Multajn pliajn vortojn, mankantajn en la ĝusta alfabeta loko, enhavas la zoologiaj kaj botanikaj terminoj. La artikolo pri «Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l’ mimozacoj (Acacia)» ekzemple enhavas la terminon «mimozacoj», por kiu mankas aparta artikolo. Ja troveblas «mimozo», sed mankas ankaŭ la artikolo pri -acoj. Simile — por doni duan ekzemplon — ĉe «ananaso»: «Ananasujo. Tropika arbo el la familio de labromeliacoj (Ananassa sativa)» La en la difino uziata termino «labromeliacoj» mem ne estas klarigita en la vortaro. Tiaj okazoj estas tiom oftaj, ke ni provizore rezignas listigi ilin tie ĉi. Oni facile trovas ilin en la elektronika versio, serĉante je la fakindikoj «(Bot.)» aŭ «(Zool.)».
A
Abdul Hamid. La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909. — trono. {Alludo al Abdul Hamid la 2-a (1842-1918), pro masakroj kontraŭ armenoj fifama en okcidenta Eŭropo kiel la «ruĝa (sanga) sultano», kiun detronigis la junturka revolucio je 27 Apr. 1909 (dato de la entronigo de frato de Abdul Hamid)}.
Abrahamo. Abrahamo volis oferi sian filon Izaakon. — oferi. Abrahamo estis la patro de Izaako. — patro. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj: Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. — patriarko.
Adamo. Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. — filo. Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj. — nomo. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. — paradizo 1.
Afriko. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. — cibeto. Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko — hipopotamo. La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko — kanibalo. germanaj kolonioj en Afriko. — kolonio. La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko. — kvanto. la nomadoj de Afriko. — nomado. La sovaĝuloj de Afriko. — sovaĝa. afrika. Afrika raba besto de la familio de l’ katoj, kun nigraj makuloj. — leopardo. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l’ parfumoj. — mirĥo.
Aĥilo. la heroaĵoj de Aĥilo — heroo. la kalkano de Aĥilo. — kalkano. Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla. — vundi.
Aleksandro. La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn. — helena.
Algerio. {nun: Alĝerio [OA 8]}. Algeria. Algeria soldato en araba uniformo. — zuavo.
alegro. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. — sonato.
Alpoj. Montaro. — monto.
Ameriko. En Ameriko ekzistas domoj, kiuj havas pli ol dudek etaĝojn. — etaĝo. Amerikon oni nomas la nova kontinento. — kontinento. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. — kreolo. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko. — kvakero. Epoko inter la falo de la Okcidenta Roma Regno kaj la malkovro de Ameriko. — mezo. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko. — nafto. Ameriko produktas multe da greno. — produkti. Panama terkolo kunigas la du Amerikojn. — tero. Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko. — vampiro. Centra Ameriko. Arbo el la familio de l’ malvacoj, kreskanta en la Centra Ameriko. — kakaujo Norda Ameriko. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko. — unu. Suda Ameriko. Sterko de maraj birdoj de la Suda Ameriko. — guano. Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj. — mirmekofago. amerika. Malgranda monero de multaj amerikaj ŝtatoj. — centavo. heredi de amerika onklo — heredi. Amerika vegetaĵo el la samnoma familio kun neregule dikiĝintaj verdaj trunketoj kaj dornosimilaj folioj, kun belaj floroj. — kakto. Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj. — kaŭĉuko. Amerika brando. — viskio.
anabaptisto. la sekto de anabaptistoj. — sekto.
alegro. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo. — simfonio.
andanto. Granda muzika verko por plena orkestro, konsistanta ordinare el kvar partoj; alegro, andanto, menueto kaj finalo. — simfonio. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. — sonato.
Andersen. fabeloj de Andersen, de Grimm. — fabelo.
Anglo. tipaj ecoj de la Angloj. — tipo. angla. Angla mezuro por sekaj ŝuteblaj korpoj = 36,5 litr. — buŝelo. La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm. — colo. Angla ora monero, neekzistanta plu, valoranta 21 ŝilingojn. — gineo. la angla lingvo. — lingvo. La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m. — mejlo. Angla monero, valoranta dek centimojn. — penco. Malhela, forta angla biero. — portero. Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj. — pudingo. La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj. — senato. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr. — sterlingo. Angla monero, valoranta 1,2 fr. — ŝilingo. Anglujo. La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo. — diskonto. Anglujo importas la grenon de diversaj landoj. — importi. Anglujo estas industria lando. — industrio. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko. — kvakero. La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj. — metropolo. Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj. presbiteriano. Anglujo posedas la plej grandan ŝiparon. — ŝipo.
Anna. Anjo. Anjo. — nj.
Apolono. La Rodosa koloso estis statuo de Apolono. — koloso. Kanto por la honoro de Apolono. — peano.
Arabo. araba. Araba vesto: longa mantelo kun kapuĉo. — burnuso. La arabaj ciferoj estas nun uzataj de ĉiuj civilizitaj popoloj. — cifero. gumo araba. — gumo. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l’ parfumoj. — mirĥo. Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k.t.p. — kafo. Arabujo. Regnestro de Arabujo post la morto de Mahometo. — kalifo.
arako. Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj. — punĉo.
ardezo. ardeza. Ardeza krajono. — grifelo. {2 Tabuleto, pasintece el ardezo, uzata de junaj lernantoj por skribado per kreto aŭ speciala krajono. ☞ grifelo. [PIV 2005]}.
Aristotelo. Filozofio de la mezaj jarcentoj, karakterizata de blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, … — skolastiko.
Ateno. En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton «strig-okula». — epiteto.
Aŭstrio. la aŭstrio-hungara dualismo. — dualismo. aŭstria. Aŭstria monero, valoranta du frankojn. — floreno. Aŭstria monero, valoranta 2 frankojn. — guldeno. Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn. — krejcero.