Выбрать главу

… Nu, kiu objektive analizas la vortaron trovas ne malmultajn misojn kaj mankojn, kiuj makulas tian konsultlibron. Ekzemple viskion li nomas amerika brando, dum ĝi originas el Skotlando / Irlando; lia difino de alpako misas; la vortojn «kaporalo» kaj «serĝento» li interŝanĝas; kaj sur la sporta tereno lia difino de laŭnteniso estas nekompleta. Temas nur pri kelkaj ekzemploj, sed tiuj malbone formulitaj kaj eĉ eraraj difinoj devas konvinki ĉiujn senpartiajn legantojn, ke per sia probatalado favore al Kabe Gonçalo Neves faras grandan eraron!

Krom la jam cititaj artikoloj Golden verkis ankoraŭ jenajn pliajn kritikojn pri la Kabe-vortaro[17]:

• La Faraona malbeno el la antikva Egiptujo/Egiptio. En: La Kancerkliniko 1990, n-ro 53 (Jan-Mar.), p. 18-19.

• Kiel Kabe konfuziĝis pri la uzo de "de" kaj "per". En: Kajeroj el la Sudo 1993, n-ro 20 (Okt.-Dec.), p. 17-19.

Estas relative facile konstateble, ke tiaj kaj ankoraŭ pliaj kritikindaĵoj troveblas en la vortaro. Kelkajn pliajn ni notis en la sekvaj ĉapritoj «Iom pri lingvaj apartaĵoj» kaj «Iom pri kaŝitaj vortoj». Golden pravas, ke ni — post pli ol cent jaroj — devas tre atente kaj singarde konsulti la historian vortaron el 1910. La demando estas nur, kiel oni pesas tiujn mankojn en nia unua difin-vortaro, kontrastante verajn aŭ foje eble nur ŝajnajn malglataĵojn al aliaj samepokaj vortaroj, ekzemple al la provo de Bertholet de 1905. Tiupunkte Neves tute pravas: Oni devas juĝi laŭ historiaj kriterioj, ne laŭ niaj nunaj.

Post la kritiko de Golden ŝajne neniu plu okupiĝis pri la vortaro ĝis 2013.

Fontoj

Kontraste al la vortaroj de la aliaj kvar korektantoj-kolegoj, ĉe Kabe mankas antaŭparolo, listo de uzita literaturo k.s. La klarigaj tekstoj konsistas el unu sola paĝo kun la uzitaj mallongigoj de 14 indikoj de fakoj (ekzemple «Med.» por medicino). Pro tio liaj fontoj ne estas evidentaj kaj necesas pli detala esploro ol estas farebla tie ĉi. Supraĵe ni povas diri nur tiom: Unu fonto klare estas la Universala Vortaro de la Fundamento (vd. la ekzemplon de la en 1910 jam eksmoda «ĉarpio», kiu nur estis registrita, ĉar ĝi estas trovebla en la Fundamento). Ni rajtas ankaŭ supozi, ke li uzis la vortaron esperantan-rusan de Zamenhof, aperinta en 1909. Pliaj fontoj probable estas la propraj tradukoj kaj samepoka literaturo (vd. la aludojn en la ĉapitroj «kaŝitaj vortoj» kaj «iom pri esperantaj aferoj»). Tamen Amerika Esperantisto pravas, ke Kabe ne registris ĉiujn vortojn, kiujn li mem uzis en siaj tradukoj. Ekzemplo estas «mizerikordo», plurfoje trovebla en la rakonto «La lasta» de Reymont[18], en Esperanto aperinta en 1910, kiu tamen mankas en la samjara vortaro. Eĉ pli: Dum Kabe uzis en la unua eldono de la Faraono (1907) la vorton «fakelo», ni trovas en sia vortaro la Fundamentan «torĉo», dum la paralela «fakelo» tute mankas. Inverse, la «nova» vorto «farbo», ofte uzita en la vortaro, estas nek zamenhofa (en la Jurgensen-vortaro Esperanto-germana «kolorilo»), nek — se ni ne pretervidis ion — troveblas en iuj el la tradukoj de Kabe.

Iom mirigas, ke Kabe ne aldonis kelkajn paĝojn kun geografiaj kaj personaj nomoj, kiel ekz. faris Rhodes en sia vortaro angla-esperanta de 1908. Tiu manko, same kiel tiu de enkonduko, kontribuas al la impreso, ke la vortaro estas iel nepreta, lasita de unu tago al la alia, kaj poste «tiel-kiel» sendita al la eldonejo.

Iom pri lingvaj apartaĵoj

Kiel samepokaj recenzintoj prave substrekis, la vortaro elstaras ĉefe pro sia facila kaj klara stilo. Strange tamen estas la franceca (tro-)uzo de la difina artikolo «la» kaj la sistema uzo de la apostrofita artikolo «l’». Ambaŭ uzoj jam en 1910 ne plu estis ĝenerale kutimaj, kiel montras legado de tiamaj gazetoj. Eĉ pli: Fruictier, kiun Kabe mencias en la artikolo pri «sintakso», en sia verko «La esperanta sintakso» de 1903 kaj 1907 jam donis tre detalajn regulojn pri la rekomendinda uzo de l’ artikolo — kiu certe ne estas tiu de Kabe. Ofte estas fraz(er)oj kieclass="underline" «Ĉambro destinita por la dormado» (dormoĉambro). Foje ni trovas ĝin eĉ antaŭ geografiaj nomoj: «Arbo …, kreskanta en la Centra Ameriko.» (kakaujo). La formo «l’» aperas sisteme, ŝablone en multaj difinoj de botanikaj kaj zoologiaj terminoj, ekz. «el la familio de l’», «frukto de l’ …ujo (arbo)», k.t.p.

Kiel decas por vortaro, ni preskaŭ ne trovis evidentajn pres-erarojn. La man-plenon ni simple sen komento korektis. Aliaj dubaj kazoj, ekzemple pri uzo de -ata / -ita, ni lasis, tiel kiel Kabe uzis ilin antaŭ cent jaroj. Foje ni tamen atentigas pri ili per {…}.

Ne estas surprizo, ke ni jen kaj jen trovas formajn arkaismojn (konkiri anstataŭ nun, t.e. en 2013, konkeri, Peruvio anstataŭ Peruo, k.t.p.) aŭ semantikajn arkaismojn (kp. ekz. biciklo, bicikleto, komunikaĵoj). Tion ni atendas de vortaro pli ol cent jarojn aĝa. Estas ĝuste tio, kio ĝin faras ĉarma kaj fascina.

Iom pri la skanado kaj la komentoj

La originalo estas presita en tre malgranda okpunkta serifa skribo simile al Times New Roman sur jam brune-flaveta papero. Sur kelkaj paĝoj la presado ne estas tre klara, sed iom ŝmirita. La prestipoj konstante ŝanĝiĝas inter normala, grasa kaj kursiva skribo. Ĉio tio estas granda defio por skan-programo. Kvankam la rezulto estis surprize bona, tamen necesis kompleta relego kaj kontrolado. Kelkaj el la komputile plej malfacile distingeblaj literoj estas ekz. "l", "I" kaj "1", "i", "!", "t" (minuskla L, majuskla i, la cifero unu, minuskla i, la elkrio-signo kaj minuskla T). Aliaj problemaj paroj estas "m" kaj "rn" (minusklaj M kaj RN), kursivaj f kaj ĵ (f[ranco] — ĵ[urnalo]), "Il" kaj "H" (Il[ustri] — H[avi]), "C" kaj "G" kaj ankoraŭ aliaj. Estas tre malprobable, ke ni sukcesis elsarki ĉiujn tiajn misanalizojn de la skan-programo. Pro atentigoj pri restintaj eraroj ni antaŭdankas.

Ni ĝis nun nur tre malmulte komentis en pintaj krampoj {…}. Kutime temas pri atentigoj pri arkaa uzo aŭ formo laŭ la tipo «ĥina. {nun: ĉina}», kie «nun» signifas «laŭ PIV 2005». Foje ankaŭ temas pri nuntempe duba lingvoformo, ekz. pri -ata / -ita.

Iom pri esperantaj aferoj

En siaj ekzemplo-frazoj aŭ -frazeroj Kabe jen kaj jen alludas al personoj, institucioj aŭ aliaj eroj de la tiama esperanta vivo. La plej gravajn referencojn ni klarigas ĉi poste.

Akademio. La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. (komisii) — La Lingva Komitato (LK) estis fondita dum la 1-a Universala Kongreso (UK) en Bulonjo ĉe Maro en 1905. Kun siaj pli ol 70 membroj, ĝi ne estis sufiĉe efike laborkapabla. Pro tio estis fondita la Akademio (AdE) dum la 4-a UK en Dresdeno en 1908.

akcento. En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo. (lasta). — Referenco al §10 de la Fundamenta Gramatiko (1887, 1905).

Barcelono. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. (vojo). — En Barcelono okazis la 5-a UK 1909, kiun Kabe ne partoprenis. Ĉu alludo, ke li en tiu jaro vivis en Peterburgo?

Berlino. La komunikaĵoj {= rimedo de transporto} de Berlino estas tre oportunaj. (komuniki). — Per la nun arkaa «komunikaĵo» Kabe celas trafikajn ligojn, vojaĝ-eblecojn. Vojaĝinte de rusa Pollando al la kvar unuaj Universalaj Kongresoj en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno, lia rekta vojo iris tra Berlino. Tre probable li raportas tie ĉi propran vojaĝ-sperton.

вернуться

[17]

Citita laŭ la bibliografio de la verkaro de Bernard Golden, stato 2010-05-09, elŝutebla de http://web.t-online.hu. Tie krome: Kial Kabe fariĝis renegato (Ĉapitro el la ukronia* [? tiel] historio de la esperanto-movado). En: Spektro 1994/1 (3), p. 17-20.

вернуться

[18]

[La maljuna patrino senespere atendas la revenon de la filo, laboranta sur la lasta ŝipo, kiu dum la ŝtormo estas ankoraŭ sur la maro kaj preĝas en la apudstranda kapelo:] «Kompatu min, mizerikorda Patrino, murmuretis ŝi petege…». «Patrino, plena de mizerikordo, kompatu min! ploregis ŝi malespere …» k.t.p. — El la pola verkisto Władysław Stanisław REYMONT (1867-1925) Kabe krome tradukis la rakonton «En Fumejo de l’ Opio», tiuepoke grava temo, kp. la artikolojn ekstrakti, morfino kaj opio.