Выбрать главу

Ĉefo. Persono, kiu komandas, administras, direktas: ĉefo de gvardio, ĉefo de oficejo, ĉefo de kompanio. Ĉefa. La plej grava, de unua rango; supera: ĉefa afero, ĉefa komando. Ĉefanĝelo, ĉefduko, ĉefepiskopo, ĉefministro, ĉefredaktoro, ĉefurbo.

Ĉeko. Mandato, per kiu oni povas repreni por si mem aŭ por alia persono la monon, lasitan sur sia kuranta konto en banko. Komparu: Asigno.

Ĉelo. Malgranda spaco, fermita de ĉiuj flankoj: ĉelo de monaĥo, ĉelo de abelejo, ĉelo de organismo.

Ĉemizo. Vesto, plej ofte tola, portata sur la supra parto de nuda korpo.

Ĉeno. Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia: ĉeno de l’ malliberulo. Ĉenero. Ringo de ĉeno.

Ĉerizo (Bot.). Frukto. Ĉerizujo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus cerasus).

Ĉerko. Kesto ligna, metala, en kiun oni metas kadavron, por ĝin enterigi.

Ĉerpi. — 1. Elpreni fluidaĵon per vazo, mano: ĉerpi akvon el puto. — 2. Preni de alia: ĉerpi el la monujo de l’ patro, ĉerpi materialon el ies verko. Elĉerpi. Malplenigi per la ĉerpado ĝis la fundo: elĉerpi akvon el la puto. La tuta eldono de la verko jam estas elĉerpita.

Ĉesi. Ne esti plu; ne okazi plu: La pluvo ĉesis. Ĉesu labori. Ĉesigi. Ne fari plu: ĉesigi laboron. Senĉesa. Kiu ne ĉesas: senĉesa diskutado. Senĉese. Ne ĉesante: senĉese babili.

Ĉevalo (Zool.). Unuhufa bruto, servanta la homojn kiel rajd- kaj jungbesto (Equus caballus).

Ĉevrono. Trabo, al kiu estas fiksitaj la tabuloj de tegmento.

Ĉi. Partikulo, almetata al montraj pronomoj kaj adverboj por esprimi pli proksiman personon aŭ objekton: tiu ĉi, ĉi tie.

Ĉia. De ĉiu eco, de ĉiu kvalito.

Ĉial. Pro ĉiu kaŭzo (malofte uzata).

Ĉiam. En ĉiu tempo.

Ĉie. En ĉiu loko.

Ĉiel. Ĉiamaniere (malofte uzata).

Ĉielo. — 1. Sin etendanta super ni blua arkaĵo, apogita sur la ekstremoj de la horizonto. — 2. La loĝloko de Dio, de l’ anĝeloj kaj sanktuloj. Ĉielarko. Sepkolora arko sur la ĉielo dum la pluvo (refrakto de la sunaj radioj en la gutoj de la pluvo). Ĉieliro. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo.

Ĉies. De ĉiu, apartenanta al ĉiu.

Ĉifi. Kunpremi kaj fari senordajn faldojn: ĉifi veston, ĉifi paperon.

Ĉifono Forŝirita peco de drapo, tolo, vesto, k.t.p. Ĉifonisto. Kolektanto de ĉifonoj. Ĉifonvesto. Malnova disŝirita vesto: ĉifonvesto de almozulo.

Ĉikani. Intence fari al iu malhelpojn, fari malagrablaĵojn al iu por montri sian superecon. Ĉikano. Ago de tiu, kiu ĉikanas. Ĉikanema. Havanta inklinon al ĉikanoj.

Ĉio. Ĝeneraliga pronomo memstara (uzata nur sen substantivo), montranta objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro: Kritikulo estas homo kiu ĉiam kaj ĉie kritikas ĉion. Ĉiopova. Kiu povas ĉion: Dio ĉiopova.

Ĉiom. Ĉia nombro, ĉia kvanto; ĉian nombron, kvanton (malofte uzata).

Ĉirkaŭ. — 1. Prepozicio kaj prefikso kun la signifo: en la spaco, kiu estas apud io, de ĉiuj ĝiaj flankoj: Densa popolamaso staris ĉirkaŭ la oratoro. La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Ĉirkaŭiri arbaron. — 2. Partikulo, esprimanta neprecize tempon, kvanton: La koncerto daŭris ĉirkaŭ 3 horojn kaj finiĝis ĉirkaŭ la noktomezo. La vesto kostos ĉirkaŭ 100 frankojn. Ĉirkaŭi. — 1. Esti ĉirkaŭ io: ĝardeno ĉirkaŭas la domon. — 2. Meti ĉirkaŭ io: Ĉirkaŭu la melonon per prunoj. Ĉirkaŭaĵo. Loko, kiu estas ĉirkaŭ io: la ĉirkaŭaĵo de urbo. Ĉirkaŭkolo. Leda, metala strio, ĉeno, portata ĉirkaŭ la kolo; ornamaĵo portata ĉirkaŭ la kolo. Ĉirkaŭmano. Ornamaĵo, portata ĉirkaŭ la mano; braceleto. Ĉirkaŭpreni. Meti la manojn ĉirkaŭ io: ĉirkaŭpreni arbon, ĉirkaŭpreni amikon.

Ĉiu. Ĝeneraliga pronomo, montranta apartan personon aŭ objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro: Ĉiu homo devas morti.

Ĉizi. Fari ornamaĵojn, figurojn sur metaloj per instrumento kun mallarĝa akra rando. Ĉizilo. Fera instrumento kun mallarĝa akra rando por ĉizi. Ĉizisto. Persono, kies metio estas ĉizi. Komparu: Skulpti.

-Ĉj. Sufikso, por formi karesajn virajn nomojn; oni aligas ĝin al 2–5 unuaj literoj de la nomo: patro, paĉjo — Johano, Joĉjo.

Ĉokolado. Substanco, konsistanta el kakao kaj sukero.

Ĉu. Konjunkcio, uzata antaŭ demandaj frazoj, en kiuj estas neniu alia demanda vorto: Ĉu vi venos? Kiam vi venos?

D

Da. Prepozicio esprimanta kvanton, nombron, mezuron: multe da homoj, cento da soldatoj, tri metroj da drapo.

Daktilo. — 1. (Bot.). Frukto de palmosimila arbo (Phamix dactylifera).2. Versmezuro, konsistanta el unu longa aŭ akcentita silabo kaj du mallongaj aŭ neakcentitaj.

Damoj. Ludo por du personoj, ludata sur speciala tabulo; ĉiu ludanto havas dek kvin soldatojn. Damtabulo. Tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn kaj blankajn, sur kiu oni ludas damojn.

Damasko. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko.

Danci. Ritme movi sian korpon ĉe sonoj de instrumento aŭ kanto. Danco. — 1. Movo de tiu, kiu dancas. — 2. Maniero danci: kvadrilo, polko. Dancisto. Persono, kies metio estas danci: baleta dancisto. Dancado. Dancarto.

Dando. Homo tre eleganta kaj laŭmoda. Dandi. Konduti kiel dando.

Danĝero. Proksima ebleco de malbono, de malfeliĉo: esti en danĝero. Danĝero minacas iun, pendas super iu. Forigi, eviti danĝeron. Danĝera. Prezentanta, enhavanta danĝeron: danĝera vojo, danĝera situacio, danĝera malsano, danĝera homo. Danĝere. En danĝera maniero: danĝere malsana, danĝere nesingarda. Sendanĝera. — 1. Kiu ne prezentas danĝeron: sendanĝera vojo. — 2. Kiu ne estas en danĝero: En haveno la ŝipo estas sendanĝera. Komparu: Risko.

Danki. — 1. Esprimi sian moralan devon reciproki la ricevitan bonon: danki la bonfaranton. Danki iun aŭ al iu; danki pro io aŭ por io.2. Reciproki la ricevitan bonon: Danki per perfido. Danko. Vortoj, ago de tiu, kiu dankas. Dankemo. Emo reciproki ricevitan bonon per bono. Dankema. Karakterizata de dankemo. Dank’ al. Per io, per la agado de io: dank’ al la helpo de l’ amikoj.