Выбрать главу

Bluzo. Simpla vesto por la supera parto de l’ korpo, portata de kamparanoj, artistoj, lernantoj. Komparu: Burnuso, mantelo, kitelo.

Bo-. Prefikso, montranta personon, kun kiu oni parenciĝis per edziĝo: Bopatro = patro de edzo aŭ de edzino.

Boao. — 1. Grandega serpento. — 2. Longa peco de pelto, kiun la virinoj portas ĉirkaŭ la kolo.

Boato. Malgranda malpeza, nekovrita ŝipeto kun remiloj kaj veloj.

Bobeno. Cilindro, ordinare ligna, sur kiu oni volvas fadenojn.

Boji. — 1. Krii, kiel hundo. — 2. Malĝentila esprimo pri parolaj atakoj: La hundo bojas, la karavano preterpasas.

Bojkoti. Rifuzi, ĉesi labori por iu, vendi al iu, aĉeti de iu, entute havi rilatojn kun iu, pro malsameco de politikaj, sociaj opinioj. Bojkoto. Ago tie tiu, kiu bojkotas.

Boksi. Sporte batali per pugnoj. Boksisto. Sportisto, kiu boksas.

Boli. — Vaporiĝi en la tuta maso: La akvo bolas ĉe la temperaturo de 100 gradoj. — 2. Esti tre ekscitita, incitita: boli de kolero. La popolo, preta ribeli, bolas. Boligi. Varmigi akvon, fluidaĵon, por ke ĝi bolu.

Bolto. Fera najlo, kun larĝa kapo ĉe unu ekstremo kaj kun ŝraŭbo ĉe la alia. Bolti. Kunigi per boltoj.

Bombo. Fera globo, kesto, plenigita per pulvo, kiu eksplodas, falinte teren aŭ renkontinte solidan korpon.

Bombardi. Pafi per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. Bombardado. Pafado per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. Bombardilo. Kanono por bombardado.

Bombinatoro (Zool). Speco de bufo.

Bombono. Malgranda sukeraĵo.

Bona. — 1. De alta, supera kvalito: taŭga, konforma al celo, utila: bona drapo, oratoro, konsilo. -2. Feliĉa, prospera, sukcesa: bona novaĵo, bona jaro, bonan tagon!3. Favora, indulga, delikata, plenumanta siajn devojn, ne deziranta malutili: bona homo, bona patrioto. Bone. — 1. En bona maniero. — 2. Konsentite: Bone, mi venos. Boneco. Eco de tio, kio estas bona. Bonulo. Homo bona, simpla. Bonvoli. Esti tiel bona, afable konsenti, ne rifuzi: Bonvolu akcepti mian proponon. Malbonigi. Fari ion malbona: Troa uzado malbonigas ĉiun aparaton. Manko de singardemo malbonigas eĉ plej sukcesan entreprenon. La sukceso malbonigas la homojn. Plibonigi. Fari ion pli bona per forigo de la mankoj: plibonigi aparaton, stilon. Rebonigi. Fari ree bona ion difektitan: rebonigi rompitan velocipedon.

Bori. Fari truon, enigante kaj turnante akrepintan ilon: bori tabulon, bori truon, bori truon en tabulo. Borilo. Akrepinta fera bastoneto kun akra spirala rando.

Borakso (Ĥem.). Na2B4O7. Natribiborato. Blanka kristala substanco, uzata en la medicino kaj industrio.

Bordo. — 1. Ekstremo de supraĵo: bordo de tablo, de ŝipo.2. Tero. limiganta akvujon: bordo de maro, de rivero, de lago. Albordiĝi. Atingi bordon en ŝipo, boato. Komparu: Rando.

Borderi. — 1. Faldi kaj alkudri randon de vesto: borderi manikon.2. Ĉirkaŭi, limigi: Ŝtonoj borderas trotuaron.

Borso. Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado kaj aĉetado de akcioj, obligacioj, k.t.p., kaj notata ilia kurso.

Bosko. Arbareto.

Bostono. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko.

Boto. Leda alta piedvesto (ĝis la genuo, eĉ pli alten). Botisto. Metiisto, kiu faras botojn.

Botaniko. Scienco pri la vegetaĵoj. Botanika. Kiu rilatas la botanikon: botanika ĝardeno. Botanikisto. Scienculo, kiu sin okupas per la botaniko.

Botelo. Longa, ordinare vitra vazo kun mallarĝa malferma parto, por fluidaĵoj.

Bovo. Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton. Bovino. Ino de bovo. Bovido. Ido de bovo. Bovaĵo, bovidaĵo. Bova, bovida viando.

Braceleto. Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano (ĉe antikvaj nacioj kaj sovaĝuloj ankaŭ ĉirkaŭ la piedoj).

Brako (Anat.). Parto de la homa korpo, de la ŝultro ĝis la kubuto.

Bramo (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj (Abramis brama).

Bramano. Hinda pastro de alta rango.

Brano. Ŝeloj de greno, apartigitaj per la muelado.

Branĉo. Parto de arbo, kreskanta el la trunko. Branĉeto. Malgranda branĉo; branĉo, kreskanta ne el la trunko, sed el alia branĉo. Komparu: Vergo.

Brando. Alkohola trinkaĵo, produktata el greno, terpomoj. Brandfarado. Fabrikado de brando. Brandfarejo. Fabriko de brando. Brandfaristo. Specialisto en la fabrikado de brando.

Branko. Organo de la spirado de l’ fiŝoj.

Brasi. Turni velon al la vento.

Brasiko (Bot.). Legomo el la familio de l’ kruciferoj (Brassica oleracea).

Brava. Kuraĝa, sentima, taŭga. Brave. Bone, tre bone! (aproba ekkrio). Bravulo. Persono brava.

Breĉo. Larĝa fendo en muro, en ŝtonego; kavaĵo, malakraĵo de tranĉa rando.

Breto. Horizontala tabulo, sur kiu oni metas diversajn objektojn: breto de biblioteko, de ŝranko.

Brevo. Papa dekreto en malpli gravaj aferoj.

Breviero. Latina libro por la katolikaj pastroj, enhavanta preĝojn, psalmojn por ĉiu tago de l’ jaro.

Brido. Rimena ilo, metata sur la kapon de ĉevalo aŭ alia rajdbesto, per kiu oni ĝin kondukas. Bridi. — 1. Surmeti bridon. — 2. Haltigi, kvietigi: bridi la koleron. Senbridigi. 1. Demeti bridon: senbridigi ĉevalon. — 2. Doni liberon, ne limigi: senbridigi fantazion, pasiojn.

Brigado. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el du regimentoj.

Briko. — 1. Bakita peco de argilo de regula formo (ortangula paralelepipedo), uzata por la masonado. — 2. Io havanta la formon de briko: briko de sapo. Briketo. Malgranda briko el kunpremitaj pecetoj kaj pulvoro de karbo.

Brili. Hele lumi, kiel la poluritaj supraĵoj: La oro brilas. Brila. — 1. Tiu, kiu brilas. — 2. Eleganta, luksa, bonega: brila festeno, brila stilo. Brilo. Hela lumo de polurita supraĵo. Brileto. Tremanta neforta brilo. Rebrilo. Brilo, lumo de spegula supraĵo: La luno rebrilas de la lago. Senbrila. Ne havanta brilon.