Tri Vortaroj
[la du aliaj estas Boirac, Plena Vortaro de Esperanto, kaj Verax, Enciklopedia Vortareto Esperanta].
La verko de D-ro Kabe sub la titolo «Vortaro de Esperanto» prezentas per si negrandan enciklopedian vortaron en kiu la leganto trovos ne nur tion kio koncernas speciale Esperanton, sed ankaŭ ĝenerale la plej uzatajn internaciajn esprimojn. Ĝi estas verkita kun grandega zorgo kaj entenas ĉion necesan, kion ni postulas de la malgranda enciklopedio. La klariga parto de la vortaro estas tiel bonege kaj zorge prilaborita, ke la vortaro de Kabe povas servi ne nur kiel verko tre utila por ĉiu esperantisto, sed ankaŭ, kiel modelo por tiuspecaj verkoj ĝenerale.
Vortaro de Esperanto (Kabe).
Here is a book long looked for and much needed. It is just a plain dictionary of Esperanto, with the definitions in the same language — just like your English dictionary with definitions in English. It is by no means an "unabridged" dictionary, but contains a larger vocabulary than the average Esperantist will find necessary in any ordinary affairs. Evidently, however, the author of the dictionary had in mind a vortaro of strictly orthodox Esperanto terms, and the expectant reader will look in vain for many words which Kabe himself uses in his writings and translations! Even the almost universal syllable, aĉ, is lacking. Notwithstanding this surprising conservatism, the Vortaro de Esperanto is a hook which every serious student of the language should possess. It contains 173 pages of two columns each, and is of excellent and careful typography — four faces of eight-point type. This work of Kabe’s will be a great help to readers and writers of Esperanto, but we certainly hope to see it enlarged within a few years. It should have, in Latin and the national languages, the parent words. And since Esperanto has smashed the stuffing out of the attempt at saw-and-hatchet reforms, a little careful surgery with antiseptics wouldn’t hurt us a bit! For example, if our dictionaries are to have the words iniciati, iniciativo and iniciatoro, let us quietly and consistently, with no essays or world-wide debates, put iv and or in the list of suffixes. And if we are not to recognize iv and or as suffixes, let us omit the words containing them and use iniciato and iniciatinto. If we are going to use inspekti and inspektoro, then we do use or as suffix, and might as well list it as such, or say inspektisto. Such questions are better handled in Boirac’s Plena Vortaro, in which he distinguishes between words approved by the Lingva Komitato and those permitted and perhaps semi-officially approved—words which, as he expressed it in Barcelona, are still "waiting at the door" of the official vocabulary. However, the very conservatism of Kabe’s Vortaro makes it quite certain that the writer who confines himself to the words therein will be sure of writing "classic" Esperanto. The accuracy of the work and the care used in its preparation are beyond all question.
[Mallongigita eltiraĵo el la artikolo de Bourlet en La Revuo kun aldonita specimena artikolo («afabla») kaj la resumo:]
«Ni volas priŝati ambaŭ verkojn [t.e. tiuj de Verax kaj Kabe] kaj precize tiun de Kabe, kiu estos pli legata, per nelonga, sed trafa frazo: Ĉu estas tio ebla, ke ni povis dum tiom da jaroj esti sen tiel utila kaj bezona verko?»
Vortaroj.
Tri gravaj leksikologiaj verkoj aperis dum la lastaj tempoj en Francujo. Ili estas:
[1.] Boirac. … 1909
[2.] Vortaro de Esperanto de Kabe, Paris, Hachette & Ko. Kolekto de la Revuo. Prezo 3,50 M. bindita.
Jen la senpacience atendita vortaro esperanto-esperanta de nia fama aŭtoro Kabe. Trarigardinte ĝin, ni povas diri, ke tiu grava kaj necesega verko ne trompos la esperojn de l’ esperantistaro. Ĉi estas verkita kun la sperto, kiu karakterizas la ceterajn librojn de Kabe; la klarigoj de ĉiuj vortoj estas tre klare kaj bonstile donitaj. Kun la plimulto da vortoj troviĝas ekzemplaj frazoj por la aplikado de l’ vorto.
[3.] Verax. … 1910
Ni ne povas sufiĉe ŝati la privilegion havi nun bonajn Esperanto-esperantajn vortarojn. Dank’ al ili oni de nun evitos la gravan rifon de la malsamaj [p. 159] signifoj donitaj al unu radiko laŭ la diversaj lingvanoj. Jen granda paŝo al tute unueca uzado de la lingvo kaj forigo de multaj eraroj kaj duboj. — Ni citu nur unu ekzemplon: Tre ofte germanoj, eĉ bonaj esperantistoj, uzas tute malĝuste la vorton prefero, per kiu oni tradukas la germanan Vorzug, forgesante ke tiu ĉi vorto havas du nepre malsamajn signifojn, kiujn oni ne povas traduki per la sola vorto prefero. Se ni nun malfermas la vortaron de Kabe, ni tuj trovas la unikan kaj precizan signifon:
Preferi. Pli voli, pli ami; pli ŝati: preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion ol prozon. Prefero. Opinio de tiu, kiu preferas. Preferinda. Kiu meritas esti preferata: skriba respondo estas preferinda. Prefere. En maniero preferinda.
Konsekvence, prefero estas uzebla nur kun la signifo: «opinio de tiu, kiu preferas», kaj ne kun la signifo Vorzug, Vorteil. Estas vere, ke en nia lingvo mankas vorto, kiu precize esprimas tiun ĉi lastan ideon. La vortoj profito, utilo, supereco, privilegio plej ofte ne kontentigas la bezonon, pro tio ŝajnas al mi dezirinde, ke ni havu la vorton avantaĝo por la ideo, germ. Vorzug, Vorteil, angl. adventage, franc. avantage, hisp. ventaja.
Tiu ĉi rimarko, kiu ŝajne ne rilatas al la novaj vortaroj, tamen montras al ni la grandajn «avantaĝojn» (ne preferojn) de tiaj pure internaciaj vortlibroj.
La «apostato»-diskuto de 1989-1992
En 1989 la Akademio sub ĝia tiama prezidanto Andre Albault publikigis dokumenton «Listo de Normaj Landnomoj», en kiu ĝi rekomendis la formojn «Egipto» kaj «Egiptano». I.a. ĝi donas jenan motivon: «Ekskluzive uzata en la ĉefverka traduko de Kabe, La Faraono. Ni preferu tiun formon omaĝe al nia granda verkisto.»[12] Tiun decidon Bernard Golden (1925-2008), la tiama direktoro de la Akademio pri la ĝenerala vortaro, akre kritikis en polemiko «Ni ne omaĝu al apostato!»[13]: La ĝusta formo laŭ li estas «Egiptujo / Egiptio» kaj «egipto» por la landanoj.[14] Por Golden la motivo de Albault estas neakceptebla: Kabe estis nek «verkisto», nek «granda», sed nur «tradukisto» de malmultaj, plejparte polaj beletraĵoj krom aŭtoro de la vortaro. Pro lia nekomprenebla, mallojala kabeo, «tiuspeca homo» — simile kiel la «arkirenegato» Beaufront — ne meritas omaĝon. Gonçalo Neves defendis la meritojn de Kabe i.a. pro la vortaro (la kritiko de «La tiraljoro Golden» neglektas la historian kuntekston)[15], Golden replikis per kritiko de kelkaj misaj detaloj, troveblaj en la vortaro[16]:
[12]
Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9 [OI 9]. En: Aktoj de la Akademio, III, 1975–1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11). Ne plu valida, anstataŭigita per OI 12 de 2009-05-04. Tie la Akademio rekomendas «Egiptujo / Egiptio> kaj por la landano «egipto».
[16]
GOLDEN. Malfruiĝinta plendo. En: Monato, 13-a jaro 1992, n-ro 3 (Marto), p. 7. Temas pri forte mallongigita versio de lia samtona artikolo «Aŭtodafeo por la vortaro de Kabe!» En: Nia Bulteno, Informa Bulteno de Portugala Esperanto-Asocio, 1991, n-ro 54 (Nov-Dec), p. 18-19. Dum la mallongigado la redakcio de Monato enigis multajn lingvajn erarojn. La supra citaĵo laŭ la korektita versio en Monato 1992, n-ro 7 (Jul.), p. 7. Antaŭe jam: Kelkaj kritikaj rimarkoj pri la vortaro de Kabe. En: Nia Bulteno [Portugalio] 1990, n-ro 50 (Sept-Okt), p. 10, 12.