Выбрать главу

Brilianto. Polurita diamanto.

Broĉo. Ornamaĵo el oro aŭ arĝento kaj multekostaj ŝtonoj kun pinglo: La broĉo estas juvelo, portata de virinoj. Komparu: Agrafo, buko, pinglo.

Brodi. Fari per la kudrado desegnaĵojn, literojn sur tolo, drapo, k.t.p.: brodi monogramon sur naztuko.

Brogi Trempi en bolanta fluidaĵo; brulvundi per bolanta fluidaĵo: Oni brogas kokidon por ĝin senplumigi.

Brokanti. Aĉeti kaj revendi; trompe komerci; trompii.

Bromo (Ĥem.). Br. Ĥemia elemento, malhele ruĝa peza fluidaĵo de malagrabla odoro Ĝiaj komponaĵoj kun metaloj (bromidoj) estas uzataj en la fotografarto.

Bronko. Ĉiu el la du tuboj por spirado, en kiujn dividiĝas la traĥeo.

Bronkito. Inflamo de la bronkoj.

Bronzo. Kunfandaĵo de kupro kaj stano. Bronza. — 1. Farita el bronzo: bronza statuo. 2. Havanta la koloron de bronzo: bronza vizaĝo. Bronzi. Kovri per maldika tavolo de bronzo.

Broso. Ilo, konsistanta el haregoj, fiksitaj en tabuleto, por forigi polvon, ordigi harojn, purigi dentojn, k.t.p. Brosi. Purigi, ordigi per broso: Brosi harojn, brosi tapiŝon. Brosisto. Metiisto, kiu faras brosojn.

Broŝuro. Maldika, nebindita libro.

Broŝuri. Kunkudri la foliojn de libro.

Brovo. Arkforma vico de haroj super la okulo: sulkigi la brovojn.

Bruo. Miksaĵo de diversaj fortaj sonoj: La bruo de la stratoj de granda urbo. Brua. Laŭte sonanta: brua kunveno Brui. Fari bruon.

Bruli. — 1. Esti konsumata de fajro: La seka ligno rapide brulas.2. Esti forte ekscitita: bruli de deziro, bruli de pasio. Brulo. Stato de tio, kio brulas: brulo de urbo, de arbaro. Bruligi. Konsumi per fajro: bruligi lignon, petrolon. Ekbruligi. Igi ion brulanta: la fajron, la lignon. Brulaĵo. Substanco uzata por bruligado: karbo, ligno. Bruleti. Bruli malforte kaj sen flamo: Fajro bruletas sub la cindro. Brulvundo. Vundo, lezo, kaŭzita de fajro aŭ de varmega korpo. Brulstampi. Fari sur io signon per varmega fero.

Bruna. Nigreruĝa, malhele kaŝtana. Bruno. Bruna koloro. Brunigi. Fari ion bruna: La suno brunigas la haŭton. Bruneta. Havanta brunan nuancon. Sunbruno. Bruna koloro de la haŭto, kaŭzita de la sunaj radioj.

Brusto. Parto de la homa kaj besta korpo de la kolo ĝis la ventro. Brusta. De brusto: brusta malsano. Komparu: Busto, torso, talio.

Bruto. — 1. Hejma kvarpieda besto: ĉevalo, bovo, porko, ŝafo.2. Malsaĝa, maldelikata homo. Bruta. De bruto; similanta bruton, senprudenta, maldelikata. Brutaro. Kolekto de samspecaj brutoj: ŝafaro. Brutigi. Fari iun bruta: La sklaveco brutigas la homojn. Brutiĝi. Fariĝi bruta.

Bubo. Seneduka knabo. Bubaĵo. Ŝerco, petolaĵo de bubo.

Bubalo (Zool.). Sovaĝa bovo (Bubalus).

Buĉi. Mortigi bruton por manĝado. Buĉejo. Ejo, kie oni buĉas. Buĉisto. Homo, kies profesio estas buĉi.

Budo. Nezorge farita simpla konstruaĵo el tabuloj. Komparu: Barako.

Budĝeto. {nun ankaŭ: buĝeto} — 1. Projekto pri enspezoj kaj elspezoj por tuta jaro: La parlamento akceptas aŭ ne akceptas la budĝeton, prezentitan de la ministraro.2. La tuto de la enspezoj kaj elspezoj de ŝtato, familio, persono: Oni devas zorgi pri la egalpezo de sia budĝeto.

Bufo (Zool.). Ranosimila amfibio (Bufo).

Bufedo. Tablo, ŝranko kun manĝaĵoj en restoracio, stacidomo, teatro; ĉambro, en kiu estas ĉi tiu tablo.

Buko. Metala kadreto kun movebla pinglo por kunigi partojn de vesto: buko de zono. Buki. Kunigi per buko: buki zonon. Komparu: Agrafo, broĉo, pinglo.

Bukedo. Fasko de deŝiritaj kunligitaj floroj.

Buklo. Kuniĝo de ringforme kurbiĝintaj haroj.

Bukso (Bot.). Arbo ĉiam verda el la familio de l’ eŭforbiacoj (Buxus sempervirens).

Bulo. Neregule globforma maso: neĝa bulo, pasta bulo, panbulo.

Bulbo (Bot.). — 1. Legomo kun akra gusto kaj odoro, uzata kiel spicaĵo kaj kies radiko prezentas globforman tuberon kaj konsistas el foliformaj lamenoj, ĉirkaŭantaj unu la alian (Altium).2. Globforma radiko de kelkaj vegetaĵoj, konsistanta el foliformaj lamenoj, ĉirkaŭantaj unu la alian.

Buljono. Supo el kuirita viando, ordinare bova: bova, kokina buljono.

Bulko. Malgranda bakaĵo el tritika faruno.

Bulvardo. Larĝa strato, ĉirkaŭanta urbon; larĝa strato kun vico de arboj.

Burdo (Zool.). Abelosimila insekto (Bombus).

Burĝo. Homo de la meza klaso: ne nobelo, ne proletario. Burĝaro. Burĝa klaso. Burĝeco. Stato, titolo de burĝo.

Burĝono. Tubero sur vegetaĵoj, el kiu disvolviĝas la floroj kaj folioj. Burĝoni. Kovriĝi de burĝonoj.

Burleska. Ridinda per la karikatureco, per la kontrasto inter la graveco de la personoj kaj la malalteco de la stilo. Burlesko. Mallonga neserioza komedio, kun dancoj kaj kantoj.

Burnuso. Araba vesto: longa mantelo kun kapuĉo. Komparu: Kitelo.

Busprito. Oblikva masto en la antaŭa parto de ŝipo.

Busto. — 1. Antaŭo de la supera parto de la homa korpo: virina busto.2. Skulptaĵo, prezentanta nur la kapon kaj bruston de persono, sen brakoj: Busto de Homero. Komparu: Brusto, torso, talio.

Buŝo. Kavo de la homa vizaĝo inter la du makzeloj, enhavanta la langon kaj dentojn. Buŝa. — 1. Kiu rilatas la buŝon: buŝaj malsanoj.2. Farata per la buŝo: buŝa respondo. Buŝe. Per la buŝo: respondi buŝe. Buŝego. Buŝo de la bestoj.

Buŝumo. Aparato, metata sur la buŝegon de hundoj, ĉevaloj, por malhelpi ilin mordi.

Buŝelo. Angla mezuro por sekaj ŝuteblaj korpoj = 36,5 litr.

Butero. Grasa substanco el lakto.

Butiko. Ejo, kie oni vendas komercaĵojn, ordinare ĝi rigardas la straton. Butikisto. Posedanto de butiko.

Butono. Malgranda globforma aŭ diskforma korpo, kovrita aŭ ne per drapo, tolo, servanta por kunigi, fiksi partojn de vesto.

Butonumi. Kunigi per butonoj. Malbutonumi. Disigi partojn de vesto, eligante la butonojn el la truoj. Butontruo. Truo en vesto, en kiun oni enmetas la butonon.