Dorno. Pikilo de vegetaĵoj: Ne ekzistas rozoj sen dornoj.
Dorso. — 1. Parto de la korpo, de la ŝultroj ĝis la pelvo: porti ŝarĝon sur la dorso. - 2. Posta parto de objekto: dorso de la mano, dorso de la seĝo. Dorsa. De dorso, estanta sur dorso.
Doto. Tio, kion edziniĝanta virino ricevas de la gepatroj. Doti. Doni doton: doti la filinon.
Dozo. Kvanto de medikamento, kiun oni prenas por unu fojo: granda dozo, homeopatia dozo. Dozi. Precize difini la kvanton de la prenota medikamento: La venenoj devas esti dozataj tre singarde.
Dragono. Soldato de malpeza kavalerio, kiu povas batali rajdante aŭ piedirante.
Drako. Fabela monstra flugbesto kun flamo eliranta el ia buŝego.
Drakmo. Greka monero, valoranta unu frankon.
Drakona. Tre severa: drakonaj leĝoj.
Dramo. — 1. Teatra verko, en kiu la tragedia elemento kuniĝas kun la komika. — 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo: familia dramo. Drama. De dramo, havanta ecojn de dramo.
Dramaturgo. Drama verkisto.
Dramaturgio. Teorio de la dramaj verkoj; arto skribi dramajn verkojn.
Drapo. Ŝtofo, fabrikata el lano kaj uzata por vestoj. Drapa. El drapo: drapa kurteno.
Drapiri. Kovri, ornami per multefalda ŝtofo. Drapiraĵo. Ŝtofo, drapo, per kiu oni drapiras.
Drasta. (Med.) Forte efikanta: drasta laksilo.
Draŝi. Eligi per batado la grajnojn el spikoj. Fig. Draŝi al iu la dorson = forte bati. Draŝilo. Instrumento por draŝi, konsistanta el du bastonoj, kunigitaj per rimeno. Draŝmaŝino. Maŝino por draŝi.
Drato. Metalfadeno.
Dreno. Tubo, farita ordinare el bakita argilo kaj uzata por dreni. Dreni. Sekigi malsekan grundon per subteraj tuboj, faritaj ordinare el bakita argilo.
Dresi. Instrui beston por speciala celo: dresi hundon por la ĉaso; dresi ĉevalon por la cirko. Dresisto. Homo, kies profesio estas dresi.
Drinki. Malmodere trinki vinon, bieron, k.t.p. Drinkado. Ago, konduto de tiu, kiu drinkas. Drinkulo. Persono, kiu havas la kutimon drinki. Drinkejo. Loko, butiko, kie oni trinkas brandon, bieron.
Drogo. Substanco, uzata por preparado de medikamentoj. Drogisto. Drogvendisto.
Dromedaro (Zool.). Unuĝiba kamelo.
Droni. Perei per sufokiĝo en la akvo. Dronigi. Pereigi per sufoko en la akvo. Sin dronigi. Sin memmortigi per sufoko en la akvo.
Du. La nombro 2.
Dualismo. — 1. Filozofia aŭ religia sistemo, akceptanta du principojn (la korpon kaj la animon, la principon de la bono kaj malbono), ĉiam kontraŭbatalantajn unu la alian. — 2. Politika sistemo, en kiu du tute sendependaj ŝtatoj estas kunigitaj kaj havas komunan regnestron: la aŭstrio-hungara dualismo.
Dualisto. Partiano de dualismo.
Dubi. Ne esti certa, ne scii, ĉu jes aŭ ne: dubi pri ies honesteco. Dubo. Opinio de tiu, kiu dubas. Senduba. Nedubebla, certa.
Dueli. Batali en duelo. Duelo. Antaŭpreparita batalo inter du personoj por decidi privatan malpacon. Duelanto. Batalanto en duelo.
Dueto. Muzika verko por du instrumentoj aŭ du voĉoj: kanti, ludi dueton.
Duko. Persono, posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj de grafo. Duklando. Lando, regata de duko.
Dukato. Iama ora monero, valoranta 10 ĝis 12 frankojn.
Dum. — 1. Prepozicio kun la signifo: en la tempo de, en la daŭro de: dum la tagmanĝo, dum la tuta somero. — 2. Konjunkcio kun la signifo: en la tempo kiam: Dum vi dormis, li laboris. Dume. Dum tiu tempo: Oni preparas la vespermanĝon, ni dume babilu.
Dungi. Fari interkonsenton kun iu, por certigi al si lian servadon por difinita pago: dungi lakeon. Dungato. Persono dungata.
Duplikato. Kopio, dua ekzemplero de akto, de dokumento: duplikato de fakturo, duplikato de kambio.
Duro. Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn.
Duŝo. Pluvbano.
E
-E. Fleksio de adverboj: bone, unue, antaŭe, senprokraste.
Ebeno. Supraĵo, kiun tuŝas tuta rekta linio, kiu havas kun ĝi du komunajn punktojn. Ebena. Havanta formon de l’ ebeno: La supraĵoj de piramido estas ebenaj, la supraĵo de sfero estas kurba. Ebenaĵo. Ebena loko, ebena lando.
Ebenigi. Fari ebena: ebenigi la vojon. Komparu: Glata, plata.
-Ebl. Sufikso, esprimanta, ke io povas esti farata: manĝebla, dividebla, kredeble.
Ebono. Nigra, malmola, peza ligno: Ebonon oni uzas por mebloj, bastonoj k.t.p. Ebona. El ebono: ebona skatolo.
Ebria. Estanta sub la influo de la alkoholo: Ne donu glavon al homo ebria. Ebrieco. Stato de tiu, kiu estas ebria: Ebrieco donas forgeson. Ebriigi. Fari iun ebria. Ebriiĝi. Fariĝi ebria. Ebriulo. Persono ebria.
Eburo. Osto de la okuldento de elefanto. Ebura. El eburo: ebura tenilo.
-Ec. Sufikso, esprimanta abstraktan ideon de kvalito, de stato: moleco, infaneco. Eco. Kvalito: bonaj kaj malbonaj ecoj.
Eĉ. Adverbo, uzata por substreki ideon, por esprimi: ne nur, sed krom tio, sed pli multe…: Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. Oni insultis, oni eĉ batis la malfeliĉulon.
Edifi. Instigi al la pieco, al la virto: La prediko edifis ĉiujn preĝantojn. Edifa. Kiu edifas: edifa admono de l’ patro.
Edikto. Leĝo, ordono, publikigita de regnestro.
Eduki. Zorgi pri la evolucio de la fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj: eduki infanon, eduki beston. Edukato. Tiu, kiu estas edukata. Edukado. Agoj de tiu, kiu edukas. Edukiteco. Eco, stato de tiu, kiu estas edukita. Edukisto. Persono, kies okupo, specialo estas eduki. Edukejo. Institucio, kie oni edukas.
Edzo. Viro laŭleĝe ligita kun virino, por fondi kun ŝi familion. Edzino. Virino laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion. Edziĝo. Laŭleĝa ligo de viro kun virino, por fondi familion. Edzeco. Stato de tiu, kiu estas edzo aŭ edzino. Edziĝi. Fariĝi edzo. Edziniĝi. Fariĝi edzino. Geedziĝi. Fariĝi geedza paro. Edzigi. Fari iun edzo: La gepatroj edzigis la filon. Eksedziĝo. Laŭleĝa rompo de la edziĝo.