Выбрать главу

-Uj. Sufikso por derivi; — 1. Nomon de l’ objekto, de l’ vazo, servanta por porti, konservi la objektojn, esprimitajn de la radiko: paperujo, monujo.2. Nomon de l’ arbo, donanta la fruktojn, esprimitajn de la radiko: pomujo, pirujo.3. Nomon de la lando de l’ popolo, esprimita de la radiko: Francujo, Turkujo.

-Ul. Sufikso por derivi nomojn de personoj aŭ estaĵoj, kiuj estas karakterizataj per tio, kion esprimas la radiko: ĝibulo, bonulo, vertebrulo.

Ulano. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon.

Ulcero (Med.). Inflamo de la haŭto aŭ muka membrano kun loka perdo de substanco: ronda ulcero de la stomako.

Ulmo (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por radoj (Ulmus effusa).

Ulmacoj (Bot). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: ulmo.

Ulno. Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj: La pola ulno estas 576 milimetrojn longa.

Ultimato. Neŝanĝebla decido, definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kies malakcepto signifas rompon de la traktado, proklamon de milito.

-Um. Sufikso sen fiksita signifo por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per aliaj afiksoj: plenumi, nazumo, kolumo, krucumi.

Umbeliferoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: apio, petroselo, karoto.

Umbiliko (Anat.). Kaveto sur la centro de la ventro.

Unco. Apoteka pezilo = 30 gr.

Ungo (Anat.). Malmola elkreskaĵo ĉe la supro de la homaj fingroj: purigi la ungojn. Ungego. Akraj ungoj de la birdoj kaj de multaj mambestoj.

Uniformo. Serva kostumo de militisto, de ŝtata oficisto. Komparu: Kostumo, livreo.

Unika. Sola en sia speco, ne havanta alian egalan aŭ similan: Unika vidaĵo!

Unisono (Muz.). Plenumo de la sama tono, de la sama melodio samtempe per du voĉoj aŭ instrumentoj.

Universo. Tutaĵo de tio, kio ekzistas; la tuta mondo.

Universala. Taŭga absolute por ĉiuj, por ĉio; koncernanta absolute ĉiujn, ĉion: universala rimedo. universala genio. Komparu: Ĝenerala, komuna.

Universitato. Supera lernejo, kie oni instruas diversajn branĉojn de la sciencoj kaj artoj: la fakultatoj de universitato.

Unu. — 1. Nombro 1: Ni havas unu buŝon kaj du orelojn.2. Nedifinita artikolo: Unu vidvino havis du filinojn. (Malofte uzata en tia senco.) Unua. Okupanta lokon, signitan per la nombro unu; estanta antaŭ ĉiuj kaj sekvata de ili: la unua vico en la teatro. Unue. Antaŭ ĉio, en la unua loko: Unue mi devas diri al vi. Unuo. — 1. Unu objekto, kiel kontraŭo de pli granda nombro: La deko konsistas el dek unuoj. — 2. Kvanto, elektita kiel komuna mezuro de ĉiuj aliaj de la sama speco: La metro estas unuo de la longeco. Monunuo, tempunuo. Unueco. — 1. Eco esti unu: La unueco estas la plej grava principo de la universala lingvo. — 2. Samtempa kaj samcela harmonia agado: La unueco donas fortojn. Unuigi. Kunigi multajn objekton en unu tuton: unuigi la fortojn. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko. Unuiĝi. Kuniĝi, estante multaj, en unu tuton: Dek societoj unuiĝis en unu ligon. Komparu: Asocio, kompanio, ligo, societo.

Upupo (Zool.). Krianta birdo el la vico de l’ paseroj (Upupa).

Uro (Zool.). Duhufa mambesto el la familio de l’ bovoj, la plej granda eŭropa mambesto (Bison europeus).

Uragano. Ekstreme forta vento.

Urano. — 1. Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l’ ciklopoj kaj titanoj. — 2. (Astr.). Planedo. — 3. (Ĥem.). U. Ĥemia elemento, uzata por farboj.

Urbo. Granda aro de domoj, dismetitaj laŭ stratoj. Urba. De urbo, koncernanta urbon: urba strato, urba moro. Urbano. Loĝanto de urbo. Urbestro. Persono, administranta urbon. Antaŭurbo. Parto de urbo ekster la urba_ bariero, ekstera parto de urbo. Ĉefurbo. Ĉefa urbo de regno, de lando, de provinco: Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo.

Urĝi. Devi tuj esti farita, ne povi esti prokrastita: La afero urĝas. Urĝa. Kiu urĝas: urĝa decido.

Urino. Flava, fluida ekskremento, produktata de la renoj kaj eligata de la veziko. Urini. Eligi la urinon. Urinejo. Loko, kie oni urinas.

Urno. Argila aŭ metala vazo, uzata en la antikvaj tempoj por konservi la cindrojn de la mortintoj, nun por kolekti voĉdonajn kartojn.

Urogalo (Zool.). Granda birdo el la vico de l’ kokoj (Tetrao urogallus).

Urso (Zool.). Speco de kvinfingra raba mambesto (Ursus).

Urtiko (Bot). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun brogantaj haretoj (Urtica).

Urtikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: kanabo, urtiko.

-Us. Finiĝo de la kondiĉa modo: Se mi scius, mi dirus al vi.

Utero (Anat.). Ina seksa organo de l’ homoj kaj de aliaj bestoj, en kiu evoluas la feto.

Utila. Alportanta bonon, donanta bonan rezultaton: utila instruo. Utilo. Io utila. Utileco. Eco de tio, kio estas utila: Ĉiuj komprenas la utilecon de la internacia lingvo, sed ne ĉiuj kredas je ĝia ebleco. Utili. Esti utila, alporti utilon: Senĉesaj admonoj tute ne utilas. Malutila. Alportanta malbonon, donanta malbonan rezultaton: malutila konsilo. Malutilo. Io malutila. Malutileco. Eco de tio, kio estas malutila. Malutili. Esti malutila, alporti malutilon. Senutila. Ne donanta utilon. Senutileco. Eco de tio, kio estas senutila. Komparu: Profiti.

Utopio. — 1. Revata lando, kie ĉio estas perfekta (la titolo de la verko de Morus). — 2. Neefektivigebla revo, projekto. utopia. Havanta la ecojn de utopio: utopia plano. Utopiisto. Persono, kiu kreas, kredas utopiojn.

Uverturo. Orkestra peco, ludata antaŭ opero.

Uzi. Preni, konsumi por sia utilo, kiel rimedon, instrumenton, materialon: uzi la fortojn por laboro; uzi fingrojn anstataŭ forko; uzi multe da salo. Uzo. Ago de tiu, kiu uzas: uzo de la artikolo. Eluzi. Difekti per longa uzado: eluzita vesto. Trouzi. Uzi tro multe, tre ofte: trouzi la kunmetitajn tempojn, trouzi ies paciencon.

Uzurpi. Senrajte proprigi al si la superan povon: uzurpi tronon. Uzurpo. Ago de tiu, kiu uzurpas. Uzurpulo. Persono, kiu uzurpas.