Vermo (Zool.). Mola, longforma, senmembra besto: solitero, askarido. Vermoforma. Havanta formon de vermo.
Vermiĉelo. Maldikaj pastaj strioj, manĝataj kun supo.
Vermuto. Blanka vino, en kiu estas infuzitaj diversaj maldolĉaj substancoj.
Verso. Frazo, kolekto de vortoj, ritme ordigitaj kaj okupantaj unu linion skribe aŭ prese. Versaĵo. Poezia verko, verkita en versoj: la versaĵoj de Zamenhof. Versi. Verki, fari versojn. Versisto. Aŭtoro de versoj.
Versto. Rusa mezuro de la longeco de la vojoj (1067 m.).
Verŝi. Fluigi el vazo en vazon: verŝi akvon el kruĉo en glason. Disverŝi. Verŝi en diversajn flankojn, precipe pro nelerta movo: disverŝi inkon sur paperojn. Surverŝi. Verŝi sur ion, precipe por refreŝigi vegetaĵon, por forigi polvon: surverŝi floron, surverŝi vojon. Transverŝi. Verŝi el unu loko, vazo en alian: transverŝi teon.
Verto (Anat.). Supro de la kapo.
Vertebro (Anat.). Ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas la osta kolono de l’ kolo kaj de la dorso. Vertebra. — 1. De vertebro: vertebra truo. — 2. Havanta vertebrojn: vertebra besto. Vertebrulo. Besto, havanta vertebrojn: kvarpiedulo, birdo, fiŝo.
Vertikala. Havanta la direkton, perpendikularan al la horizontala: havanta la direkton de ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto. Vertikale. En vertikala direkto.
Veruko. Malgranda elkreskaĵo de la haŭto, ordinare sur la vizaĝo aŭ sur la manoj.
Vervo. Fervora kaj viva skrib- aŭ parolmaniero; viva inspiro de verkisto: paroli kun vervo. Komparu: Aplombo, emfazo, patoso.
Vespo (Zool.). Insekto el la familio de la himenopteroj, vivanta en societoj aŭ aparte (Vespa).
Vespero. Tempo de la subiro de la suno ĝis la apero de la nokta mallumo. Vespera. De vespero: vespera horo, vespera silento. Vespere. Dum vespero.
Vesperto (Zool.). Speco de mambesto, posedanta flugaparaton — fluganta muso (Vespertitio murinus).
Vesto. Ĉio, kion oni portas sur si por kovri la korpon: pantalono, jupo, jako, palto. Vesti. Meti sur iun veston: vesti infanon, sin vesti per surtuto. Vestejo. Loko, ĉambro, kie_ oni konservas, kie oni lasas la vestojn: Ŝia vestejo estas plena, kaj ĉiam ŝi plendas, ke ŝi havas nenion por sin vesti. La ĉapelo ĝenos vin dum la spektaklo, lasu ĝin en la vestejo. Senvestigi. Demeti veston: sin senvestigi antaŭ la bano.
Vestiblo. Parto de domo, tra kiu oni eniras de ekstere en la aliajn partojn, ĉambrojn. Komparu: Antaŭĉambro.
Veŝto. Senmanika vira brustvesto, kiun oni portas sub la jako, sub la redingoto.
Veto. Interkonsento de du diskutantaj personoj, ke tiu, kiu montriĝos malprava, pagos al la alia antaŭe difinitan sumon.
Veti. Fari veton: Mi vetas kun vi dek frankojn, ke morgaŭ pluvos. Veti dek frankojn kontraŭ unu. Vetbatali. Batali pro veto, kiu estos la venkinto. Vetkuri. Kuri pro veto, kiu la unua atingos la celon.
Vetero. Stato de la atmosfero koncerne ĝian temperaturon, malsekecon, ventojn k.t.p.: bela vetero, konstanta vetero.
Veterano. — 1. Malnova soldato: la lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono. — 2. Homo, kiu maljuniĝis, plenumante profesion: oficisto veterano.
Veterinaro. Bestkuracisto.
Veturi. Esti transportata de unu loko al alia per speciala ilo: veturi en kaleŝo, en vagono, sur ŝipo; kaleŝo, ŝipo, biciklo veturas. Veturigi. Transporti iun de unu loko al alia per speciala ilo: veturigi grenon al bazaro. Veturigisto. Homo, kiu direktas veturilon. Veturilo. Ilo, per kiu oni veturas, precipe tia ilo kun radoj. Glitveturilo. Veturilo, kiu anstataŭ radoj havas lignajn trabetojn por gliti sur la neĝo Elveturi. Veturi el iu loko kaj ĝin forlasi: La artilerio elveturis el la citadelo hieraŭ. Enveturi. Veturi en iun lokon kaj ĝin atingi: La kavalerio enveturis en la urbon. Traveturi. Veturi tra io kaj atingi ĝian ekstremon: Traveturi la tutan Eŭropon. Transveturi. Veturi trans ion kaj atingi ĝian alian flankon: transveturi ponton. Reveturi. Veturi tien, de kie oni venis: reveturi patrujon. Aer-, mar-, velveturi. Veturi en la aero, sur la maro, per velŝipo.
Veziko. — 1. Membrana sako: urina veziko, naĝveziko. — 2. Objekto, similanta vezikon: gasa veziko en la bolanta akvo.
Veziro. Turka ministro.
Vi. Pronomo de la dua persono de l’ ununombro (ĝentila formo anstataŭ ci) kaj de la dua persono de l’ multenombro.
Viadukto. Ponto sur arkadoj, konstruita super vojo.
Viando. Manĝebla substanco, kovranta la ostojn de l’ bestoj kaj konsistanta el muskoloj. Komparu: Karno.
Vibro. Tremo de sonanta korpo: vibroj de frapita kordo. Vibri. Fari vibrojn: Ju pli alta estas la tono, des pli rapide vibras la molekuloj.
Viburno (Bot.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, kun blankaj floroj kaj ruĝaj fruktoj (Viburnum).
Vico. — 1. Linio, sur kiu estas dismetita serio de objektoj aŭ personoj, unu flanke de alia aŭ antaŭ alia: unua vico de seĝoj en teatro, vico de soldatoj en taĉmento, vico de arboj en ĝardeno. — 2. Momento en serio de agoj intersekvaj, en kiu estas plenumata ĉiu el ili: Nun estas via vico paroli. Vic-. Prefikso por esprimi anstataŭanton vicprezidanto, vicreĝo.
Vicio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ fabacoj (Vicia).
Vidi. — 1. Percepti per la okuloj: Mi vidas ŝipon sur la lago. La blindulo vidas nenion. — 2. Koni, kompreni: Dio vidas la fundon de nia koro. Nun oni vidas, kion celis la tuta agitado. — 3. Rimarki: Mi vidas, ke vi ne estas malsata. Vidado. Vidkapablo. Vidaĵo. Tio, kion oni vidas: Kia bela vidaĵo! Videbla. Kiu povas esti vidata: Multaj steloj ne estas videblaj per nearmita okulo. Vidinda: Kiu meritas esti vidata: vidinda pentraĵo. Vidpunkto. — 1. Loko, de kiu oni rigardas objekton: La pejzaĝo estis plej pentrinda de alta vidpunkto. — 2. Maniero konsideri aferon: La konkludo dependas de la vidpunkto. Antaŭvidi. Scii, koni de antaŭe: antaŭvidi la sorton. Ekvidi. Rimarki per la vido. Revidi. Vidi tion, kion oni jam vidis: revidi amikon post longa foresta. Revido. Ago de tiu, kiu revidas, de tiuj, kiuj revidas, de tiuj, kiuj revidas unu alian: ĝis revido! Travidi. Vidi tra io: travidi glason. Travidebla. Tra kiu io povas esti vidata: travidebla akvo. Komparu: Rigardi.