Выбрать главу

Ve. Ekkria partikulo, esprimanta ofendon pro malfeliĉo: Ho ve al mi, malfeliĉa!

Vegeti. — 1. Vivi vivon, konsistantan je sinnutrado, digestado kaj konservado de la speco: La arbo vegetas.2. Vivi vivon mizeran, senesperan: vegeti en la provinco. Vegetaĵo. Estaĵo vegetanta: arbo, herbo, fungo, ŝimo.

Vegetara. Konsistanta nur el vegetaĵoj, legomoj (pri manĝaĵoj): vegetara dieto. Vegetaristo. Persono, manĝanta nur vegetaĵojn.

Vegetarismo. Sistemo de sinnutrado ekskluzive per vegetaĵoj.

Vejno. — 1. Angio, kondukanta la sangon de la histoj al la koro. — 2. Longa, mallarĝa parto vejnosimila, en ligno, ŝtono, tero. Vejna. De vejno, el vejnoj: vejna sistemo, vejna sango.

Veki. — 1. Interrompi ies dormon: veki iun el profunda dormo.2. Vigligi: veki la atenton de la aŭskultantoj. Veko. Ago de tiu, kiu vekas. Vekiĝi. Rekonsciiĝi el dormo: vekiĝi frumatene. Vekiĝo. Stato de tiu, kiu vekiĝas. Vekhorloĝo. Horloĝo kun sonorilo por veki.

Verto. — 1. Trabeto por porti du sitelojn sur la ŝultroj. — 2. Transversa trabeto de ordinara pezilo.

Velo. Granda tola tuko, kiun oni streĉas ĉe la mastoj por kapti la venton. Velŝipo. Ŝipo, movata de la vento per la veloj. Velveturi. Veturi en velŝipo.

Veleno. Bela, brila, rigida papero, similanta pergamenon.

Velki. Perdi la vivsukojn, vivfreŝecon: velkinta floro, velkinta vizaĝo, velkinta koloro.

Velocipedo. Malgranda veturilo por sin mem transporti per meĥanismo, movata per la piedoj: durada, trirada velocipedo.

Veluro. Teksaĵo, provizita sur unu flanko per mallongaj, densaj, rekte starantaj, brilaj haroj. Velura. El veluro, similanta veluron: velura veŝto, velura mano.

Veni. Atingi lokon precize difinitan; atingi lokon, kien oni iras: Venu al mi! La armeo venis en la urbon nokte. Venigi. Mendi, inviti, ke io venu: venigi libron; venigi kuraciston. Deveni. Veni de, esti ido, esti rezultato: La Italoj devenas de la antikvaj Romanoj. La patologia graseco devenas de abunda manĝo kaj de manko de la movado. Kunveni. Veni ien por kune resti tie, por kune fari ion: La partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomo. La societanoj kunvenas hodiaŭ por elekti sian estraron. Kunveno. Kolektiĝo por speciala celo: kunveno de pacifistoj. Kunsidi. Kunveni por diskuti ion: La komitato kunsidis dek fojojn dum la pasinta jaro. Kunsido. Kunveno por diskuti ion: kunsido de la parlamento. Reveni. Veni tien, de kie oni foriris: reveni hejmen. Reveno. Veno tien, de kie oni foriris.

Vendi. Cedi ion por interkonsentita prezo: vendi ĉapelon por dek frankoj. Vendo, vendado. Ago, agoj de tiu, kiu vendas. Vendejo. Loko, kie oni vendas. Vendebla. Kio povas esti vendita: En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, ĉio aĉetebla. Revendi. Vendi tion, kion oni aĉetis: revendi pli kare, ol oni aĉetis.

Vendredo. Sesa tago de la semajno. Vendrede. Dum vendredo: Vendrede oni fastas.

Veneno. Substanco, detruanta la funkciojn de la vivo: Fosforo estas mortiga veneno. Veneni. — 1. Detrui la funkciojn de la vivo per veneno; mortigi per veneno: veneni rabian hundon.2. Almiksi venenon: veneni vinon.3. Fari malfeliĉa, malagrabla: Infano, vi venenas mian maljunecon! Veneni plezuron.

Venera (Med.). Malsano seksa kaj devenanta de seksa rilato: venera ulcero.

Venĝi. Fari al iu saman malbonon, kiu estis farita de li al ni aŭ al personoj, karaj por ni: venĝi al iu la ofendon, venĝi sin, venĝi amikon. Venĝo. Ago de tiu, kiu venĝas. Venĝema. Havanta inklinon venĝi: venĝema malamiko.

Venki. Superi en batalo: Nia armeo venkis la malamikojn. La laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso. Venko. Sukceso en batalo: Ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo! Malvenko. Malsukceso en batalo.

Vento. Movado de la atmosfera aero: suda varma vento. Ventego. Tre forta vento, ordinare akompanata de pluvo. Komparu: Fulmotondro. Ventumi. Refreŝigi, movante la aeron al iu: sin ventumi. Ventumilo. Objekto, instrumento por ventumi.

Ventoli. Refreŝigi la aeron en fermita spaco: ventoli tunelon. Ventolilo. Aparato por ventoli. Komparu: Aerumi.

Ventro (Med.). Parto de la korpo, kie estas la intestoj, inter la brusto kaj la seksaj organoj. Ventroparolisto. Persono, scianta paroli tiamaniere, ke la movoj de la lipoj estas nerimarkeblaj kaj ŝajnas, ke la voĉo venas de la ventro.

Vera. — 1. Akorda kun tio, kio estas, kun la faktoj: vera rakonto.2. Ne ŝajna, ne falsita, ne imitita: vera amiko, vera pentraĵo de Rafaelo. Vero. Abstrakta ideo de io vera: La vero ĉiam venkas. Vereco. Eco de tio, kio estas vera: Vi ne havas la rajton dubi je la vereco de miaj vortoj. Verama. Kiu amas la veron kaj ĉiam ĝin diras.

Verando. Speco de laŭbo kun fenestroj, konstruita ĉe domo. Komparu: Balkono, teraso.

Verbo Vorto, esprimanta la staton aŭ agon de la subjekto kaj la tempon de ili: la suno lumas; la birdo forflugis; la patro venos.

Verbeno (Bot.). Vegetaĵo ornama el la samnoma familio (Verbena).

Verda. Havanta la koloron, identan kun tiu de la herbo, de la folioj de la arboj k.t.p.: la verda standardo. Verdo. Verda koloro: La verdo rapide velkas. Verdaĵo. Objekto, objektoj verdaj: verdaĵo de la kampoj. Verdeta. Havanta koloron kun verda nuanco.

Verdigro. (Ĥem.). Acetato de l’ kupro (veneno), verda farbo.

Verdikto. — 1. Decido de la juĝantaro pri la kulpeco de la akuzito kaj pri la puno: severa verdikto.2. Decido de iu ajn juĝantaro: la verdikto en konkurso.

Vergo. Maldika fleksebla branĉeto, maldika fleksebla bastoneto: betula vergo, fera vergo. Komparu: Branĉeto.

Verki. Produkti, krei ion novan en scienco aŭ arto: verki novelon, verki operon. Verko. Scienca aŭ arta kreaĵo: la verkoj de Newton, de Dante. Verkado. Okupo, laboro de tiu, kiu verkas. Verkisto. Homo, kies okupo estas verki, aŭtoro.