Выбрать главу

Cikonio (Zool.). Birdo migranta el la familio de la longpiedaj (Ciconia).

Cikorio (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kies radiko estas uzata kiel surogato de l’ kafo (Cichorium intybus).

Cikuto (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj: Sokrato estis kondamnita trinki cikuton (Cicuta virosa).

Cilindro. Korpo, limigita de du egalaj paralelaj rondoj kaj de kurba surfaco, kuniganta ilin. Cilindra. Havanta formon de cilindro.

Cimo (Zool.). Parazita insekto el la familio de l’ hemipteroj, kun malagrabla odoro (Cimex Acanthia lectularia = litcimo).

Cimbalo. Muzika instrumento, konsistanta el tabulo, sur kiu estas streĉitaj metalaj kordoj aŭ metitaj sur korkoj metalaj tabuletoj, kiujn oni frapas per lignaj bastonetoj.

Cinabro (Ĥem.). HgS. Ruĝa hidrarga sulfido: Cinabro fabrike produktata, estas uzata, kiel farbo.

Cinamo (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l’ miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio: ĝi estas uzata kiel spicaĵo (Cinnamonum).

Cindro. Restaĵo de brulinta korpo.

Cindrigi. Fari ion cindro: La brulo cindrigis la tutan urbon.

Cinika. — 1. Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k.t.p. — 2. Senhonta, maldeca: cinika parolado, cinika konfeso. Cinikeco. Eco de tio, kio estas cinika. Cinikulo. Homo cinika.

Cipreso (Bot.). Pinglarbo el la samnoma familio, de bela piramida formo (Cupressus).

Ciro. Ŝmiraĵo por ŝuoj, por doni al ili brilon.

Cirko. Rondforma konstruaĵo kun areno en la mezo por spektakloj de rajdistoj, akrobatoj, atletoj.

Cirkelo. Geometria instrumento, konsistanta el du brakoj, kunigitaj per ĉarniro, kaj uzata por mezuri liniojn, desegni cirklojn.

Cirklo. Kurba fermita linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco de interna punkto, nomata centro. Cirkla. Havanta formon de cirklo.

Cirkonstanco. Detalo, apartaĵo, kiu akompanas fakton: grava cirkonstanco. Tio dependos de la cirkonstancoj.

Cirkulero. Sciigo, letero, skribita aŭ presita, dissendita al multaj personoj, pri la sama temo.

Cirkuli. — 1. Senhalte moviĝi, revenante ĉiam al la punkto de l’ foriro: La sango cirkulas en la homa korpo.2. Iri kaj reiri, veturi kaj reveturi: La publiko cirkulas sur la trotuaro. La kaleŝoj cirkulas sur la stratoj.3. Pasi de mano al mano: La mono cirkulas.4. Disvastiĝi: Famo cirkulas.

Cirkumflekso. Akcento, metata sur longaj vokaloj (^).

Cisterno. Akvujo por pluvakvo, ordinare masonita sub la tero.

Citadelo. Fortikaĵo, gardanta urbon.

Citi. Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro, kiel argumenton por sia propra diro. Citaĵo, citato. Frazo, fragmento citita. Komparu: Mencii.

Citro. Muzika instrumento, konsistanta el ligna kesto kun metalaj kordoj, kiujn oni pinĉas, ludante.

Citrono (Bot.). Pale flava frukto, plena de acida suko. Citronarbo. Vegetaĵo el la familio de l’ aŭrantiacoj (Citrus medica).

Civila. Kiu estas nek militisto, nek pastro.

Civilizi. Kvietigi la morojn, doni klerecon al barbaro: La Romanoj civilizis la antikvan mondon.

Civilizacio. Stato de tio, kio estas civilizita: La civilizacio anstataŭas iom post iom la barbaran staton.

Civito. Libera lando, regno, regata de la reprezentantoj de la popolo. Civitano. Ano de civito.

Colo. Malgranda mezuro de longeco: La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm.

Ĉ

Ĉabrako. Kovrilo, kiun oni metas sub la selo de ĉevalo.

Ĉagreno. Malĝojo, kaŭzita de perdo aŭ de nerealiĝinta espero: ĉagreno post la morto de amiko. Ĉagreni. Kaŭzi ĉagrenon: La novaĵo forte ĉagrenis nin. Ĉagreniĝi. Senti ĉagrenon.

Ĉamo (Zool.). Kaprosimila besto el la familio de l’ antilopoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon (Rupicapra).

Ĉambelano. Nobelo, administranta loĝejon de monarĥo.

Ĉambro. Ĉiu el la partoj de loĝejo, apartigitaj unu de alia per muroj kaj komunikigantaj reciproke per pordoj. Antaŭĉambro. Unua ĉambro de loĝejo ĉe la enirpordo, ordinare sen fenestroj kie oni demetas kaj lasas la paltojn, ĉapelojn k.t.p. Komparu: Vestiblo.

Ĉampano. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata.

Ĉano. Parto de pafilo, per sia frapo eksplodiganta la kartoĉon.

Ĉapo. Kapkovrilo kun nevolvita rando.

Ĉapelo. Kapkovrilo kun volvita rando.

Ĉapitro. Parto de literatura verko, signita per la sama vorto kun orda numero, aŭ sole per la lasta: Romano estas dividata en ĉapitrojn, kiel dramo en scenojn.

Ĉar. Konjunkcio, esprimanta kaŭzon.

Ĉaro. Durada veturilo: La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj.

Ĉarlatano. — 1. Migranta vendisto de kuracaj rimedoj, elŝiranta dentojn sur publikaj placoj, k.t.p. — 2. Trompisto, trouzanta la homan kredemon. — 3. Ignoranta kuracisto, pretendanta, ke li posedas sekretajn, ĉion resanigantajn rimedojn.

Ĉarma. Alloganta, kaŭzanta admiron per sia beleco, amindeco: ĉarma virino, ĉarma voĉo. Ĉarmo. Alloganta, kaŭzanta admiron beleco, amindeco. Ĉarmi. Allogi, kaŭzi admiron per sia beleco, amindeco.

Ĉarniro. Aparato, konsistanta el du plataj metalaj pecoj, kunigitaj per komuna akso kaj turniĝantaj ĉirkaŭ ĝi: Ĉarniroj estas uzataj ĉe pordoj, fenestroj.

Ĉarpenti. Prilabori lignon por konstruaĵoj; fari lignajn konstruaĵojn. Ĉarpentisto. Persono, kies metio estas ĉarpenti.

Ĉarpio. Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn: La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono.

Ĉasi. Persekuti beston, por ĝin mortigi. Ĉasaĵo. Besto, bestoj, kiujn oni ordinare ĉasas: leporoj, perdrikoj, kapreoloj.

Ĉasisto. Persono, kies profesio aŭ sporto estas ĉasi. Ĉashundo. Hundo uzata por la ĉasado. Ĉaskorno. Korno, per kiu oni ludas signalojn dum la ĉaso. Ŝtelĉasi. Ĉasi fremdan ĉasaĵon. Ŝtelĉasisto. Persono, kiu profesie ŝtelĉasas.

Ĉasta. Libera de voluptaj deziroj, nemakulita de seksaj pekoj. Ĉasteco. Eco de tiu, kiu estas ĉasta. Malĉasta. Perdinta la ĉastecon. Malĉastigi. Kaŭzi ies malĉastecon. Komparu: Virga.

Ĉe. Prepozicio, per kiu estas esprimata: — 1. Loko tre proksima de io, tuŝanta ion; ankaŭ en la senco — en loĝejo, domo de: Mi renkontis lin ĉe la pordo. La manĝantoj sidas ĉe tablo. Vi trovos lin ĉe mi je la sesa horo.2. Momento, tre proksima de io: ĉe la tagiĝo. Komparu: Apud, en.