Выбрать главу

Deliri. Senprudente, senkonscie paroli sub la influo de l’ febro, de venenoj. Deliro. Stato, vortoj de tiu, kiu deliras.

Delto. — 1. Greka litero, havanta formon de triangulo. — 2. Triangula insulo inter maro kaj du brakoj de rivero: la delto de Nilo.

Demagogo. Politikisto, flatanta la popolon, por akiri ĝian favoron.

Demandi. Postuli sciigon, informon pri io: demandi iun, demandi pri io. Demando. — 1. Vortoj de tiu, kiu demandas. — 2. Problemo, temo diskutinda: La demando pri la universala lingvo.

Demokrato. Partiano de politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. Demokrata. Koncernanta politikan sistemon, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.

Demokratio. — 1. Politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. — 2. Partio de demokratoj.

Demono. Spirito de la malbono: demono tentanto. Demona. De demono, havanta karakteron, ecojn de demono.

Demonstrativa. — 1. Evidente pruvanta, klare montranta: demonstrativa atesto.2. (Gram.). Montranta la personon aŭ objekton, al kiu ĝi rilatas: ĉi tiu, tiu. Demonstrative. En demonstrativa maniero.

Denaro. Antikva malgranda monero roma.

Densa. Kies eroj estas proksimaj unu al alia: densa solvaĵo, densa drapo. Denseco. Eco de tio, kio estas densa. Dense. En densa maniero. Densigi. Fari ion densa: densigi la vicojn. Maldensa. Kies eroj estas malproksimaj unu de alia. Densejo. Densa loko en arbaro. Maldensejo. Senarba loko en la mezo de arbaro.

Dento. — 1. Akrepinta osto en la makzelo de bestoj, por mordi kaj dispecigi la nutraĵon. — 2. Io similanta denton: dento de kombilo. Denta. — 1. De dento: denta radiko. 2. Denthava, dentplena, provizita per dentoj: denta rado. Sendenta. Ne posedanta dentojn: sendenta maljunulo. Tridento. Forko kun tri dentoj: la tridento de Neptuno.

Denunci. Sekrete akuzi antaŭ la registaro. Denunco. Ago de tiu kiu denuncas, Denuncanto. Homo, kiu denuncas.

Departemento. — 1. Sekcio de ministrejo: departemento de polico.2. Provinco de Francujo (administra divido): Francujo konsistas el 86 departementoj.

Depeŝo. Sciigo, sendita per tre rapida vojo, precipe per la telegrafo.

Deponi. Lasi ĉe iu ion multvaloran por gardado: deponi akciojn en banko. Depono. Ago de tiu, kiu deponas.

Deputi. Sendi kiel reprezentanton en parlamento. Deputato. Reprezentanto en parlamento.

Derivi. Devenigi, klarigi la devenon de vorto: Kiel oni derivas la vorton «dependi»? Derivo. Devenigado de vortoj.

Des. Adverbo, uzata en la esprimo: ju pli… des pli…, por montri gradon, kiu aliiĝas paralele kaj depende de alia grado: Ju pli multe des pli bone. Ju pli multe vi lernos, des pli multe vi scios.

Desegni. Prezenti per bildo, farita per krajono aŭ plumo: desegni ion sur io. Desegnaĵo. Bildo, farita per krajono aŭ plumo.

Deserto. Fruktoj, dolĉaj manĝaĵoj, donataj post manĝo.

Desinfekti. Mortigi miasmojn en loĝejo, vestoj, tolaĵo, k.t.p.: desinfekti loĝejon per formalino. Desinfekto. Mortigo de miasmoj.

Despoto. Aŭtokrata, kruela monarĥo aŭ ĉefo. Despota. De despoto, karakterizanta despoton. Despote. En despota maniero.

Despotismo. Aŭtokrata kruela regado aŭ estrado.

Destini. Antaŭfiksi la uzon de io: Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj. La patro destinis por ĉiu filino po mil frankoj. Destino. Antaŭfiksita, antaŭdifinita celo, uzo. Antaŭdestino. Destino de la sorto. Komparu: Difini, determini.

Detalo. Malgranda parto de tuto: koni ĉiujn detalojn de la afero. Detala. Enhavanta la detalojn, atentanta la detalojn, preciza, kompleta: detala analizo de verko. Detale. En detala maniero, precize, plene, kun ĉiuj detaloj: detale priskribi.

Detektivo. Ano de la sekreta polico.

Determini. Montri precize devenon, konsiston: determini specon de vegetaĵo, determini la konsiston de la aero. Komparu: Destini, difini.

Detrui. Ruinigi, nuligi, neniigi: detrui urbon.

Devi. Esti necese por iu pro leĝoj, moralo, konveneco: Ĉiu devas morti. Oni devas obei la patron. Oni devas esti kompleza por la fremduloj. Devo. Neceso, dependanta de leĝoj, moralo, konveneco: plenumi siajn devojn. Devigi. Fari ion ies devo: devigi iun silenti. Komparu: Tasko.

Devii. Sin deturni, flankiri, malproksimiĝi de rekta, natura vojo (nur en figura senco): devii de la vojo de l’ virto; la lumo devias.

Devizo. — 1. Emblemo sur standardo kun mallonga klariga frazo: La honoro kaj la patrujo.2. Mallonga frazo, enhavanta principon de konduto: Facila internacia komprenebleco estas nia devizo. Komparu: Emblemo, maksimo, moto.

Dezerto. Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj: Saharo. Dezerta. Ne posedanta vegetaĵojn kaj loĝantojn, malplena. Dezertulo. Homo loĝanta en dezerto, por eviti la tentojn de la mondo kaj sin dediĉi al la paco; ermito.

Deziri. — 1. Voli posedi aŭ ĝui ion: deziri dormi.2. Esprimi al iu sian bonan volon: deziri al iu feliĉon. Bondeziro Deziro de feliĉo por iu: Akceptu miajn sincerajn bondezirojn! Deziregi. Pasie deziri.

Dio. La plej supera estaĵo, kreinto kaj konservanto de la mondo. Dia. — 1. De Dio: dia volo.2. Posedanta ecojn de Dio, perfekta, bonega: dia voĉo. Dieco. Eco de la plej supera estaĵo. Diservo. Religia ceremonio, dum kiu la pastro oferas al Dio la korpon kaj sangon de Kristo sub la formo de pano kaj vino; meso. Dipatrino. La sankta Mario, patrino de Kristo.

Diabeto (Med.). Sukera malsano (malsano, en kiu oni eligas sukeron en la urino).

Diablo. Malbona spirito, satano, demono. Diabla. De diablo, havanta ecojn de diablo.

Diademo. — 1. Reĝa krono. — 2. Surkapa zono por virinoj, ornamita per multekostaj ŝtonoj.

Diafana. Penetrebla por la radioj de la lumo, sed tra kiu oni ne povas vidi objektojn: diafana vitro. Diafaneco. Eco de tio, kio estas diafana.