Beladono (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata en la medicino (Atropa belladonna).
Beletristiko. Nescienca, neteknika literaturo; bela literaturo: romanoj, versaĵoj, noveloj, k.t.p.
Beni. Solene alvoki la favoron de Dio, solene diri bondezirojn: La pastro benas la preĝantojn. Beni la gefianĉojn. Beno. — 1. Ago, vortoj de tiu, kiu benas. — 2. Favoro de Dio: Bonaj infanoj estas vera beno de Dio.
Benefico. Teatra spektaklo, kies profito estas destinita ne por la direkcio, sed por unu el la artistoj, aŭ por filantropia celo.
Benko. Longa tabulo, apogita ĉe la ekstremoj, por sidi.
Benzino. Senkolora, facile ekbruligebla fluidaĵo, produktata el kruda petrolo kaj uzata por forigo de makuloj, por motoroj (aŭtomobiloj).
Benzolo (Ĥem.). C6H6. Fluida komponaĵo de karbono kaj hidrogeno, produktata el la peĉo de ŝtonkarbo kaj uzata por forigo de makuloj, por fabrikado de anilinaj farboj, k.t.p.
Bero. Mola, sukplena frukto, kiu anstataŭ kerno havas grajnojn: ribo, groso, frago. Beraro. Kolekto de beroj sur komuna trunketo. Vinbero. Bero, el kiu oni produktas vinon. Sekvinbero. Sekigita vinbero.
Berberiso. Arbeto el la samnoma familio kun flavaj floroj kaj ruĝaj beroj (Berberis).
Berilo. Speco de smeraldo de koloro de la mara akvo.
Berilio (Ĥem.). Be. Ĥemia elemento, blanka malfacile fandebla metalo.
Besto. Vivanta estaĵo, posedanta la kapablon senti kaj sin movi: La regno de la bestoj kaj la regno de la vegetaĵoj. Besta. De besto, havanta karakteron de besto: besta organismo, besta apetito.
Beto (Bot.). Legomo el la familio de kenopodiacoj, el kiu oni produktas sukeron (Beta).
Betulo (Bot.). Arbo el la samnoma familio: ĝia ŝelo kaj ligno estas uzataj por multaj objektoj (Betula).
Betulacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: betulo, alno.
Bezoni. — 1. Ne posedi ion necesan: bezoni monon. — 2. Esti en stato, en kiu io estas necesa: bezoni fari ion. Bezono. — 1. Manko de io necesa. — 2. Stato de tiu, kiu bezonas ion: esti en bezono. — 3. Tio, kion oni bezonas: havi moderajn bezonojn.
Biblio. La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento.
Bibliografio. Tabelo aŭ priskribo de eldonitaj libroj.
Biblioteko. — 1. Kolekto de libroj. — 2. Ŝranko por libroj. — 3. Ĉambro, konstruaĵo por konservado de libroj.
Biciklo. Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta.
Biciklisto. Sportisto, uzanta biciklon.
Bicikleto. Durada velocipedo kun egale grandaj radoj.
Bieno. Tera, kampara propraĵo. Bienulo. Posedanto de bieno.
Biero. Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe el hordeo.
Bifsteko. Rostita peco de fileo.
Bigamio. Krimo de viro, kiu edziĝas duafoje, kiam ankoraŭ vivas lia unua edzino, aŭ de virino, kiu edziniĝas, kiam ankoraŭ vivas ŝia unua edzo.
Bigota. Tro fervora en la plenumo de religiaj ceremonioj. Bigotulo. Bigota persono. Bigoteco. Eco de tiu, kiu estas bigota.
Bilanco. Tabelo de aktivoj kaj pasivoj de komerca firmo.
Bilardo. Ludo, kiun oni ludas per eburaj globoj, puŝataj per longaj bastonoj, sur tablo, kovrita per verda drapo.
Bildo. Io prezentanta la formon kaj figuron; rebrilo en akvo, en spegulo.
Bileto. Papera folieto kun surskribo pri la rajto de eniro, de partopreno: fervoja, teatra bileto, loteria bileto, banka bileto. Komparu: Karto.
Biliono. Mil milionoj (franca sistemo).
Bindi. Kunkudri la foliojn de libro kaj surmeti kartonan kovrilon. Bindaĵo. Kovrilo de libro. Bindisto. Persono, kies metio estas bindi.
Biografio. Priskribo de ies vivo.
Birdo. Varmsanga vertebrulo, posedanta flugilojn kaj plumojn: kortaj birdoj (koko, ansero, anaso); migrantaj birdoj (cikonioj, alaŭdoj); rabaj birdoj (aglo, akcipitro).
Birdtimigilo. Objekto por fortimigi birdojn.
Bireto. Malpeza kvarangula aŭ ronda ĉapo, portata de pastroj kaj profesoroj.
Bis. Ankoraŭ unu fojon, duan fojon! Bis, bis! — kriis ĉiuj post la ĉarma kanto.
Biskvito. Pano, bulko aŭ kuko, tranĉita en maldikajn pecojn kaj sekigita aŭ bakita duan fojon. Panbiskvito. Biskvito el pano por soldatoj, maristoj.
Bismuto (Ĥem.). Bi. Ĥemia elemento, grize blanka metalo.
Bistro. Nigre-bruna farbo, farata el fulgo.
Bisturio. Malgranda ĥirurgia tranĉilo.
Bitumo. Tera peĉo.
Bivako. Halto, ripozo de soldatoj sen tendoj, sub libera ĉielo. Bivaki. Halti por ripozo, pasigi nokton sub libera ĉielo.
Blanka. Kiu havas la koloron de la lakto, de la neĝo: blanka papero, blanka raso. Blankigi. Fari ion blanka. Blankigejo. Ejo, fabriko, kie oni blankigas teksaĵojn.
Blasfemi. Ofendi, insulti Dion, religion. Blasfemo. Vortoj de tiu, kiu blasfemas. Blasfemanto. Persono, kiu blasfemas.
Blato (Zool.). Hejma insekto el la vico de rekteflugilaj (Blatta).
Blazono. Simbola signo de nobela familio, de regno, de urbo. Komparu: Insigno.
Bleki. Aŭdigi sian voĉon (pri diversaj bestoj): blekas ĉevaloj, bovoj, k.t.p. Bleko. Voĉo de diversaj bestoj.
Blendo (Ĥem.). Ĥemia natura komponaĵo de sulfuro kun zinko.
Blinda. Kiu ne vidas, ne posedas la vidkapablon. Blindulo. Homo blinda.
Blinde. Kiel blindulo, konfide, senkritike: blinde obei, blinde kredi. Blindigi. Igi iun blinda; malklarigita vidsenton; senigi je prudento: La variolo blindigas multe da malsanuloj. Tro forta lumo blindigas la okulojn. La amo blindigas. Blindeco. Stato de tiu, kiu estas blinda.
Bloko. Granda peza peco de fero, ligno, marmoro. Bloki. Bari per blokoj; bari la eniron kaj eliron en urbon, havenon,
Blokado. Barado de eniro kaj eliro en urbon, havenon.
Blonda. Helkolora (pri haroj). Blondulo. Persono, kiu havas blondajn harojn.
Blovi. Movi la aeron: La vento blovas. Oni blovas, por ekflamigi bruletantajn karbojn. Blovilo. Ilo por blovi, ekz. por faciligi ekbruligon de fajro. Forblovi. Forporti per blovo. Trablovo. Blovo, kiu penetras en ĉambron tra fenestro aŭ pordo, precipe kiam de kontraŭa flanko estas malfermita alia fenestro aŭ pordo.
Blua. Kiu havas la koloron de la sennuba ĉielo. Bluo. Blua koloro. Blueta. Kun blua nuanco; posedanta koloron, similan al la bluo. Bluigi. Fari ion blua. Bluigaĵo. Substanco, per kiu oni bluigas (ekz. tolaĵon).