Tropo. Stila figuro: metaforo.
Tropiko. Cirklo de la tera globo, paralela al la ekvatoro je la distanco de 23° 28′ de ĝi: suda kaj norda tropiko. Tropika. De tropiko, inter la tropikoj: tropika varmego, tropika lando.
Troto. Kuro de la ĉevaloj kaj de kelkaj kvarpieduloj, meza inter la paŝo kaj galopo. Troti. Kuri troton.
Trotuaro. Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ĉe ambaŭ flankoj de strato aŭ de ŝoseo.
Trovi. — 1. Unuafoje ekvidi, akiri unuan scion pri io perdita aŭ nekonata: trovi la perditan naztukon, trovi rimedon, trovi solvon; trovi oron en nova lando. — 2. Opinii ion ia: trovi la frukton bongusta. Bontrovo. Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne: Mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo. Eltrovi. Trovi, krei ion novan. nekonatan antaŭe en scienco aŭ tekniko.
Truo. Malplena, libera interspaco en korpo: truo en La tero, truo en vesto, naztruo. Trui. Fari truojn en io: trui paperon.
Trudi. Devigi al io malagrabla kontraŭ ies volo: trudi al iu sian opinion, trudi al iu tedan taskon. Trudema. Kiu havas la inklinon trudi, sin trudi: trudema gasto.
Trufo (Bot.). Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo (Tuber).
Trulo. Ilo de la masonistoj, konsistanta el triangula aŭ trapezforma lado kun kurbigita tenilo.
Trumpeto. Muzika blovinstrumento, ordinare kupra. Trumpeti. Ludi trumpeton. Trumpetisto. Muzikisto, ludanta trumpeton.
Trunko. — 1. Parto de arbo de la loko de la elkresko de la radikoj ĝis la loko de la elkresko de la branĉoj. — 2. Parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la ekstremaj membroj. — 3. Parto de solida geometria figuro, restanta post kiam oni fortranĉis la supron: trunko de piramido. Trunketo. Facile fleksebla trunko de malgrandaj vegetaĵoj: trunketo de tritiko.
Trupo. Tutaĵo de la artistoj de teatro: opera trupo.
Trusto. Grandega sindikato de fabrikantoj, akaparantaj ĉiujn produktaĵojn de unu industrio, por altigi la prezon.
Truto (Zool.). Ostfiŝo manĝebla el la familio de l’ salmoj (Trutta fario).
Tualeto. Tutaĵo de objektoj, per kiuj oni sin vestas: eleganta tualeto, bala tualeto. Tualetejo. Ĉambro, kie oni sin vestas.
Tubo. Malplena cilindra korpo: lada tubo, vitra tubo, kamentubo.
Tubero. Globforma korpo sur la surfaco aŭ en la interno de alia korpo: tubero sur la frunto.
Tuberkulo (Med.). Malgranda tubero, kreskanta en la lokoj, kie la baciloj de la tuberkulozo penetris en la histojn.
Tuberkulozo (Med.). Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Koch kaj evoluanta en diversaj organoj, precipe en la pulmoj.
Tufo. Kolekto de maldikaj, longformaj objektoj: tufo de herboj.
Tuj. — 1. Post tre mallonga tempo, senprokraste: Ili tuj venis post via foriro. Atendu, la patro tuj venos. — 2. En tre malgranda interspaco de io, tre proksime apud io: tuj post la ĝardeno, tuj apud la trotuaro. Tuja. Okazanta tuj.
Tuko. Peco de teksaĵo, ordinare rektangula, por speciala celo: tablotuko, naztuko, litotuko.
Tulo. Maldika, malpeza, diafana teksaĵo retosimila.
Tulipo (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de la liliacoj, kun belaj grandaj floroj (Tulipa).
Tumoro. (Med.). Patologiaj histoj, kreskantaj en la organismo: La kankro estas mortiga tumoro.
Tumulto. Brua, senorda movado kaj kurado de homamaso. Tumulta. Plena de tumulto.
Tunelo. Subtera galerio por fervojo, por tramvojo: la Simplona tunelo.
Tuniko. Ĉe la antikvuloj suba vesto kun mallongaj manikoj, atinganta ĝis la genuoj.
Turo. Tre alta, malvasta konstruaĵo: turo de preĝejo. Lumturo. Turo kun granda lanterno por lumigi la maron.
Turbo. Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.
Turbano. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.
Turbino. Motoro, konsistanta el horizontala rado, movata de la akvo.
Turdo (Zool.). Birdo kantanta el la vico de l’ paseroj (Tardus).
Turismo. Sporto de la vojaĝoj.
Turisto. Persono, vojaĝanta por sia plezuro.
Turkiso. Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.
Turmenti. Kaŭzi doloron, suferon: La kato turmentas la kaptitan muson. Turmento. Ago de tiu, kiu turmentas.
Turni. — 1. Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso: turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino — 2. (Fig.): Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto. Turniĝi. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso: La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Kapturno. Sento de perdo de la egalpezo. Komparu: Tordi, ruli.
Turniro. Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.
Turto (Zool.). Migranta birdo el la familio de l’ kolomboj (Turtur auritus).
Tuso. Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo. Tusi. Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo: La ftizuloj multe tusas.
Tuŝi. — 1. Almeti la fingrojn al io: Ne tuŝu la hundon, ĝi estas fava! — 2. Mencii, diri nemulte pri io, parolante pri aliaj aferoj: tuŝi demandon en artikolo. — 3. Ŝanĝi: netuŝebla fundamento de Esperanto. — 4. Tuŝi la koron, kortuŝi: kaŭzi emocion, eksciti kompaton: tuŝanta, kortuŝanta sceno. Tuŝeti. Tre delikate, apenaŭ senteble tuŝi: tuŝeti la vangon de infano.
Tuta. En ĉiuj siaj partoj, nedividita: manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo. Tute. Plene, komplete: Mi estas tute trankvila. Tute ne. Eĉ en la plej malalta grado ne: Mi tute ne timas. Tuto. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita: La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj. Tuteco. Abstrakta ideo de tuto: konsideri demandon en ĝia tuteco. Tutaĵo. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu: La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo. Komparu: Kompleta, plena.
U
-U. — 1. Finiĝo de l’ imperativo: lernu, venu. — 2. Finiĝo de tiel nomata u-modo, uzata en frazoj, dependantaj de l’ vortoj, esprimantaj ordonon, volon, peton, neceson. Oni ordonis al la soldatoj, ke ili estu pretaj antaŭ la leviĝo de l’ suno. Mi min turnas al vi kun peto, ke vi ne rifuzu. Necese estas, ke vi venu.