Vojaĝi. Iri, veturi en malproksiman landon, urbon: vojaĝi eksterlandon. Vojaĝo. Ago de tiu, kiu vojaĝas: La vojaĝoj estas agrablaj kaj instruaj. Vojaĝanto. Persono, kiu vojaĝas.
Voki. — 1. Eligi laŭtajn sonojn, kiel signon, ke iu devas veni: voki helpanton kontraŭ rabisto. — 2. Inviti, sciigi, ke iu venu: voki kuraciston. Voko. Vortoj, voĉo de tiu, kiu vokas. Kunvoki. Voki, por ke oni kunvenu. Revoki. Voki, por ke iu revenu: revoki forsenditan serviston.
Vokalo. — 1. Sono de la homa parolo, kiu povas esti elparolita aparte, sen helpo de alia sono. — 2. Signo, esprimanta tian sonon: La esperanta alfabeto posedas 5 vokalojn: a, e, i, o, u.
Vokativo. Kazo por esprimi personon, kiun oni vokas, al kiu oni parolas: Amiko, rapide ĉi tien! Ho Katerino, vi forlasis min!
Volo. Anima funkcio, kiu antaŭiras la homajn agojn kaj estas la kaŭzo de la homaj movoj; kapablo, dank’ al kiu oni decidiĝas fari aŭ ne fari ion: Ĉu la homo posedas liberan volon? Voli. Spirite decidiĝi fari aŭ ne fari ion: Mi ne volas paroli kun vi. Kiu volas, tiu povas. Vole… nevole. Ĉu oni volas aŭ ĉu oni ne volas; devigite: Vole nevole li devis cedi. Kontraŭvole. Kontraŭ sia volo. Laŭvole. Laŭ sia volo, laŭ sia elekto. Memvole. Laŭ sia propra volo: memvole sin enskribi en la armeon. Komparu: Deziri.
Volframo (Ĥem.). Wo. Ĥemia elemento, metalo de ŝtala koloro; ĝi estas uzata por farboj kaj en kunfandaĵoj kun ŝtalo.
Volonte. Akorde kun sia volo, inklino, kaj tial kun ĝojo kaj plezuro: Volonte mi akceptas vian proponon promeni en la arbaro.
Volumo. Libro, literatura verko aŭ ĝia parto, aparte bindita aŭ broŝurita: Romano en du volumoj. Du-, tri-, multvoluma. Konsistanta el du, tri, multe da volumoj.
Volumeno (Geom.). Spaco, okupata de korpo: El ĉiuj korpoj, havantaj egalajn surfacojn, la sfero havas la plej grandan volumenon. Komparu: Amplekso, enhavo.
Volupto. La plej alta senta plezuro precipe seksa. Voluptama. Amanta la volupton.
Volvi. Ĉirkaŭmeti ion rondforme aŭ serpentlinie: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono, volvi tukon ĉirkaŭ la brusto. Malvolvi. Demeti ion volvitan: malvolvi tukon de la kapo. Volvaĵo. Fadenoj, globforme volvitaj: volvaĵo de lano.
Vomi. Elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako: vomi de la ebrieco. Vomo. Ago de tiu, kiu vomas: La apomorfino kaŭzas la vomon. Vomiga. Kaŭzanta vomon: vomiga medikamento.
Vorto. Sono aŭ kolekto de sonoj de la homa voĉo, esprimanta ideon. Vortaro. Vortoj de lingvo, en alfabeta ordo, kun difino de ilia senco aŭ kun traduko en alian lingvon: Universala vortaro de Esperanto. Laŭvorte. Precize laŭ la senco de ĉiu vorto; vorto post vorto: traduki laŭvorte.
Vosto. Libera ekstremo de la spino de la vertebruloj; posta parto de la korpo de bestoj: vosto de ĉevalo, vosto de serpento. Vostforma. Havanta formon de vosto. Vualo. Delikata, diafana teksaĵo, precipe por kovri la vizaĝon de l’ virinoj.
Vuali. — 1. Kovri per vualo. — 2. Kovri: La nuboj vualas la sunon.
Vulgara. Ĝenerale uzata de la popolo, triviala: vulgara esprimo. Vulgare. En vulgara maniero. Vulgareco. Eco de tio, kio estas vulgara. Komparu: Banala.
Vulkano. Monto, el kies supro eliĝas lafo: Vezuvio.
Vulpo (Zool.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj, kun flava felo kaj longa vosto: ruza kiel vulpo (Canis vulpes).
Vulturo (Zool.). Speco de taga raba birdo (Vultur).
Vundo. Superforta disigo de la histoj: tranĉvundo, pikvundo. Vundi. Superforte disigi la histojn: vundi per bajoneto. Vundebla. Kiu povas esti vundita: Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla.
Z
Zebro (Zool.). Afrika unuhufulo el familio de l’ ĉevaloj (Equus zebra).
Zeloto. Fervora adepto de religio.
Zenito. — 1. (Astr.). Punkto de la Ĉielo en kiu ĝin renkontas la vertikalo de la loko. — 2. Plej alta grado: La entuziasmo atingis la zeniton.
Zibelo (Zool.). Raba besto el la familio de l’ musteloj kun bela, delikata pelto (Mustela zibellina).
Zigzago. Rompata {tiel; ĉu eble rompita?} linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa: la zigzago de fulmo. Zigzaga. Havanta formon de zigzago: zigzaga vojo.
Zingibro (Bot.). Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo (Zingiber officinale).
Zinko (Ĥem.). Zn. Ĥemia elemento, trovata en la naturo ordinare kun la sulfuro; bluete-blanka peza metalo, uzata por elektraj baterioj, por kovri tegmentojn, en kunfandaĵoj.
Zirkono (Ĥem.). Mineralo konsistanta el zirkoniaksido {pres-eraro, legu: zirkonioksido}.
Zirkonio (Ĥem.). Zr. Ĥemia elemento, metalo similanta laŭ sia aspekto la grafiton kaj antimonon, uzata por elektraj lampoj.
Zizelo (Zool.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj (Spermophilus citillus).
Zoarko (Zool.). Speco de ostfiŝo (Zoarces viviparus).
Zodiako (Astr.). Zono, kies mezon okupas la ekliptiko kaj kiu enhavas la 12 stelarojn, kiujn ŝajnas trapasi la suno dum sia jara rondiro.
Zono. — 1. Strio el teksaĵo, el ledo por ĉirkaŭi la talion. — 2. (Geom.). Parto de la surfaco de sfero inter du paralelaj cirkloj.
Zoni. Ĉirkaŭi per zono.
Zoologio. Naturscienco pri la bestoj. Zoologia. De zoologio, koncernanta la zoologion: zoologia traktato. Zoologiisto. Specialisto en la zoologio.
Zorgi. Serioze kaj persiste uzi siajn spiritajn fortojn por la bono de persono aŭ de afero: zorgi pri siaj infanoj; zorgi pri la pureco en la kuirejo. Zorgo. Anima stato de tiu, kiu zorgas: Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn. Zorga. Kiu zorgas: zorga esploro. Zorge. En zorga maniero, kun zorgo: zorge korekti. Zorgato. Persone pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa orfo. Zorganto. Persono, kiu zorgas pri iu, precip
Zuavo. Algeria soldato en araba uniformo.
Zumi. Fari sonon zzzz, kiel la abeloj, muŝoj. Zumo, zumado. Sono zzzz, farata de la abeloj, muŝoj.