Elemento. — 1. Korpo simpla ne malkomponebla: arĝento, azoto. — 2. La kvar elementoj: aero, fajro, tero, akvo (laŭ la opinio de la antikvaj scienculoj). — 3. La plej simplaj gravaj konoj de scienco: la elementoj de la fiziko. Elementa. Enhavanta elementojn de scienco: elementa lernolibro.
Elevatoro. Levigilo por ŝarĝoj.
Elfo. Spiritoj de la skandinava mitologio.
Eliksiro. — 1. Alkohola solvaĵo de kuracaj rimedoj. — 2. Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn: la eliksiro de la juneco.
Elimini. Forigi, eligi, nuligi: elimini venenon el la organismo, elimini unu el la nekonatoj de ekvacio, elimini nomon el listo. Elimino. Ago de tiu, kiu eliminas.
Elipso (Geom.). Fermita kurba linio, havanta la formon de platigita cirklo: Elipso estas fermita kurba linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto de du punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta. Elipsa. De elipso, elipsoforma: Elipsa fokuso, elipsa linio.
Elizeo. Lando de la postmorta vivado de l’ herooj, paradizo de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj.
Elizio. Mallongigo de la artikolo per forigo de a: de l’ patro anstataŭ de la patro.
Elokventa. Posedanta la talenton bele paroli, kortuŝi, konvinki per la parolado. Elokvente. En elokventa maniero. Elokventulo. Persono elokventa. Elokventeco. Eco de tiu, kiu estas elokventa.
-Em. Sufikso, esprimanta inklinon, amon, kutimon al io: babilema, kritikema.
Emajlo. Vitrosimila fandaĵo, per kiu oni kovras fajencon, metalojn. Emajla. El emajlo. Emajli. Kovri per emajlo. Komparu: Glazuro, Lako, Poluro.
Emancipi. Sendependigi, egalrajtigi: emancipi neplenaĝan filon. La virinoj iom post iom emancipas sin. Emancipo. Ago de tiu, kiu emancipas aŭ sin emancipas.
Embaraso. Malhelpo, malfacila situacio. Embarasi. Kaŭzi embarason.
Emberizo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Emberiza).
Emblemo. Figuro de objekto aŭ de vivanta estaĵo, reprezentanta moralan aŭ intelektan econ: La koko estas emblemo de la vigleco. Emblema. Havanta karakteron de emblemo.
Embrazuro. Malfermaĵo en muro, en fortikaĵo, tra kiu oni pafas.
Embrio. Unua rudimento de besto en la utero de la patrino, kiam la membroj ne estas ankoraŭ diferencigitaj.
Embriologio. Scienco pri la evolucio de embrio.
Embusko. Loko, en kiu oni sin kaŝas, loko, en kiu oni kaŝas taĉmenton de soldatoj por surprize ataki malamikon. Embuski. Aranĝi embuskon.
Emerito. Oficisto, kiu traservis la difinitan nombron da jaroj kaj ricevas pension.
Emfazo. Afektita solena tono, solena akcento en la parolado: paroli kun emfazo. Komparu: Aplombo, patoso, vervo.
Emigracio. Forlaso de la patrujo por ekloĝi en alia lando.
Eminenco. Titolo de la kardinaloj.
Eminenta. Rimarkinda, distinginda, supera per sia scio aŭ arto: eminenta oratoro, diplomato.
Emocii. Movi, tuŝi la animon. Emocio. Movo de la animo.
Empirio. Sperto, kiel bazo de filozofio. Empiria. Bazita sur sperto.
Empirismo. Filozofio, bazita sur la sperto.
En. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Loko, interne de kiu, kie io estas; loĝi en domo, sidi en vagono. b) Loko, internen de kiu, kien oni direktas ion, iras aŭ sin direktas: salti en vagonon, ĵeti en valizon. c) Tempo, kiam io okazas: en somero. d) Maniero: en kia maniero? en la sekvanta maniero. — 2. Prefikso, per kiu estas esprimata: Loko, kie aŭ kien: enhavi = havi en si, en meti, enskribi, enterigi.
Enciklopedio. Verko, prezentanta la konojn pri unu aŭ ĉiuj sciencoj en alfabeta ordo: enciklopedio ĝenerala, enciklopedio de la pentrarto.
Endivio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, manĝata kiel salato (Cichorium endivia).
Endemio (Med.). Malsano, konstante reganta en iu lando, regiono: kretinismo.
Energio. – 1. Forto de la karaktero; forta volo, ĉiam preta kaj kapabla al agado; persistemo. – 2. (Fiz.). Kapablo plenumi laboron. Energia. Posedanta energion. Senenergia. Ne posedanta energion. Energie. En energia maniero.
Enigmo. — 1. Demando solvata, prezentita en malklaraj dusencaj frazoj: Edipo divenis la enigmon de la sfinkso. — 2. Malfacila problemo entute: la enigmoj de la naturo.
Enketo. Esploro de problemo per ekspertoj, per specialistoj, el kiuj ĉiu estas demandita aparte kaj sendepende de l’ aliaj esprimas sian opinion: internacia enketo pri la kosto de la vivado.
Entomologio. Scienco pri la insektoj.
Entomologo. Scienculo, studanta la entomologion.
Entrepreni. Preni sur sin; decidi fari ion kaj ĝin komenci: entrepreni laboron. Entrepreno. Entreprenita afero. Entreprenisto. Persono, kies okupo estas plenumo de laboroj por aliaj personoj: entreprenisto de publikaj laboroj.
Entuziasmo. Granda emocio kaj ardanta emo al io: paroli, labori kun entuziasmo. Entuziasma. Posedanta entuziasmon, karakterizata de entuziasmo. Entuziasmigi. Plenigi per entuziasmo: Esperanto entuziasmigas ĉiujn adeptojn. Entuziasmiĝi. Pleniĝi per entuziasmo.
Enuo. Malagrabla impreso de neokupiteco, de manko de intereso. Enui. Senti enuon. Enuigi. Kaŭzi enuon. Enuiga. Kiu kaŭzas enuon. Komparu: Tedi.
Envii. Senti malĝojon, malamon pro bono, sukceso, feliĉo de alia persono: envii iun, envii ion, envii ion al iu. Envio. Sento de tiu, kiu envias. Enviema. Inklina al envio. Enviinda. Kiu meritas envion. Komparu: Ĵaluzo.
Eparĥio. Distrikto, regata de greka episkopo.
Epidemio. Infekta malsano, samtempe atakanta multe da personoj en unu loko: epidemio de la ĥolero. Epidemia. Havanta ecojn de epidemio. Epidemie. En epidemia maniero.
Epidermo (Anat.). Ekstera tavolo de la haŭto.
Epigrafo. Devizo, surskribo sur konstruaĵo, tombo, literatura verko: La pariza Panteono havas la jenan epigrafon: «Al la grandaj homoj la dankema patrujo».
Epigramo. Mallonga versaĵo, frazo, esprimanta akran kritikon, mordantan ironion.
Epikurismo. — 1. Doktrino de Epikuro, ke la feliĉo konsistas en la trankvilo de la animo kaj en prudenta ĝuado de la plezuroj de l’ vivo. — 2. Volupteco, ŝatado de korpaj ĝuoj.