Выбрать главу

Azio. (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l’ miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio. — cinamo. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. — cibeto. Meza Azio. Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio. — mosko. azia. Azia leopardo. — pantero.

B

Baedeker. Tutmonde estas konataj la gvidlibroj de Baedeker. — gvidi.

Bach. La fugoj de Bach. — fugo.

Barcelono. La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa. — vojo.

baroko. baroka. la baroka stilo. — stilo.

Beau. «Diversaĵoj» de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. — novelo.

Berlino. La komunikaĵoj de Berlino estas tre oportunaj. — komuniki. Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo. — urbo.

Biskajo. Biskaja. la Biskaja golfo — golfo.

Bohemo. bohema. Bohema kaj pola rondodanco. — polko.

Bostono {urbo}. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko. — bostono {kartludo}.

Brabanto. puntoj de Brabanto. — punto.

Brazilio. {nun: Brazilo}. brazilia. {nun: brazila} (Bot.). Brazilia vegetaĵo kun tre bentemaj folioj (Mimosa). — mimozo. Portugala kaj brazilia malgranda monero. — rejso. Brazilujo. {nun: Brazilo} Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k.t.p. — kafo.

briketo. hejti kamenon per briketoj. — hejti. {komprenita kiel derivaĵo de briko, vd. tie}.

Budho. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamao. Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. — pagodo. Budha. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamaismo.

Bulonjo. La deklaracio de Bulonjo. — deklaracio. Bulonja. La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. — epoko.

C — Ĉ

Cejlono. (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l’ miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio. — cinamo. Araba arbo el la familio de l’ rubiacoj, transplantita Brazilujon, Cejlonon k.t.p. — kafo.

Cezaro. Cezaro, salutas vin la mortontoj, t.e. la gladiatoroj. — gladiatoro.

chartreuse. la likvoro «chartreuse». — likvoro.

Chopin. etudoj de Chopin. — etudo.

ĉino. Vd. ĥino.

D

Damasko {urbo}. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko. — damasko {ŝtofo}.

Dano. dana. la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda. — diferenco.

Dante. la verkoj de Newton, de Dante. — verki.

Davido. La psalmoj de Davido. — psalmo.

Demosteno. citi tekston de Demosteno. — teksto.

Dominiko. dominikano. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio: dominikano, franciskano. — monaĥo.

Dresdeno. La epizodoj de la Dresdena kongreso. — epizodo.

E

Edison. la fonografo de Edison. — fonografo.

Egipto. La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion. — atesti. La magio estis tre ŝatata en la antikva Egipto. — magio.

egipta. Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj. — destini. Antikva egipta reĝo. — faraono. egipta mumio. — mumio. Egipta monumento en formo de kvarangula kolono kun malgranda piramido sur la supro. — obelisko. la egipta simboliko. — simboliko. Egiptanoj. Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj. — hieroglifo 1. La antikvaj Egiptanoj kredis je la metempsikozo. — metempsikozo. Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj. — papiruso. Fabela besto de la antikvaj Egiptanoj, kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo. — sfinkso.

Eneo. Ĉiuj silentis, aŭskultante la rakonton de Eneo. — silenti.

epoko. karba epoko. karba epoko — filiko.

Esperanto. Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof. — pseŭdonimo. Universala vortaro de Esperanto. — vorto. {pliaj trafoj}. esperanta. Se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unua jaro, oni ne trovas diferencojn en la stilo. — kompari. Esperantistoj. La komencantaj Esperantistoj ofte uzas la prepozicion «je». — ofte.

Eŭropo. Traveturi la tutan Eŭropon. — veturi. eŭropa. Eŭropa grandega elefanto de la diluvia epoko. — mamuto. La hindo-eŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso. — raso. Eŭropano. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. — kreolo.

Eva. Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. — filo. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. — paradizo 1.

Everesto. Everesto. — monto.

F

fenigo. {antaŭe (FE) kaj nun: pfenigo, kp. tiun artikolon; eble preseraro} Franca monero, valoranta 80 fenigojn, 25 kopekojn. — franko.

finalo. Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. — sonato.

formalino. desinfekti loĝejon per formalino. — desinfekti.

Franco. La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo. — akcento. Multaj Francoj kartavas. — kartavi. franca. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata. — ĉampano. Franca monero, valoranta 80 fenigojn, 25 kopekojn. — franko. Iama franca danco. — gavoto. komandoro de la franca legio. — komandoro. Franca danco … — kvadrilo. Franca nobelo, inter la duko kaj princo. — markizo. «Diversaĵoj» de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo. — novelo. La Franca Respubliko, Svisujo. — respubliko. traduki esperante francan novelon. — traduki. Francujo. Provinco de Francujo (administra divido): Francujo konsistas el 86 departementoj. — departemento. Francujo eksportas multe da vino. — eksporti. la festo de la 14 Julio en Francujo — festo. En Francujo iam la remistoj de galeroj estis krimuloj, ligitaj al la bordoj per ĉenoj. — galero. Parizo estas la koro de Francujo — koro. Tuniso estas sub la protektorato de Francujo. — protektorato. Nomo de la lando de l’ popolo, esprimita de la radiko: Francujo, Turkujo. — -uj.

fr. La bieno estis taksita je 10,000 fr. {frankoj}. — taksi. Angla monero, valoranta 1,2 fr. — ŝilingo. Li ŝuldas al mi 100 fr. — ŝuldi. {«franko» ekzistas kiel aparta artikolo, tamen sen la mallongigo «fr».}

Francisko. la imperiestro Francisko Jozefo {la 1-a de Aŭstrio-Hungario, 18301916}. — imperio. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo. — kapuceno. franciskano. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio: dominikano, franciskano. — monaĥo.