Ekspresa. Por speciala celo, tre rapida: ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro.
Ekstazo. La plej alta grado de admiro, en kiu oni koncentrigas la tutan atenton sur unu objekto, tute forgesante pri ĉio alia: ama ekstazo, religia ekstazo.
Ekstemporalo. Ekzerco, traduko, farata en lernejo senprepare, sen helpo de lernolibroj.
Ekster. — 1. Loka prepozicio, esprimanta, ke io estas trans la limoj de objekto aŭ estas direktata trans ĝiajn limojn: La balkono estas ekster la ĉambro. Iri ekster la urbon. — 2. Prepozicio, esprimanta: escepte, se oni esceptas (en ĉi tiu senco ĝi estas uzata anstataŭ krom, se la lasta povas naski dubon): Ekster ĉi tiuj reguloj, ne ekzistas aliaj. Ekstera. Estanta ekster io: ekstera tavolo. Ekstere. En ekstera loko: aerumi litaĵon ekstere = ekster la loĝejo.
Ekstermi. Neniigi, detrui, plene pereigi: ekstermi la malamikojn. Ekstermo. Neniigo, detruo, plena pereigo.
Ekstra. Okazanta ekster la kutima tempo aŭ nombro; aldona; eksterordinara: ekstra eldono de gazeto, ekstra vagonaro.
Ekstrakti. Eligi, elpreni la efikajn substancojn per kuirado, solvado. Ekstrakto. Substancoj ekstraktitaj: ekstrakto de viando, ekstrakto de opio.
Ekstrema. — 1. De plej alta grado: ekstrema danĝero. — 2. Plej malproksima: la ekstrema Oriento. Ekstreme. En plej alta: ekstreme bona. Ekstremo. — 1. Plej alta grado, supro: ekstremo de senhonteco. 2. Plej malproksima parto, fino, supro: ekstremo de ŝipo. Komparu: Fino, limo.
Ekvacio. Matematika egalaĵo, enhavanta kelke da nekonatoj: ax+bx²=c.
Ekvatoro. Granda rondo perpendikulara al la akso de l’ sfero: la tera ekvatoro dividas la teron en du duonsferojn: la nordan kaj la sudan.
Ekvilibro. — 1. Stato de senmoveco de korpo, sur kiun agas du aŭ pli multe da fortoj; egalpezo: ekvilibro de pesilo. – 2. Fig.: ekvilibro de l’ animo, ekvilibro politika. Ekvilibristo. Cirka artisto, scianta konservi ekvilibron de sia persono aŭ de diversaj objektoj en speciale malfacilaj kondiĉoj: dancisto sur ŝnuro.
Ekvilibrismo. Arto de ekvilibristo.
Ekvivalento. Egalvalora objekto: la meĥanika ekvivalento de la varmo. Ekvivalenta. Egalvalora.
Ekzakta. Senerara, gusta eĉ en la plej malgrandaj detaloj (pri la kalkuloj kaj sciencoj): ekzaktaj sciencoj.
Ekzameni. — 1. Fari demandojn al lernanto aŭ kandidato por kontroli liajn sciojn: ekzameni studenton. — 2. Detale esplori: ekzameni problemon. Ekzameno. Kontrolo de scioj de lernanto aŭ kandidato per demandoj buŝaj aŭ skribaj: ekzameno por supera esperanta atesto. Ekzamenanto. Persono, kiu ekzamenas. Ekzamenato. Persono, kiun oni ekzamenas.
Ekzantemo (Med.). Ruĝaj makuloj sur la haŭto, kiuj aperas ĉe diversaj infektaj malsanoj: tifa ekzantemo.
Ekzegezo. Klarigo gramatika, historia, leĝoscienca, k.t.p. de teksto, precipe de la Biblio. Ekzegezisto. Scienculo specialisto en la ekzegezo: Renan.
Ekzekuti. Mortigi krimulon laŭ juĝa verdikto. Ekzekuto. Ago de tiu, kiu ekzekutas. Ekzekutisto. Persono, kies okupo, profesio estas ekzekuti.
Ekzemo (Med.). Haŭta malsano, karakterizata de erupcioj de la haŭto kaj de jukado.
Ekzemplo. — 1. Objekto, vorto, frazo, klariganta ĝeneralan regulon, difinon: gramatika ekzemplo. — 2. Imitinda ago, persono: doni bonan, malbonan ekzemplon; sekvi ekzemplon. Ekzemple. Kiel ekzemplon (ni citu). Komparu: Modelo.
Ekzemplero. Objekto farita laŭ ĝenerala tipo; unu objekto el aro de samspecaj: ekzemplero de libro, de gazeto.
Ekzerci. Per ripetata kaj sistema uzado doni lertecon aŭ scion: ekzerci soldatojn, ekzerci siajn piedojn, sin ekzerci. Ekzerco. Ago, problemo por ekzerci aŭ sin ekzerci: gimnastikaj ekzercoj, lingvaj ekzercoj.
Ekzili. Forigi el la loĝlando per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro. Ekzilo. Forigo el la patrolando: kondamni al ekzilo. Ekzilito. Persono, kondamnita al ekzilo, persono ekzilita.
Ekzisti. Esti, vivi, daŭri: Mi pensas, do mi ekzistas. Ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon. La mondo ekzistas jam multe da jarmiloj Ekzistado. Estado, vivado, daŭrado: rimedoj por ekzistado. Ekzistaĵo. Vivanta estaĵo.
El. — 1. Prepozicio,per kiu estas esprimata: a) Direkto de l’ interno de io eksteren: preni pinglon el skatolo, ĉerpi el puto. b) Materialo, ŝtofo: ringo el oro, ĉemizo el tolo. c) Unu el la kamaradoj, plej bona el ĉiuj. — 2. Prefikso, per kiu estas esprimata: a) direkto de la interno de io eksteren: eliri. b) Ĝisfina plenumo de la ago: ellerni, eltrinki.
Elasta. Kiu reprenas la antaŭan formon, kiam ĉesis agi la forto, ĝin ŝanĝinta: elasta bastono. Elasteco. Eco de tio, kio estas elasta.
Elefanto (Zool.). La plej granda kvarpiedulo dikhaŭta, kun longa movebla nazego kun fingroforma ekstremo (Elephas).
Eleganta. Bela, luksa, gustoplena, moda: eleganta vesto, eleganta homo. Elegante. En eleganta maniero. Eleganteco. Eco de tio, kio estas eleganta.
Elegio. Lirika versaĵo, plena de malĝojo, de sopiro. Elegia. Havanta ecojn de elegio: malĝoja: elegia tono. Elegie. En elegia maniero.
Elekti. — 1. Decidiĝi por unu objekto aŭ afero el multaj; preni unu objekton el multaj: elekti pomon, elekti vojon. — 2. Doni sian voĉon por unu el la kandidatoj: elekti deputaton. Elekto. Ago de tiu, kiu elektas.
Elektrizi. Elektrigi.
Elektro. Unu el la fortoj de l’ naturo, naskata de diversaj kaŭzoj (ekz. frotado de du korpoj) kaj produktanta diversajn fenomenojn (ekz. fulmon). Elektra. — 1. Elektrodevena: elektra fajrero. — 2. Kiu rilatas la elektron: elektra maŝino. Elektrigi. Liveri elektrajn ecojn; agi per elektro: elektrigi feron, elektrigi malsanulon.
Elektroforo. Aparato por konservi elektron.
Elektrolizo. Malkomponado per elektro.
Elektromotoro. Aparato aliformanta la elektran energion en meĥanikan laboron.
Elektrotekniko. Apliko de la elektro al teknikaj celoj: lumigado, telefonoj, telegrafoj.
Elektroterapio. Kuracado per la elektro.