Fruictier. La esperanta sintakso de Fruictier. — sintakso.
Fundamenta Krestomatio. «formato de l’ Fundamenta Krestomatio». — formato.
G
Galileo. la lorno de Galileo. — lorno.
Genovo. {nun: Ĝenovo}. Genova. Ĉefo de la Genova {nun: Ĝenova} kaj Venecia respubliko. — doĝo.
Germano. germana. La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm. — colo. La germana funto pezas 500 gramojn. — funto. kanceliero de la Germana imperio — imperio. germanaj kolonioj en Afriko. — kolonio. La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m. — mejlo. la Germana Regno. — regno. Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn. — talero. Turndanco de germana deveno — valso. Germanujo. La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo. — diskonto. Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo. — kukumo. komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo. — traktato. Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo. — urbo.
Gibraltaro. {nun: Ĝibraltaro} Gibraltaro estas konstruita sur promontoro. — promontoro.
Gregorio. Gregoria. Ĉiuj civilizitaj popoloj akceptis jam de longe la Gregorian kalendaron, per kiu la papo Gregorio XIII anstataŭigis en la jaro 1582 la Julian kalendaron. — kalendaro.
Gregoro. La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro. — investituro.
Greko. Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. — disko. La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj. — militi. greka. Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k.t.p. — cinika. Greka monero, valoranta unu frankon. — drakmo. Distrikto, regata de greka episkopo. — eparĥio. Antikve greka: la helena arto. Fari ion greka; doni al io grekan karakteron: La venkoj de Aleksandro Granda helenegis multajn orientajn popolojn. Specialisto en la greka lingvo, en la greka historio. — helena. La antikva greka civilizacio. — helenismo. Konforma al la maniero de la antikvaj grekaj kaj latinaj aŭtoroj kaj artistoj. — klasika. Antikva greka kaj latina (lingvo): la klasikaj lingvoj. — klasika. Monstra virino de la greka mitologio. — meduzo. Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj. — muzo. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj. — pentametro. Arbara duondio de la greka mitologio. — satiruso. greke. Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton. — humanismo. Grekujo. Ofero el cent bovoj en la antikva Grekujo. — hekatombo 1. Juĝo en la antikva Grekujo, kondamnanta al ekzilo civitanon, danĝeran por la ŝtato. — ostracismo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero. — rapsodo. Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia. — sofisto.
Grimm. fabeloj de Andersen, de Grimm. — fabelo. La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj. — filologo.
Ĝ
Ĝenevo. la Ĝeneva lago. — lago.
Ĝenovo. Vd. Genovo.
Ĝibraltaro. Vd. Gibraltaro.
H
Habsburgoj. la dinastio de Habsburgoj — dinastio.
Hamleto. la fantomo de l’ patro de Hamleto. — fantomo.
Hansen. Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen. — lepro.
Havano. havana cigaro. — cigaro
Hebreo. Religio de la Hebreoj. — judaismo. Mistera instruo de la antikvaj Hebreoj. — kabalo. Plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la Hebreoj manĝas dum la Pasko. — maco. Tribunalo de la antikvaj Hebreoj. — sinedrio. hebrea. Hebrea pastro. — rabeno. Hebrea templo. — sinagogo. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la tria jarcento. — talmudo.
Heleno. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. — rabi.
hemoragio … hemoragioj de l’ haŭto. — skorbuto.
Henriko. La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro. — investituro.
Herodoto. Verkisto historia, specialisto en la historio: Herodoto. — historio.
Hindo. La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso. — raso. hindo-eŭropa. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. — sanskrito. hinda. Hinda pastro de alta rango. — bramano. Hinda asketo almozulo. — fakiro. Simila al kaŭĉuko, malmoliĝinta suko de hinda arbo. — gutaperko. Antikva hinda lingvo, la plej malnova konata lingvo hindo-eŭropa. — sanskrito. Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo. — zingibro. Hindujo. Sekigita rezina suko de arbo, kreskanta en Hindujo, uzata kiel flava farbo. — gumiguto. La kastoj ekzistas ankoraŭ en Hindujo. — kasto. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. — kreolo. Kp. Indio.
Hispano. hispana. Asonancoj estas ofte uzataj en la hispana poezio. — asonanco. Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn. — duro. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko. — kreolo. Hispana ŝafo kun tre delikata lano. — merinoso. Hispana monero, valoranta 1 frankon. — pezeto. Monero de diversaj landoj: La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank. — piastro. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj. — toreadoro. Hispanujo. Lia Majesto, la reĝo de Hispanujo. — majesto.
Holando. La plej granda parto de Holando konsistas el maraj aluvioj. — aluvio. holanda. La holanda lingvo apartenas al la germana lingva familio. — familio. svisa, holanda fromaĝo. — fromaĝo.
Homero. Busto de Homero. — busto. En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton «strig-okula». — epiteto. la epopeoj de Homero. — epopeo. komparoj de Homero. — komparo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero. — rapsodo.
Hungaro. hungara. la aŭstrio-hungara dualismo. — dualismo. Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara. — husaro.
Hus. la herezo de Hus — herezo.
Ĥ
Ĥino. {nun: ĉino}. La Ĥinoj estas ekstreme ceremoniaj. — ceremonio. ĥina. {nun: ĉina}. la ĥina skribo. — ideografio. Alta ĥina oficisto. — mandareno. Ĥina portilo por pasaĝeroj, kun tegmento kaj kurtenoj. — palankeno. Ĥina instrumento muzika, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto. — tamtamo. Ĥinujo. {nun: Ĉinio} Templo, kapelo de Budho en Indio, Ĥinujo. — pagodo.