Etato. — 1. Konfirmita de la estraro tabelo de konstantaj oficistoj kaj de ilia salajro. — 2. Salajro de konstanta registara oficisto. Etata. Posedanta etaton (salajron).
Etendi. — 1. Fari ion rektolinia: etendi rubandon. — 2. Direkti ion ien, farante ĝin rektolinia: etendi la manon al la ĉielo.
Etero. — 1. Subtila fluidaĵo, pleniganta laŭ la antikvuloj la kosman spacon. — 2. (Fiz.) Senpeza, elasta substanco, ĉion penetranta, en kies vibrado konsistas la lumo, varmo, elektro, k.t.p. — 3. (Ĥem.) Senkolora, tre facile vaporiĝanta fluidaĵo, devenanta de l’ ago de acido je alkoholo: Sulfura etero estas uzata kiel rekonsciiga rimedo.
Eterna. Kiu ne posedas en la tempo komencon, nek finon: Dio estas eterna. Eterneco. Daŭrado sen komenco kaj fino; daŭrado sen fino: Kio estas unu jaro kompare kun la eterneco? Eternigi. Fari ion eterna, fari ion neforgesebla: eternigi sian nomon.
Etiko. Scienco pri la principoj de la moralo. Etika. — 1. Kiu rilatas la etikon: etikaj principoj. — 2. Konforma al la etiko: etika ago.
Etiketo. — 1. Karteto, kiun oni fiksas sur sakoj, boteletoj k.t.p., por montri ilian enhavon, prezon. — 2. Kortega ceremoniaro; ceremoniaj manieroj.
Etimologio. — 1. Parto de la gramatiko pri la deveno de la vortoj. — 2. Deveno de vorto: Tre granda parto de la esperantaj vortoj posedas latinan etimologion.
Etiologio. — 1. Medicina scienco pri la kaŭzoj de l’ malsanoj. — 2. Kaŭzo de malsano: La etiologio de la kankro estas nekonata.
Etnografio. Scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj, k.t.p.
Etnologio. Scienco pri la homaj rasoj.
Etologio. Scienco pri la deveno de la moroj kaj de l’ moralo.
Etudo. — 1. Muzika ekzerco en formo de muzika verko: etudoj de Chopin. — 2. Rapide farita pentraĵo, desegnaĵo, sen zorgo pri detaloj.
Eŭdiometro (Ĥem.). Aparato por la analizo kaj sintezo de gasoj.
Eŭdiometrio. Metodo de la analizo per eŭdiometro.
Eŭfemismo. Anstataŭigo per delikata esprimo: respektinda virino anstataŭ: maljuna virino.
Eŭkaristio. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo.
Eŭnuko. Kastrita viro — gardisto de haremo.
Eŭforbiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: ricino.
Evangelio. — 1. Instruo de Jezuo Kristo. — 2. Libro enhavanta la instruon de Kristo.
Evangelia. De evangelio, kiu rilatas la evangelion. Evangeliisto. Aŭtoro, kiu priskribis la vivon kaj instruon de Kristo.
Eventuala. Kiu dependas de necerta okazo; okazonta, farota, se alia fakto okazos: prepari ĉion al eventuala vojaĝo. Eventuale. Depende de necerta okazo: Skribu, eventuale telegrafu. Eventualo. Eventuala fakto, okazo: timi neniun eventualon.
Evidenta. Rimarkebla per unu ekrigardo; tute klara; tute senduba: evidenta vero, evidenta mensogo. Evidente. En evidenta maniero. Evidenteco. Eco de tio kio estas evidenta.
Eviti. Peni ne esti kun, peni ne fari: eviti babilulojn; eviti erarojn. Evitebla. Kiu povas esti evitata: neevitebla morto.
Evolucio. Serio de intersekvaj aliformiĝoj; kreskado; progresado: evolucio de feto, evolucio de lingvo.
Ezofago. Tubo, kondukanta nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.
Ezoko (Zool.). Riverfiŝo manĝebla (Esox lucius).
Ezotera. Sekreta, destinita ekskluzive por la adeptoj de doktrino.
F
Fabo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la samnoma familio, kun grandaj grajnoj (Faba).
Fabacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: fabo, pizo, fazeolo, trifolio, akacio.
Fabelo. Rakonto pri elpensitaj, imagitaj eksterordinaraj aventuroj: fabeloj de Andersen, de Grimm. Fabela. Nekredebla, elpensita. Komparu: Fablo, legendo.
Fablo. Rakonto, plej ofte en versoj, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objekto, kaj per kiu oni prezentas moralan veron: fabloj de La Fontaine. Fablisto. Verkisto de fabloj. Komparu: Fabelo, legendo.
Fabriko. Ejo kun stabloj, kie oni grandanombre produktas komercaĵojn: fabriko de tolo. Fabriki. Produkti en fabriko. Fabrikanto. Posedanto de fabriko. Fabrikado. Agoj de tiu, kiu fabrikas. Fabrikaĵo. Fabrikita objekto, fabrikita komercaĵo.
Faceto. Malgranda ebena surfaco: faceto de diamanto. Faceti. Fari facetojn sur io: faceti brilianton.
Facila. Kiu povas esti farita, plenumita sen peno: facila laboro, facila vojo. Facile. En facila maniero. Facileco. Eco de tio, kio estas facila. Malfacila. Kiu povas esti farita nur kun granda peno: malfacila tasko, malfacila problemo. Malfacilaĵo. Malfacila afero, malfacila punkto: La gramatikoj de l’ naciaj lingvoj prezentas multajn malfacilaĵojn, kiuj tute ne ekzistas en Esperanto.
Fadeno. — 1. Maldika fibro por ligi, kudri, teksi: kotona fadeno. — 2. Maldika, longa cilindroforma metala peco: telegrafa fadeno.
Faetono. Malpeza luksa malfermita kaleŝo sen pordetoj.
Fago (Bot.). Arbo el la familio de la kupuliferoj, uzata kiel hejtaĵo, por mebloj (Fagus).
Fajenco. Speco de argilo por fabriki vazojn, imitantajn la porcelanajn. Fajenca. El fajenco: fajenca telero.
Fajfi. Produkti akrajn sonojn, blovante tra funelforme kunmetitaj lipoj; produkti sonojn similajn al la ĵus priskribitaj: fajfi per la buŝo; la vento, la sago fajfas. Fajfilo. Malgranda, simpla instrumento por fajfi.
Fajli. Glatigi, tranĉi per fajlilo. Fajlilo. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas malglata, provizita per malaltaj dentoj por glatigi, tranĉi metalojn, lignon.
Fajro. — 1. Fizike-ĥemia fenomeno, ĉe kiu produktiĝas la lumo kaj varmo: Brulanta ligno produktas fajron. — 2. Entuziasmo, forta ekscito, forta pasio: paroli kun fajro. Verŝi oleon sur fajron = eksciti pasion jam tre fortan. Fajra. — 1. De fajro: fajra brilo. — 2. Entuziasma, pasia: fajra deziro. Fajrero. Tre malgranda parto de brulanta korpo, apartiĝinta de ĝi; forta lumo, kiu produktiĝas ĉe renkonto reciproka de du malmolaj korpoj aŭ de korpo elektrizita: ĵeti fajrerojn; elektra fajrero. Fajrujo. Loko por bruligi fajron.
Fako. — 1. Nefermita kesteto por konservi objektojn, en skribotablo, sur breto. — 2. Branĉo teknika, scienca; specialo; industria fako. Fakaro. Kesto kun fakoj.