Dis-. Prefikso, esprimanta: meton, dividon, apartigon, forigon en diversajn flankojn: dismeti meblojn en ĉambro, distranĉi panon, dissemi grenon, dispeli birdojn, disiri, disiĝi.
Disciplino. Absoluta obeemo de subuloj: Dum la milito en la armeo regas la plej severa disciplino. Disciplini. Eduki, instrui en disciplino: disciplinitaj soldatoj.
Disenterio (Med.). Infekta malsano, karakterizata de sanga lakso.
Disertacio. Scienca raporto, precipe prezentita al fakultato, por ricevi sciencan titolon.
Disko. — 1. Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. — 2. Objekto, similanta diskon: signala disko, disko de la luno.
Diskonti. Aĉeti aŭ vendi kambion antaŭ la pagtempo, deprenante la procentojn pagotajn. Diskonto. — 1. Aĉeto aŭ vendo de kambio antaŭ la pagtempo, kun depreno de la pagotaj procentoj. — 2. Procento, pagata al la aĉetanto de ia kambio: La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo.
Diskreta. Kiu scias gardi sekreton: La viroj estas pli diskretaj ol la virinoj. Diskrete. En diskreta maniero. Diskreteco. Eco de tiu, kiu estas diskreta.
Diskuti. Interparoli pri speciala temo, interŝanĝi ideojn pri solvota demando. Diskuto. Parolado de tiuj, kiuj diskutas: konduki diskutojn, vivplena diskuto, senorda diskuto. Diskutebla. Pri kiu oni povas diskuti; kiu ne povas esti akceptita sen diskutado. Diskutinda. Kiu indas diskutadon. Komparu: Debati, disputi.
Dispepsio (Med.). Malbona digestado.
Disperso. Disiĝo de la radioj de la lumo.
Disponi. Uzi laŭ sia bontrovo: Vi povas disponi mian monon kaj personon.
Disputi. Vive diskuti. Disputo. Viva diskuto. Komparu: Debati.
Distanco. Interspaco: distanco de la urbo ĝis la rivero.
Distili. Purigi fluidaĵon, vaporigante kaj poste remalvarmigante ĝin: distili brandon.
Distingi. Rimarki diferencon inter du objektoj, personoj aŭ ideoj: distingi la elparoladon de diversnaciaj Esperantistoj; distingi ion de io. Distingiĝi. Fariĝi rimarkita pro eminentaj ecoj: distingiĝi por kuraĝo.
Distri. — 1. Deturni la atenton: La muziko sur la strato distris la lernantojn en la klaso. — 2. Agrable okupi la pensojn, amuzi post laboroj, ĉagrenoj: Vespera koncerto distris la kongresanojn post la laboraj kunsidoj. Distraĵo. Tio, kio distras; amuzaĵo: spektaklo, koncerto. Distrita. Ne atenta, ne scianta fiksi la atenton sur unu objekto. Komparu: Amuzo, ludo.
Distrikto. Parto de lando, de urbo, precize limigita kaj havanta unu ĉefon (administran, polican, juĝan). Distrikta. De distrikto, koncernanta distrikton: distrikta kuracisto.
Ditirambo. Entuziasme laŭda kanto aŭ versaĵo por ies honoro.
Divano. Ŝtata turka konsilantaro.
Diveni. Malkovri sekreton, veron, havante neniun bazon por motivita konkludo; Divenu, kiom da nuksoj mi havas en la mano? Komparu: Konjekti.
Divergi. (Fiz.). Flankiri unu de alia: La sunaj radioj, trapasinte konkavan lenson, divergas.
Diversa. Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn (la vorto estas uzata ordinare en la multenombro): diversaj personoj, objektoj, ideoj. En la maro vivas diversaj bestoj: fiŝoj, amfibioj, moluskoj, k.t.p. Diverseco. Eco de tiuj, kiuj estas diversaj.
Dividi. — 1. Fari partojn el tuto: dividi en partojn; dividi 10 per 2. — 2. Doni parton: dividi sian panon kun mizerulo. Divido. Ago de tiu, kiu dividas: malpaci ĉe la divido. Dividebla. Kiu povas esti dividata.
Dividendo. Parto de neta profito por unu akcio.
Divizio. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el kelke da regimentoj (ordinare el kvar).
Do. Konkluda konjunkcio: Kion do vi intencas fari?
Docento. Instruanto en universitato, ne posedanta titolon de profesoro.
Dogmo. Neŝanĝebla, netuŝebla religia aŭ filozofia principo: La dogmoj de la katolika eklezio.
Dogo. Speco de granda, forta hundo kun malgrandaj oreloj kaj staranta vosto.
Doĝo. Ĉefo de la Genova {nun Ĝenova} kaj Venecia respubliko.
Doktoro — 1. Persono posedanta la plej altan sciencan titolon de fakultato. — 2. Kuracisto. Doktoreco. Titolo de doktoro.
Doktrino. Scienca teorio, religia dogmaro.
Dokumento. — 1. Skribaĵo, servanta kiel pruvo, kiel atesto: historia dokumento. — 2. Iu ajn objekto, servanta kiel pruvo.
Dolaro. Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn
Dolĉa. — 1. Havanta agrablan guston. kiel tiu de la sukero aŭ mielo. — 2. Agrabla por la orelo: dolĉa melodio. — 3. Delikata, aminda: dolĉa vizaĝo. Dolĉeco. Eco de tio, kio estas dolĉa. Dolĉigi. Fari ion dolĉa: dolĉigi teon.
Dolori. Kaŭzi tre malagrablan korpan senton. Vundoj doloras la malsanulon. Dolora. Kiu doloras.
Domo. Konstruaĵo por loĝi. Dometo. Malgranda, simpla domo. Domano. Loĝanto de domo.
Domaĝo. Bedaŭrinda afero: domaĝo estas aŭ domaĝe estas, ke
Domeno. — 1. Maskarada kostumo (mantelo kun kapuĉo). — 2. Ludo; 28 malgrandaj tabuletoj, dividitaj ĉiu en du partojn, surhavantajn punktojn.
Doni. Lasi al iu la uzon, ĝuon de sia objekto (ĉu provizore ĉu kiel propraĵon); doni al iu sian mantelon, doni la manon, doni la pladon al kunmanĝanto. Aldoni. Doni ion plu krom tio, kion oni jam donis. Eldoni. Publikigi kaj aranĝi la vendadon de literatura verko: La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo. Transdoni. Doni al iu ion, ricevitan de alia persono.
Donaci. Senpage doni kiel propraĵon: Por la baptotago la gepatroj donacis al la filo librojn. Donaco. Tio, kion oni donacas.
Dorloti. Agi kun iu tro kareseme, tro delikate, esti tro indulga: La unuenaskita infano ordinare estas dorlotata.
Dormo. Ripozo de la korpo, dum kiu ĉesas la konsciaj movoj kaj agado: La dormo similas la morton. Dormi. Esti en stato de dormo. Dormeti. Delikate, neforte dormi. Dormema. Havanta inklinon al la dormo, amanta dormi. Dormigi. Fari iun dormanta: dormigi infanon en lulilo. Ekdormi. Fariĝi dormanta: Laca homo rapide ekdormas. Dormoĉambro. Ĉambro destinita por la dormado. Maldormi. Sin deteni de la dormo en la tempo, en kiu oni ordinare dormas: maldormi starante garde, maldormi ĉe la lito de malsanulo. Sendormeco. Nenatura stato, kiam oni ne povas dormi: Sendormeco konsumas la korpon.