Komentaro
Enkonduko
La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto.[1] Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.
Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele redoni la originalan tekston de 1910, tamen jen kaj jen klarigas kaj komentas ĝin. Ĝi baziĝas sur skanaĵo, teknike malfacile farebla pro la tre malgranda skribo de la originalo kaj la malbona paper-kvalito. Malgraŭ zorga kontrol-legado, estas probable, ke troviĝas ankoraŭ skan-eraroj. Ĉi rilatajn atentigojn bv. sendi al la e-poŝta adreso notita en la document-info
.
Iom pri la aŭtoro
Kazimierz Bein (* 29 Feb. 1872 en Sierzno apud Lodzo, † 15 Jun. 1959 en Lodzo)[2], pseŭdonime Kabe, estis pola okul-kuracisto, grava tradukisto al Esperanto kaj rigardata kiel unu el la plej bonaj stilistoj dum la frua periodo de la esperanta literaturo. Jam kiel 15‑jara junulo li unuan fojon aŭdis pri Esperanto en ties naskiĝo-jaro 1887, tamen ankoraŭ ne ekaktivis. Anstataŭe li partoprenis en pola nacia movado kontraŭ la rusa regado en Pollando. Pro tio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial li i.a. nur en 1899, do kiel 27‑jarulo, finis la medicinan fakultaton en la fora Kazano ĉe la Volgo. Revenite al Pollando, li en 1903, en aĝo de 31, eklernis la lingvon kaj dum ĉirkaŭ sep jaroj, ĝis 1910 aŭ 1911[3], tre aktivis, precipe kiel tradukisto.
La unua Esperanto-grupo de Varsovio, fondita en 1893, ne havis juran statuson. Ne estis facile ricevi permeson fondi organizaĵon, ĉar la rusaj aŭtoritatoj timis, ke oni volos kaŝe disvolvi kontraŭcarisman agado. Tamen la 6‑an de Decembro 1904 oni sukcesis fondi la Varsovian Societon Esperantistan, unue (ĝis 1908) kiel nuran filion de la Peterburga societo «Espero», tiam jam oficiale allasita. Prezidanto fariĝis Antoni Grabowski (1857-1921), vicprezidanto Leo Belmont (1865-1941) kaj sekretario Kabe.[4]
Bein partoprenis la unuajn kvar Universalajn Kongresojn (UK) en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno (1905-1908). Lia vortaro alludas — iom kaŝite — en ekzemplofraz(er)oj ĉiujn kongres-urbojn kaj ankaŭ tiun de la kvina en Barcelono, kiun li tamen ne ĉeestis:
1-a UK 1905: Bulonjo. La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. (epoko).
2-a UK 1906: Ĝenevo. la Ĝeneva lago. (lago).
3-a UK 1907: Kembriĝo. la kolegioj de Kembriĝo. (kolegio).
4-a UK 1908: Dresdeno. La epizodoj de la Dresdena kongreso. (epizodo).
5-a UK 1909: Barcelono. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. (vojo).
De la Ĝeneva UK de 1906 li estis vic-prezidanto de la Lingva Komitato (LK), kiu estis provizore fondita en 1905 dum la 1-a UK por nur unu jaro. En la 2-a UK en Ĝenevo ĝi ricevis daŭran strukturon kaj komencis la korekton de la tradukoj de l’ vortoj en la Universala Vortaro (UV) de la Fundamento (FdE) al la referenc-lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Kun Antoni Grabowski, Bein estis respondeca por la polaj «Akademiaj Korektoj» (AK). La laboroj estis pretaj por la planita UK en Parizo en Aŭgusto 1914, sed pro la milito povis esti (manskribe!) publikigitaj nur en 1922 (franca kaj angla) kaj 1923 (germana, rusa, pola). La samtempa intensiva okupiĝo pri la Fundamenta vorttrezoro estis bazo de la difinvortaro. Simile estis ĉe aliaj «korektantoj». Grabowski kaj Paul Christaller (1860-1950), la ĉefa korektanto de la germanaj tradukoj, publikigis vortarojn pola-esperantan kaj germana-esperantan, ambaŭ aperitajn samjare kiel la Kabe-vortaro en 1910. La anglaj korektantoj Joseph Rhodes (1856-1920) kaj Edward Alfred Millidge (1865-1941) paralele al la AK verkis vortarojn angla-esperantan (Rhodes 1908) kaj esperanta-anglan (Millidge 1912).
La profesia okupiĝo de Bein (okulkuracisto) trovis eĥon en lia vortaro, kiu enhavas relative multajn vortojn el la fako medicino kaj rilataj fakoj kiel kemio kaj anatomio. Jen nur du ekzemploj inter multaj:
Hansen. Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. — lepro.
Koch. … bacilo de Koch … — tuberkulozo.
Aparta gustumaĵo estas, kiel li klarigas la 1910 jam malmodernan nocion de «ĉarpio», kiun Zamenhof enkondukis en sia vortaro Rusa-Esperanta de 1889, kaj kiu poste fariĝas Fundamenta:
Ĉarpio. Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.
Lia simpatio por la pola kulturo kaj nacia movado same estas sentebla en la vortaro:
Gasto en la domo — Dio en la domo (pola proverbo). — gasto.
La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. — parenca.
En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe. — tripoj.
Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon. — ulano.[5]
Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:
La pola ulno estas 576 milimetrojn longa. — ulno.
Kaj ankoraŭ iom nekredeblan detalon pri la vivo en Varsovio ni ekscias:
En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. — telefono.
Ĉar la verko aperis ekster la cara Ruslando en Parizo, Bein ne same strikte kiel Zamenhof devis atenti pri la postuloj de la rusa cenzuro. Evidente li daŭre havis intereson pri politiko, almenaŭ li referencas plurfoje al aktualaĵaj de sia epoko:
Abdul Hamid. La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909. — trono. — [Aludo al Abdul Hamid la 2-a (1842-1918), pro masakroj kontraŭ armenoj fifama en okcidenta Eŭropo kiel la «ruĝa (sanga) sultano», kiun detronigis la junturka revolucio je 27 Apr. 1909 (dato de la entronigo de frato de Abdul Hamid kiel nova sultano).]
Ankoraŭ pliaj artikoloj aludas la politikon en Turkio aŭ la Osmana Imperio:
Tuniso estas sub la protektorato de Francujo. — protektorato. (En 1888, Francio okupis Tunison, ĝis tiam parto de la Osmana Imperio sub la sultano Abdul Hamid.)
Macedonia taĉmento de lancistoj. — falango 1. — (En 1910, Macedonio kaj ĝia ĉefurbo Tesaloniko ankoraŭ apartenis al la Osmana Imperio. Post sia detronigo Abdul Hamid devis vivi en ekzila kaptiteco en Tesaloniko.)
Eĉ kaŝita kritiko pri la cara ŝtato troveblas. Jen la enskribo de «kalendaro»:
Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. — kalendaro.
En Ruslando okazis la kalendara reformo nur post la oktobra revolucio, nome je 31 Jan. 1918; ĉu la rusoj laŭ Kabe do ne apartenis al la «civilizitaj popoloj»? Ankaŭ ĉe «gildo» oni trovas iel enigman ekzemplon, interpreteblan kiel kritiko:
En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k.t.p. — gildo.
[1]
Pli frua «unua provo de vortaro pure internacia» de Paul BERTHELOT (1881-1910) restis torso «pro malsaniĝo». Ĝi aperis en la de li fondita periodaĵo «Esperanto» en 1905, sed atingis nur la kapvorton «debito» (n-roj, 2-3, 6-8, 10-12).
[2]
Vivodatoj laŭ SZERDAHELY, Krestomatio de Esperanta Literaturo, vol. I, Budapest 1979, p. 289.
[4]
Andrzej PETTYN. Skizo pri la Esperanto-Movado en Pollando. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1978, p. 1-2. Plia estrarano, respondeca pri la societa biblioteko, estis la ĵurnalisto Aleksander BRZOSTOWSKI (1848-1920).
[5]
Fakte la soldata speco de ulanoj ekestis en Pollando, tamen ekzistis dum la verkado de la vortaro ankaŭ en multaj germanaj ŝtatoj, ekz. en Prusio, Saksio, Bavario k.t.p., same kiel en Britio, Francio kaj aliaj ŝtatoj.