Kaj preskaŭ biografie sonas la difino por «knuto»:
Vipo por kondamnitoj en Rusujo. — knuto.
Sur la fono de tiuj (kaj aliaj, vd. la ĉapitron «kaŝitaj vortoj») referencoj al aktuala politiko — kiel ni devas interpreti tiun enskribon?:
La propagandaj esperantaj gazetoj ne akceptas politikajn artikolojn. — artikolo.
Ĉu por Kabe la Esperanto-movado estis tro nepolitika? Tro diskutema, tro nenion faranta? La vorton «litanio» li klarigas per jena frazo:
Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj. — litanio.
Kaj fakte: Kiel pezaj la kunsidoj de la tiama Lingva Komitato estis, oni povas legi en la detalega raporto pri la kunsido en Barcelono 1909 — tri tagojn oni kunvenis, sed gravajn decidojn ĉefe prokrastis.[6]
Jaron poste, en 1910, Bein plene kaj senrevene forlasis la Esperanto-movadon, «kabeis» kaj pro tio ankaŭ ne plu prilaboris la unuan eldonon de sia vortaro. Ĝi fariĝis kaj restis lia lasta verko en Esperanto.
Pri lia familio la esperant-lingva literaturo silentas. Ĉe la kapvorto «nomo» lia vortaro faras aludon:
• Margareto. La gepatroj nomis sian filinon Margareto. — nomo.
Pri la profesia vivo de Bein (probable) informas nekrologo en la pola kvaronjara fakperiodaĵo Klinika Oczna (Okul-Kliniko), kiun ni tamen ne ankoraŭ povis konsulti.[7]
Iom pri la vortaro
Eldonhistorio
La unuaj kvar eldonoj estas identaj. La rapida dua eldono atestas pri la varma bonveno, kiun trovis la libro. Ĝi venis ĝustatempe por esti vendita dum la 25-a naskiĝtago de Esperanto, festita i.a. dum la Universala Kongreso en Krakovo (tiam Aŭstrio-Hungario) en 1912, jaron aŭ du post la «kabeo» de Kabe. La 3-a eld. de 1925 jam estas ŝuldita al iu «manke de pli bona». Intertempe estis aperintaj pluraj pli detalaj kaj modernaj vortaroj, tamen ne jam iu pli moderna unulingva difinvortaro. Jam rekte post la milito de 1914 ĝis 1918 aperis proponoj ellabori «duon-oficialan» difin-vortaron surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj.[8]
Tiuj deziroj fine estis plenumitaj per la Plena Vortaro de 1930 / 1934 (PV), el kiu fariĝis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970. Jam en 1925, post nur 15 jaroj, la Kabe-vortaro donis iun — enhave, ne lingve — malmodernan impreson de verko el la malaperita epoko antaŭmilita. La kialoj por la ĉina represo de 1984 ne estas klaraj. Eble estis pro la facila lingvaĵo kaj la klasika kaj klara stilo, ambaŭ taŭgaj ankaŭ por komencantoj. Eble ĝi estis simple malmultekosta, ĉar jam tiujare ne plu ekzistis kopirajto.
La motivo de la nuna prilaboro estas ĉefe historiaj aspektoj. Por bone kompreni la Fundamentan vorttrezoron de la baza verko de 1905 kaj de la unua Oficiala Aldono (OA 1) de 1909, kaj dua de 1919 (preta tamen jam por la kongreso en Parizo en 1914), la Kabe-vortaro daŭre estas nemalhavebla. Grava ĝi estas ankaŭ por pli profunda kompreno de PV 1930 kaj pro tio fine de PIV.
Vortaro de Esperanto (ĉ. 5.000 kapvortoj).
[1-a eld.] Paris: Hachette & Cie, 1910, /4/, 175, /9/ p. (21 x 15 cm).
2-a eld.: Paris: Hachette & Cie 1911, /4/, 175, /9/ p. (21 x 15 cm).
3-a eld.: Paris: Esperantista Centra Librejo, 1925, /4/, 175, /9/ p. (21 x 15 cm).
4-a eld.: Peking: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984, 175 p. (22 cm)
5-a eld. kun enkonduko kaj komentoj: Berlino: Pabst, 2013. (A4).
Krome:
Brajla eld.: Esperanto-Blindul-Ligo de Germanujo, 1926.
Recenzoj
La «Vortaro de Esperanto» aperis probable en majo 1910. En la juniaj kajeroj de pluraj samepokaj revuoj ni trovas unuajn menciojn en la rubrikoj «bibliografio» aŭ «novaj libroj», en julio fine recenz(et)ojn. Kvankam ili estis ĉefe pozitivaj, ili ankaŭ estis supraĵaj kaj finjuĝe neadekvataj. Tio havis plurajn kaŭzojn. Ĝenerale — kaj ĝis en nia epoko — vortaroj ĉe la vasta publiko ne ĝuas la saman statuson de arta verko kiel ekzemple poezio aŭ literaturaĵoj. Por plej multaj ili estas iloj, nenio pli. Speciale en 1910, la vortaro konkurencis pri la intereso de la publiko kun pluraj aliaj gravaj verkoj. La vortarojn de Grabowski kaj Christaller ni jam menciis. Aldoniĝas la — ofte miskomprenita — inventario de Boirac («Plena Vortaro», 1909) kaj la teknika vortaro de Verax, fine la tiujare plej diskutata vortaro esperanta-franca de Grosjean-Maupin. Apud la Kabe-vortaro ĝia dua eldono poste fariĝis la plej grava fonto de PV 1930, verkita de la sama Grosjean-Maupin. Sed ĝia unua eldono estis — parte prave[9] — atakita kiel «Idista kukola ovo» atenco kontraŭ la unueco de la lingvo, «troja ĉevalo» kontraŭ la stabileco de Esperanto. La batoj kaj rebatoj plenigas la paĝojn de multaj gravaj gazetoj de 1910 kaj 1911, precipe en la rusa «Ondo de Esperanto», kie B. Kotzin gvidis la kritikantojn.[10] Kelkaj eĉ postulis, ke la Lingva Komitato oficiale kondamnu ĝin kaj avertu de ĝi.[11] Kvankam tio ne okazis, Th. Cart (1855-1931), de 1908 direktoro de la Komisiono pri la komuna vortaro de la Akademio, tamen ja kiel privatulo, skribis la faman frazon «Tia vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago». En tiu etoso kaj en tiuj cirkonstancoj, la Kabe-vortaro velis iom rande de la ŝtorm-batita maro en pli trankvilaj ondoj. La plej klarvida recenzinto estis Jean Borel, kiu havis mem leksikografiajn spertojn pro siaj laboroj pri la t.n. «germanaj vortaroj» de Jurgensen / Zamenhof: «Jen granda paŝo al tute unueca uzado de la lingvo kaj forigo de multaj eraroj kaj duboj.»
Lingvo Internacia konkrete anoncis la libron jam antaŭ apero, sed poste ne plu recenzis ĝin:
Vortaro de Esperanto de Kabe (D-ro K. Bein).
Ĉi tiu internacia vortaro, baldaŭ aperonta, verkita plene en Esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de nia lingvo (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de la Esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj de iliaj ĉefaj figuraj signifoj. Multenombraj ekzemploj faras la verkon samtempe Frazeologia Vortaro.
La recenzo de Bourlet en La Revuo donis la takton kaj estis plurfoje transprenita de aliaj gazetoj:
Esperantaj Vortaroj. Vortaro de Esperanto verkita de Kabe Paris. Enciklopedia Vortareto Esperanta verkita de Verax Paris.
Jen du gravaj verkoj, kiuj sin kompletigas reciproke, kaj tiel liveras kune la plej plenan kolekton de esperantaj vortoj kaj terminoj, ĝis nun aperintan.
La Vortaro de Kabe estas vortaro pure esperanta, sen nacia traduko, kiu liveras la definaciojn de la vortoj en nia lingvo mem kun multaj klarigantaj ekzemploj de uzado kaj frazeologio. En ĝi, nia fama literaturisto Kabe kolektis ĉiujn vortojn de la komuna lingvo nuntempe plej uzatajn kaj rekomendindajn.
D° Bein ne intencis, farante tiun gravan laboron, liveri al la vortaristoj aŭ esplorantoj de nia lingvo materialon por studo aŭ komparo; li nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la Esperantistoj povos uzi. En tiu volumo, oni ne trovos dubajn terminojn, kies ekzisto estos eble efemera, nek ankaŭ multoblajn formojn de sama radiko, inter kiuj la leganto devos elekti;[12] ĝi do certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por unuformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo. …
[6]
CORRET. La kunsidoj de la Lingva Komitato en Barcelono. En: Lingvo Internacia 1909, p. 501-514. Tie ankaŭ anonco, ke la Kabe-vortaro baldaŭ aperos.
[8]
Vd. ekz. SETÄLÄ, Vilho (1920). Pensoj de vortaristo. En: Esperanta Finnlando 1920:7 (Jul.), p. 193-195, kaj samtone: Vortaro Esperanto-Esperanta. En: Esperanta Finnlando 1920:12 (dec), p. 307-308. La planon verki esperantajn difinojn por ĉiuj vort-elementoj en UV la LK diskutis jam dum la UK en Barcelono en 1909, vd. CORRET, cit. en pn. [6].
[9]
Ĝi proponis i.a. novan pronomon «iŝi» apud «ili», paralele al «li» kaj «ŝi» laŭ la franca modelo de «ils» kaj «elles», ŝanĝis la formon de Fundamentaj vortoj (harengo anstataŭ haringo, alumedo anstataŭ alumeto k.t.p.) kaj enkondukis multajn novajn vortojn.
[10]
Vd. ekz. Ondo de Esperanto 2-a jaro, 1910, n-ro 12, p. 9; Ondo 3-a jaro, 1911, n-ro 5, p. 78-79, p. 79-80, k.t.p. Pola Esperantisto 1910, p. 159.
[11]
Pola Esperantisto 1911, p. 50: «…Pro tio, ke la Lingva Komitato havas la taskon zorgi pri netuŝo al la fundamento kaj pri la evoluado de la lingvo sur la bazo de nia fundamento, ni petas la Lingvan Komitaton, oficiale kaj plej energie kondamni la supre cititan [= tiun de G.M.] kaj similajn verkojn, kies sola efiko povas esti, ke ili detruos la fruktojn de ĝisnuna propaganda laborado kaj senkreditigos nian tutan Esperantan aferon.»
[11]
Tie ĉi BOURLET aludas al la ecoj de la «Plena Vortaro» de BOIRAC, kiu malgraŭ sia nomo estas ĉefe inventario de la formoj troveblaj en la tiamaj vortaroj por faciligi decidojn, kiuj estas preferindaj. Fakte temas pli pri prepara studo por verki unuecajn vortaroj, ol pri jam finfarita vortaro – aspekto, ofte miskomprenita de la tiama publiko.