tion fari, se oni dezirus: toleri la kapricojn de sia infano, toleri ĉiujn religiojn en sia regno. Tolerema. Kiu facile toleras: tolerema ĉefo. Toleremo. Eco de homo tolerema. Tolerebla. Kiu povas esti tolerata: tolerebla eraro.

Tomato (Bot.). Vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ solanacoj (Solanum lycopersicum).

Tombo. Kavo en la tero, kie oni metas la homajn kadavrojn, la ĉerkojn kun la homaj kadavroj. Tombejo. Loko, kie oni faras tombojn. Tombisto. Homo, kiu enterigas la homajn kadavrojn. Entombigi. Meti en tombon.

Tombako. Fandaĵo el kupro kaj zinko, similanta oron.

Tombolo. Publika amuzo kun loterio.

Tono. — 1. Pura, muzika sono: La tonoj de la fortepiano, la tonoj de la homa voĉo. - 2. Maniero paroli por esprimi sian senton: kolera tono. Unutona. Enuiga, teda per la manko de ŝanĝo: unutona rakonto. Komparu: Sono, sonoro.

Tondi. Fortranĉi harojn, lanon, herbon k.t.p. per speciala instrumento, nomata tondilo. Tondilo. Instrumento konsistanta el du ŝtalaj krucitaj brakoj kun interna tranĉa rando.

Tondro. Granda ruliĝanta bruo, akompananta la fulmon. Tondri. Fari la bruon de tondro: Hodiaŭ tondris multfoje. Ektondris la voĉo de la kolonelo. Fulmotondro. Ventego kun fulmoj kaj tondroj.

Tonsuro. Senhara rondeto sur la supro de la kapo de la katolikaj pastroj, farata per razado de la haroj.

Topazo. Multvalora flava ŝtono.

Topografio. Detala priskribo de la situacio de loko, de ĝia surfaco kun ĝiaj akvoj, arboj, vojoj, konstruaĵoj.

Torĉo. Simpla lumigilo, konsistanta el ligna mallonga bastono, ŝmirita per rezino, per peĉo. Tordi. Turni korpon per ĝiaj ekstremoj en kontraŭaj direktoj: tordi ŝnuron. Tordo. Ago de tiu, kiu tordas.

Toreadoro. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj.

Torento. Rapidega fluo.

Torfo. Elfosebla substanco, konsistanta el karbigitaj vegetaĵoj, miksitaj kun tero.

Torio (Ĥem.). Th. Ĥemia elemento, malofta metalo.

Torni. Turni sur speciala stablo lignan aŭ metalan pecon ĉirkaŭ ĝia akso kaj rondigi per akra instrumento: torni lignon, torni globon el ligno.

Tornistro. Leda ujo, portata sur la dorso, de la soldatoj, lernantoj.

Torpedo. Subakva eksploda aparato, kiun oni ĵetas de batalŝipoj.

Torso. Skulptaĵo, prezentanta nur la superan parton de la homa korpo, sen la kapo kaj brakoj. Komparu: Brusto, busto, talio.

Torto. Granda rondforma kuko.

Torturo. — 1. Kruela turmento, per kiu oni iam devigis la akuzitojn fari konfesojn. — 2. Kruela turmento: Fervoja vojaĝo dum varmego estas vera torturo. Torturi. Kruele turmenti.

Tra. — 1. Prepozicio por esprimi movon, agon de unu ekstremo ĝis alia: veturi tra la tuta urbo.2. Prefikso kun la sama senco: traveturi urbon, tralegi libron.

Trabo. Longa kvadratforma ligna peco de arbo laŭlonge segita. Komparu: Stipo.

Tradicio. — 1. Buŝa komuniko de opinioj, doktrinoj, ritoj, moroj de unu generacio al alia: La tradicio ligas la jarcentojn.2. Opinioj, doktrinoj k.t.p., tiamaniere komunikitaj. Tradicia. De tradicio, bazita sur tradicio: tradicia festo.

Traduki. Esprimi vortojn, frazojn k.t.p. de unu lingvo per samsencaj vortoj, frazoj de alia lingvo: traduki esperante francan novelon. Traduko. — 1. Laboro de tiu, kiu tradukas: La traduko daŭris tri monatojn.2. Verko rezultato de la traduko: La traduko aperis samtempe kun la originalo.

Trafi. Atingi per ĵetita objekto: trafi per kuglo. Maltrafi. Ne atingi per ĵetita objekto: maltrafi leporon.

Tragedio. — 1. Teatra verko de altidea enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalas por nobla celo kaj pereas en ĉi tiu batalo: La tragedioj de Ŝekspiro.2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo: familia tragedio. Tragedia. — 1. De tragedio: tragedia spektaklo.2. Ekscitanta kompaton per sia malfeliĉo: tragedia morto.

Tragikomedio. — 1. Tragedio, kiu enhavas ankaŭ komikajn scenojn kaj ne finiĝas per la morto de la heroo. — 2. Miksaĵo de aferoj seriozaj kaj komikaj.

Traĥeo (Anat.). Tubo de la spira aparato inter la laringo kaj la bronkoj.

Trajto. — 1. Linio de la vizaĝo: belaj trajtoj, severaj trajtoj. — 2. Eco de karaktero: Kompleta forgeso pri si mem estas la ĉefa trajto de lia karaktero.

Trakti. Priparoli kun iu la kondiĉojn de afero por veni al interkonsento: trakti kun la venkinto pri la paco; trakti kun la domposedanto pri la luo de loĝejo. Traktado. Agoj, vortoj de tiu, kiu traktas.

Traktato. — 1. Grava scienca raporto. — 2. Skribita interkonsento inter du ŝtatoj: komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo.

Tramo. Omnibuso, veturanta sur reloj.

Tramrelo. Konkava relo, sur kiu veturas la tramo. Tramvojo. Rela vojo por tramo: La tramvojoj kunigas ĉiujn gravajn punktojn de nia urbo.

Tranĉi. Dividi partojn de solida korpo per instrumento kun tre maldika rando: tranĉi panon. Tranĉo, tranĉado. Ago, agoj de tiu, kiu tranĉas. Detranĉi, fortranĉi. Apartigi, forigi per tranĉo: fortranĉi ekstremon de bastono. Ĉirkaŭtranĉi. Tranĉi ĉirkaŭe, fortranĉi la ĉirkaŭon. Tranĉilo. Ŝtala instrumento kun akra rando: forkoj kaj tranĉiloj. Ambaŭtranĉa. Havanta klingon, kies ambaŭ randoj estas akraj.