V
Vadi. Paŝi en akvo, en mola substanco: vadi en koto, en neĝo, en sablo.
Vaflo. Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.
Vagi. Iri de unu loko en alian sen difinita celo. Vagisto. Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu: Migri.
Vagono. Surrela veturilo: fervoja vagono. Vagonaro. Aro de vagonoj, kunigitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo.
Vaki. Esti libera (pri ofico): En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj.
Vakcinio (Bot.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo (Vaccinium Vitis idaea).
Vakciniacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: mirtelo. vakcinio.
Vakso. Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon. Vaksi. Ŝmiri per vakso: vaksi la plankon. Vakstolo = Laktolo. Sigelvakso. Substanco farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj.
Valo. Loko inter montoj.
Valeriano (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino (Valeriana officinalis).
Valerianacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: valeriano.
Valizo. Leda, fermebla kesto por vojaĝo.
Valoro. Mezuro, grado de la uzebleco de io: La oro havas neniun valoron en la dezerto. Valori. Havi valoron. Valora. Kiu valoras. Multvalora. Kiu multe valoras: Koran dankon por via multvalora kunlaborado! Komparu: Kosto, prezo.
Valso. — 1. Turndanco de germana deveno je la tempo ¾. — 2. Melodio laŭ kiu oni dancas la valson. Valsi. Danci la valson.
Valuto. — 1. Valoro de kambio. — 2. Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.
Vampiro. — 1. (Zool.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko. (Vampyrus spectrum). — 2. Fabela monstro, suĉanta sangon el la homoj kaj bestoj. — 3. Persono, sin riĉiganta per la laboro kaj propraĵo de aliaj.
Vana. Ne atinganta la rezultaton, senefika: Ĉerpi akvon per kribrilo estas vana laboro. Vane. En vana maniero, sen rezultato, sen efiko.
Vanadio (Ĥem.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blanka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.
Vandalo. Barbaro, detruanta monumentojn de la artoj kaj sciencoj. Vandala. De vandalo, havanta la econ de vandalo: vandala ago.
Vandalismo. Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
Vanelo (Zool.). Malgranda birdo el vico de la longkruraj (Vineltus cristatus).
Vango. Flanka parto de la vizaĝo: kisi je la vango. Vangharoj. Haroj, kovrantaj la vangojn de l’ viroj. Vangofrapo. Bato per la mano je la vango. Vangofrapi. Doni al iu vangofrapon.
Vanilo (Bot.). Parazita vegetaĵo el la familio de l’ orkideacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj kiel bonodora spicaĵo (Vanilla planifolia).
Vanta. — 1. Senvalora, negrava, nedaŭra: Ĉio estas vanta kompare kun la eterneco. — 2. Amanta posedi kaj montri vantajn aferojn: vanta virino. Vanteco. Eco de tio, kio estas vanta. Vantaĵo. Objekto, afero vanta.
Vaporo. Gaso, formiĝinta el varmigita fluidaĵo: vaporo de la akvo, vaporo de l’ etero. Vaporigi. Fari ion vaporo: vaporigi akvon en kaldrono. Vaporiĝi. Fariĝi vaporo: La akvo abunde vaporiĝas dum la someraj varmegoj. Vaporŝipo. Ŝipo, movata de la akva vaporo. Vaporbano. Bano en akva vaporo. Vaporbanejo. Loko por vaporbanoj: En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vaporbanejon.
Varbi. — 1. Instigi iun sin enskribi en la armeon: varbi soldatojn. — 2. Instigi iun sin enskribi en partion, akcepti doktrinon: varbi samideanojn. Varbo, varbado. Ago, agoj de tiu, kiu varbas.
Varii. Ŝanĝiĝi, esti diversa laŭ la cirkonstancoj; esti jen tia, jen alia: La temperaturo senĉese varias hodiaŭ. Varia. Diversa laŭ la cirkonstancoj; jen tia, jen alia.
Variolo (Med.). Infekta, febra malsano, karakterizata de pustuloj de la haŭto, lasantaj post sia malapero malgrandajn cikatrojn.
Varmo. — 1. Sento, kiun kaŭzas brulanta korpo, la sunaj radioj k. s. je la nervoj de nia haŭto. — 2. Fizika fenomeno, de kiu leviĝas la temperaturo de korpo: La varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpo. Varma. — 1. Havanta aŭ transdonanta la varmon: varma haŭto, varma klimato. — 2. Konservanta la varmon: varma vesto. Varmigi. Fari ion varma: varmigi akvon. Varmiĝi. Fariĝi varma: La aksoj varmiĝas dum la veturado. Varmego. Tre forta varmo: tropika varmego. Varmega. Tre varma; kies temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo: varmegat ruĝa fero. Varmeta. Iom varma; kies temperaturo estas iom pli alta, ol tiu de nia korpo: lavi vundon per varmeta akvo. Malvarmo. Sento, kiun kaŭzas la glacio, la vintra aero, k. s. Malvarma. Havanta aŭ transdonanta malvarmon. Malvarmego. Tre forta malvarmo: siberia malvarmego. Malvarmumi. Fariĝi malsana de malvarmo.
Varti. Gardi kaj zorgi malgrandan infanon: La virinoj pli bone vartas, ol la viroj. Vartistino Virino, kies okupo estas varti. Komparu: Flegi.
Vasalo. En la mezaj jarcentoj posedanto de bienoj, paganta tributon al la regnestro, de kiu li ricevis ilin.
Vasta. Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe: vasta ĉambro, vasta vesto, vasta programo. Vasteco. Eco de tio, kio estas vasta. Plivastigi. Fari ion pli vasta: plivastigi manikon. Malvasta. Havanta malgrandajn dimensiojn, povanta enteni malmulte: malvasta kesto, malvasta spirito. Vaste. En vasta maniero. Disvastigi. Fari ion vasta en ĉiuj direktoj, vaste diskonigi ion: vastigi famon.
Vato. Kotono, uzata por esti lokita sub la ŝtofo de vesto aŭ por bandaĝoj.
Vazo. Ujo argila, metala, ligna k.t.p., de plej diversa grandeco kaj formo, destinita por diversaj substancoj, fluidaj aŭ solidaj: glaso, supujo, florvazo, lavvazo.
Vazelino. Graso, produktata el kruda petrolo kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por pomadoj.