Выбрать главу

Tranĉeo. Kavo, elfosita en la tero por ŝirmi la atakantojn.

Trankvila. Estanta en stato de certeco kaj sen timo pri tio, kio okazos: esti trankvila pri la sukceso. Trankvilo. Stato de tiu, kiu estas trankvila. Trankviligi. Fari iun trankvila: La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon. Trankviliĝi. Fariĝi trankvila: La akuzato trankviliĝis, aŭdinte la verdikton. Maltrankvila. Estanta en stato de necerteco kaj timo pri tio, kio okazos. Maltrankvilo. Stato de tiu, kiu estas maltrankvila. Maltrankviligi. Fari iun maltrankvila, kaŭzi ies maltrankvilon. Maltrankviliĝi. Farigi maltrankvila. Komparu: Kvieta, milda, serena.

Trans. — 1. Prepozicio por esprimi lokon, kiu estas ĉe la alia flanko de objekto aŭ direkton al tiu loko: La lanterno staras trans la muro. Ĵetu la pilkon trans la muron.2. Prefikso por esprimi movon trans io, de unu loko en alian: transiri, transĵeti, transskribi.

Transepto. Transversa parto en krucformaj preĝejoj. Komparu: Navo.

Transitiva (Gram.). Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento (pri la verboj): bati iun.

Transversa. Havanta direkton, perpendikularan al la laŭlonga; laŭlarĝa: transversa strio.

Trapezo (Geom.). Kvadrangulo kun du paralelaj neegalaj lateroj.

Trato. Speco de kambio, pagota ne de la ŝuldanto (Tratanto), sed de alia persono (Tratato). Trati. Doni, subskribi traton.

Travestii. Aliigi verkon seriozan en ŝercan: travestii Iliadon.

Tre. En alta grado, forte: tre bona, tre longe, tre timi.

Trefo. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per trifolioj.

Tremi. Esti movata tien kaj returnen de rapidaj, malgrandaj, preskaŭ nerimarkeblaj skuoj: tremi de teruro. La ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi. Tremo. Stato de tio, kio tremas: tertremo. Febrotremo. Tremo de membroj de persono, kiu havas febron.

Tremolo (Bot.). Arbo el la familio de la salikacoj (Populus tremula).

Trempi. Meti en fluidaĵon por malsekiĝi: trempi plumon en inko.

Treni. Tiri post si ion, kio kroĉiĝas al la tero, al la surfaco, sur kiu ĝi estas tirata; malfacile tiri post si: treni la piedojn de laciĝo; treni la jupon; treni la glavon. Trenaĵo. Io, kion oni trenas; parto de la jupo, trenata sur la tero.

Trezoro. — 1. Amaso da kaŝita mono, da multvaloraj kaŝitaj objektoj: trovi trezoron sub ruinoj.2. Io tre ŝatinda, persono tre amata: Tia sekretario estas vera trezoro. Mia anĝelo, mia trezoro! Trezorejo. Loko, kie oni gardas monon, multvalorajn objektojn. Trezoristo. Oficisto, kiu gardas, administras la trezorejon.

Tri. Du plus unu; 3: La fortepiano havas tri piedojn. Tria. Okupanta lokon, signitan per la nombro 3; kiu sekvas du: tria vico, tria horo. Trio. Tri kunigitaj personoj aŭ objektoj: koncerta trio. Trifoje. Tri fojojn. Triobla. Trifoje pli granda: prezo triobla kompare kun la antaŭa. Triobligi. Fari ion trifoje pli granda. Triobliĝi. Fariĝi trifoje pli granda. Triono. Ĉiu el la tri egalaj partoj, en kiuj estas dividita tuto: triono da dekduo estas kvar. Triope. Kune tri (pri personoj). Tridento. Forko kun tri dentoj: la tridento de Neptuno. Tripiedo, Seĝo, tablo kun tri piedoj. Triangulo (Geom.). Parto de ebeno, limigila de tri rektaj linioj, sin reciproke renkontantaj.

Triunuo. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito.

Tribuno. Levita horizontala ebeno el tabuloj por la oratoroj.

Tribunalo. — 1. Juĝejo. — 2. Juĝantaro.

Tributo. Sumo periode pagata de unu lando al alia, kiel signo de dependeco. Komparu: Kontribucio.

Triciklo. Trirada velocipedo.

Trigonometrio. Matematika scienco pri la mezurado de la trianguloj.

Triki. Fari ŝtofon, plektante la fadenojn per dratoj: triki ŝtrumpon. Trikilo. Drato por triki. Komparu: Plekti, ŝpini, teksi.

Trikoto. Trikita ŝtofo, vesto.

Trilo. Muzika ornamaĵo, konsistanta je rapida ripetado de du najbaraj tonoj. Trili. Fari trilon.

Triliono. Miliono da milionoj; 1 000 000 000 000.

Trinki. Preni en la buŝon kaj gluti fluidaĵon: trinki akvon, vinon. Trinkaĵo. Tio, kion oni trinkas: La akvo estas la plej bona trinkaĵo.

Tripoj. Manĝeblaj intestoj de la bestoj: En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe.

Tritiko (Bot.). Spika vegetaĵo el la familio de la graminacoj; el ĝiaj grajnoj oni faras delikatan farunon (Triticum).

Triumfo — 1. Pompa kaj solena eniro de antikva roma militestro post granda venko. — 2. Granda sukceso kaj ĝojo pro ĝi; granda venko. Triumfi. Akiri grandan sukceson, grandan venkon kaj ĝoji pro ĝi. Triumfa. De triumfo, koncernanta triumfon: triumfaj krioj, triumfa ĉaro. Triumfe. Kun triumfo.

Triviala. Maldelikata, vulgara (pri vortoj aŭ pri konduto): triviala spritaĵo. Komparu: Banala.

Tro — 1. Adverbo kun la signifo: en pli alta grada, ol tio devus esti: tro longa, tro laŭte, tro ami2. Prefikso kun la sama senco: trouzi.

Trofeo. Milita akiro, kiel signo de la venko.

Trogo. Granda ligna vazo, en kiu oni donas manĝaĵon al la brutoj.

Trokeo. Dusilaba versmezuro, konsistanta el unu longa kaj unu mallonga silabo, aŭ el unu akcentita kaj unu neakcentita.

Trombo. Akva amaso, levita de la maro de turnvento kaj movata antaŭen kun granda bruo. Komparu: Ciklono.

Trombono. Granda trumpeto, konsistanta el du partoj, kiujn oni enŝovas aŭ elŝovas unu el la alia por ŝanĝi la altecon de la tonoj.

Trompi. Intence erarigi iun por sia profito: trompi la aĉetanton. Trompo. Ago de tiu, kiu trompas.

Trono. — 1. Seĝo de la reĝoj por solenaj okazoj. — 2. Reĝa povo, reĝa titolo: perdi la tronon. Troni. — 1. Sidi sur trono, reĝi: Dio tronas en la ĉielo.2. Ludi rolon de plej grava persono en kunveno: La markizo ĉie kaj ĉiam volis troni. Detronigi. Forigi reĝon de la trono, senigi reĝon de la trono: La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909.