Bulonjo. La deklaracio de Bulonjo. (deklaracio). Bulonja. La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. (epoko). — Per la Bulonja Deklaracio la unua UK akceptis la Fundamenton de Esperanto kiel «netuŝebla», «eterna» lingva interkonsento.
Diversaĵoj. «Diversaĵoj» de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. (novelo). — La ekzemplo-frazo alludas aclass="underline" Diversaĵoj — rakontoj el J. -H. Rosny, G. Auriol … Esperantigitaj de F. Lallemant kaj L. Beau. 2 ed. Paris: Hachette 1902, 67 p. — Kolekto Esperanta aprobita de D-ro Zamenhof.
«Esperantisto». jarkolekto de «Esperantisto» (kolekti). — «La Esperantisto» aŭ dumtempe «Esperantisto» estis la unua kaj sola Esperanto-gazeto, aperinta inter 1889 kaj 1895. Repr. de la tuta kolekto Hildesheim k.a.: Olms 1988, skanaĵo ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko (ONB).
Esperanto en dek lecionoj. Esperanto en dek lecionoj. (leciono). — Temas pri alludo al tiuepoke tre disvastigita lernolibro de Theophile Cart kaj Maurice Pagnier por franc-lingvanoj: L’Esperanto en dix leçons (cours du Touring-Club de France), 2-a eld. Paris: Hachette 1902, 74 p. — Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof — n-ro 6; 21-a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo 1921, 74 p. Ĝi ankaŭ estis adaptita al aliaj lingvoj, i.a. al la germana kaj nederlanda.
fabeloj. fabeloj de Andersen, de Grimm. (fabelo). — Jam por la Dua Libro de 1888 Zamenhof tradukis fabelon de Andersen, nome «La Ombro». En La Revuo aperis pliaj tradukoj el Andersen de Zamenhof, postmorte kvar volumoj kun ankoraŭ pliaj. «Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm» Kabe mem tradukis. Ili aperis en 1906 ĉe la Berlina eldonejo Moller & Borel (199 p.; represo Saarbrucken: Iltis 1985).
Fruictier. La esperanta sintakso de Fruictier. (sintakso). — Alludo al jena libro: Fruictier, Paul. Esperanta sintakso — laŭ verkoj de Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. 1-a eld. Szekszard [k.a.]: Lengyel [k.a.]
1903, 80 p. 2-a eld. Paris: Presa Esperantista Societo 1907, 80 p.
Fundamenta Krestomatio. Formo kaj grandeco de presaĵo: formato de l’«Fundamenta Krestomatio». (formato). «Fundamenta Krestomatio» havas 460 paĝojn. (paĝo). — En la Fundamenta Krestomatio (FK) de 1903 (Parizo: Hachette), Zamenhof kunigis multajn artikolojn, antaŭe jam publikigitajn en la unua Esperanto-periodaĵo «La Esperantisto», en stile prilaborita versio. Li krome aldonis kelkajn novajn pecojn, i.a. tradukon de la Fundamenta Gramatiko (1887) al Esperanto. Celo estis doni modelon por bona kaj unueca esperanta stilo.
kongresoj. Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj. (lando). — Alludo ĉefe al la serio de Universalaj Kongresoj (UK), kiu ekis en 1905 en Bulonjo ĉe Maro.
Konstanta Komitato de la Kongresoj. la konstanta komitato de la kongresoj. (komitato). — KKK estis fondita dum la Ĝeneva UK en 1906 kaj havis la taskon en kunlaboro kun la Loka Kongresa Komitato (LKK) zorgi pri la tagordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kunvenojn de la kongresoj.
Lingva Komitato. La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. (komisii). — Vd. ĉe Akademio.
Moller und Borel. Esperanto Verlag, Moeller {legu: Moller} und Borel. (firmo). — La tiuepoke plej grava Esperanto-eldonejo en Germanio kun sidejo en Berlino. Ĝi i.a. eldonis la «germanajn vortarojn» de Jurgensen / Zamenhof kaj la «Elektitajn fabelojn de fratoj Grimm» de Kabe mem (vd. ĉe «fabeloj») kaj la Germanan Esperantiston, kiu favore recenzis lian vortaron.
Oficiala Gazeto Esperantista. Oficiala Gazeto Esperantista estas la organo de la Lingva Komitato. (organo). — O.G., foje ankaŭ OGE aŭ OficGaz., aperis inter junio 1908 ĝis januaro 1922 en 81 kajeroj sub la redakto de Hippolyte Sebert kaj Gabriel Chavet en Parizo. Ĝi enhavas ĉiujn decidojn de la fruaj kongresoj kaj raportojn kaj decidojn de la Lingva Komitato, ekzemple la Unuan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro de la Fundamento (1909).
Orzeszko. La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj. (parenca). — Eliza Orzeszko (ankaŭ: Orzeszkowa) (1841-1910) estis siaepoke tre konata pola verkistino, nomumita kiel kandidato por la nobelpremio pri literaturo en 1905 (la premion tamen fine ricevis Sienkiewicz). Ŝian romanon «Marta» tradukis Zamenhof al Esperanto, la novelojn «Bela Sinjorino» kaj la rakontojn «La interrompita kanto» kaj «Legendo» Kabe mem. George Sand, pseŭdonimo de Amandine Aurore Lucile Dupin de Francueil (1804-1876), estis franca verkistino, kiu i.a. havis am-rilaton kun la komponisto Chopin inter 1838 kaj 1847 (vd. la mencion de Chopin en la artikolo «etudo»).
Otelo. ĵaluza, kiel Otelo. (ĵaluza). — Alludo al tragedio de Ŝekspiro «Otelo, la maŭro de Venecio» (ĉ. 1603), kies traduko al Esperanto, verkita de Reto Rossetti, tamen aperis nur en 1960 (La Laguna: Regulo).
Paŭlo kaj Virginio. La idilio de Paŭlo kaj Virginio. (idilio). — Titolo de malgranda romano Paul et Virginie (1788) de la franca aŭtoro Jacques Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737–1814). Ĝi aperis en Esperanto-traduko de Hector Hodler 1905 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo (Kolekto de "Lingvo Internacia" n-ro 8, 115 p.). De 1789 ĉiam denove represita, ofte kun ilustraĵoj, la romano baldaŭ fariĝis klasika infan-libro, konata al ĉiu klera franco de la malfrua 18-a ĝis la frua 20-a jarcento.
Sand, George. Vd. ĉe Orzeszko.
stilo esperanta. Se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo. (kompari). — Krom lernolibroj, en la unua jaro 1887 / 1888 aperis precipe la Dua Libro de Zamenhof, ties Aldono (ambaŭ 1888) kaj traduko el Puŝkin, La Neĝa Blovado, de Grabowski (same 1888). Kvankam estas ĝuste, ke ekzistas mirinda kontinueco de la stilo inter 1888 kaj 1910, tamen kelkaj detaloj malsamas. Precipe la difinan artikolon «la» de tiam oni uzis multe pli ŝpareme ol faris Kabe en sia vortaro. La formo de la artikolo kun apostrofo («l’»), ankoraŭ ofta kaj «normala» en proza teksto en 1888, de tiam estis uzata preskaŭ nur plu en poezio, dum Kabe en 1910 ĝenerale uzis ĝin — kontraŭ la tiutempe jam normala uzo.
Valienne. {legu: Vallienne} En la heksametro de Valienne nur la antaŭlasta ero estas spondeo. (heksametro). — Kabe alludas al la «Metamorfozoj» de Ovidio (43 a.K. ĝis 17 p.K.), longa epopea poemo en la latina, verkita en heksametroj kaj laŭverse tradukita al Esperanto de la franca kuracisto Henri Vallienne (1854-1908). La traduko tamen ŝajne neniam estis publikigita. En 1908, la tiuepoke gvida kultura periodaĵo «La Revuo» organizis konkurson «Kiu estas la plej bona esperantista stilisto?». Vallienne atingis la duan lokon post Kabe. Pri Vallienne vd. CEOLE 2008, p. 48-50.
Aldono: La kaŝitaj vortoj
Iom pri kaŝitaj vortoj
La vortaro de Kabe el 1910 notas proprajn nomojn nek en la ĝusta alfabeta pozicio, nek en aparta listo, tamen jen kaj jen uzas ilin en difinoj (normala skribo) aŭ ekzemplo-fraz(er)oj (kursiva skribo). Kelkaj aliaj vortoj estas simple forgesitaj, ekz. «ardezo», uzita en la difino de «grifelo» aŭ «kvaki» trovebla ĉe «rano». Sen pretendo de kompleteco jen listo de trafoj. La vorto post la ligostreko indikas la vortaran artikolon, kie oni trovas la kaŝitan vorton. Komentoj estas aldonitaj en pintaj krampoj ({..}).