Выбрать главу

Favora. — 1. Bonvola, preta helpi: favora estro. — 2. Sukcesiga: favora vento. Favore. En favora maniero. Favoro. Favora ago, favora sento. Favori. Esti favora por iu. Favorato. Persono favorata, ĝuanta favoron: favorato de princo. Malfavora. Malbonvola, malsukcesiga.

Fazo. Aparta momento de evolucio de fenomeno, periode okazanta: fazo de la luno. Komparu: Stadio.

Fazano (Zool.). Birdo kun belaj plumoj el la familio de kokbirdoj (Phasianus).

Fazeolo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ fabacoj, rampanta, grimpanta herbo (Phaseolus).

Febro. — 1. Nenormale alta temperaturo de la korpo, kaŭzita de malsano: malaria, tifa febro. — 2. Pasio, ekscito: politika febro. Febra. Kiu havas febron. Februlo. Persono, havanta febron. Vundfebro. Febro, kaŭzita de infektita vundo.

Februaro. Dua, la plej mallonga monato de jaro.

Feĉo. Substanco, enhavanta mikroorganismojn, kaŭzantajn fermentadon de biero, ŝvelon de pasto, k.t.p.

Federacio. Ligo, kuniĝo de tute memstaraj kaj sendependaj regnoj, societoj, por komuna agado en eksteraj aferoj, kiuj koncernas ĉiujn kune.

Feino. Fantazia virina estaĵo, posedanta supernaturan povon: bonaj kaj malbonaj feinoj.

Felo. Kruda haŭto de bestoj, kun haroj. Felisto. Metiisto, kiu preparas felojn. Defelisto. Metiisto, kiu senfeligas bestojn. Komparu: Haŭto, ledo, pelto.

Feliĉo. — 1. Favoro de la sorto; favoraj cirkonstancoj; sukceso: havi feliĉon, deziri al iu feliĉon.2. Kaŭzita de ĝi kontenteco: Oni legas la feliĉon sur lia vizaĝo. Feliĉa. — 1. Kiu ĝuas feliĉon: feliĉa homo.2. Favora: feliĉaj cirkonstancoj. Feliĉigi. Fari iun feliĉa. Feliĉe. — 1. En feliĉa maniero: La ŝipo feliĉe atingis la havenon.2. Dank’ al feliĉa okazo, dank’ al Dio: Feliĉe, tuj venis helpo.

Felietono. — 1. Artikolo literatura, scienca, kritika, skribita en facila, eleganta stilo kaj presata ordinare en la malsupro de gazeto. — 2. Fragmento de romano, publikigata ĉiutage en ĵurnalo. Felietonisto. Ĵurnalisto, skribanta felietonojn.

Felto. Ŝtofo el lano aŭ haroj, kungluitaj kaj premegitaj: El felto oni faras ĉapelojn, ŝuojn. Felta. El felto: felta ĉapelo.

Feminismo. Emo, celado al plibonigo de la situacio de l’ virinoj en la socio, al akiro de rajtoj, egalaj al tiuj de la viroj.

Feministo. Adepto de la feminismo.

Femuro. Parto de la korpo, de la kokso ĝis la genuo. Femurosto. Osto de la femuro, la plej granda osto de la korpo.

Fendi. Perforte apartigi, disigi laŭlonge: fendi arbon, lignon. Fendo. Mallarĝa laŭlonga truo. Fendeto. Neprofunda fendo, ne trapenetranta la objekton: fendeto en dento. Komparu: Krevigi, spliti.

Fenestro. Malfermaĵo en muro por lumo kaj aero. Fenestra. De fenestro: fenestra vitro.

Fenikoptero (Zool.). Birdo el la familio de l’ lamenbekaj. (Phoenicopterus.)

Fenikso. — 1. Fabela birdo, renaskiĝanta el la propra cindro. — 2. Persono aŭ objekto tre malofta, supera, unika.

Fenkolo (Bot.). Herbo el la familio de la umbeliferoj; ĝiaj semoj estas uzataj kiel spicaĵo. (Foeniculum.)

Fenolo. Vid. Karbolo.

Fenomeno. — 1. Ĉio, kion oni perceptas per la sentoj aŭ per la konscio: astronomiaj, fizikaj, fiziologiaj fenomenoj.2. Eksterordinara afero, maloftaĵo: Renkonti vin estas vera fenomeno. Fenomena. Eksterordinara, malofta.

Fero (Ĥem.). Fe. Ĥemia elemento, peza metalo, uzata por plej diversaj vazoj, maŝinoj, instrumentoj. Fera. El fero: fera ŝlosilo.

Ferdeko. Horizontala platformo aŭ planko, sin etendanta de unu flanko de ŝipo al la alia, el tabuloj subtenataj de traboj.

Fermi. — 1. Kaŭzi, ke ne estu eniro: fermi pordon, fermi ĉambron, fermi iun en ĉambro.2. Ĉesigi: fermi kunsidon, kongreson. Fermo. Ago de tiu, kiu fermas. Malfermi. — 1. Kaŭzi, ke estu eniro, liberigi eniron: malfermi okulojn, pordon, ĉambron. 2. Komenci: malfermi balon, kongreson. Malfermaĵo. Loko de eniro. Komparu: ŝlosi.

Fermento. Organika substanco, kaŭzanta malkomponiĝon de aliaj organikaj substancoj, ne malkomponiĝante mem. Fermenti. Malkomponiĝi sub la influo de fermento: Fermentanta alkoholo fariĝas vinagro. Fermentado. Fenomeno de la malkomponiĝo sub la influo de fermento: fermentado alkohola, vinagra.

Fervoro. Granda aktiveco, inspirita de la kredo, amo, sindonemo: fervoro de servisto, de propagandisto. Fervora. Kiu posedas fervoron: fervora adepto. Fervore. En fervora maniero.

Festo. Senlabora tago, por rememorigi gravan fakton religian aŭ politikan: Pasko, la festo de la 14 Julio en Francujo. Festi. Soleni feston, ne labori. Komparu: Soleno.

Festeno. Solena, luksa tag-, vespermanĝo: edziĝa festeno. Festeni. Partopreni en festeno.

Festono. Ornamaĵo en formo de duonkrono el floroj, verdaĵo, koloraj teksaĵoj.

Feto (Med.). Ido en la utero de l’ patrino, kiam ĝiaj membroj jam estas diferencigitaj. Komparu: Embrio.

Fetiĉo. — 1. Objekto respektegata de sovaĝuloj, kiel diaĵo. — 2. Afero, persono, tre ŝatata kaj respektata.

Fetiĉismo. Kulto de fetiĉoj.

Fezo. Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko.

Fi. Interjekcio, esprimanta abomenon: Fi, kia malbona odoro!

Fiakro. Publika luebla veturilo, kaleŝo. Fiakristo. Veturigisto de fiakro.

Fianĉo. Persono, kiu faris solenan promeson edziĝi. Fianĉiĝi. Fariĝi fianĉo: fianĉiĝi kun fraŭlino. Fianĉiĝo. Solena promeso edziĝi. Fianĉino. Virino, kiu akceptis solenan promeson de viro, ke li edziĝos kun ŝi. Fianĉiniĝi. Fariĝi fianĉino. Fianĉiniĝo. Akcepto de solena promeso edziĝi. Gefianĉoj. Fianĉo kun fianĉino.

Fiasko. Kompleta malsukceso: la spektaklo faris fiaskon.

Fibro. Maldika fadeno, kiu kun samspecaj fadenoj, paralele kunmetitaj en faskoj, formas korpon de bestoj kaj vegetaĵoj: muskolaj fibroj, lignaj fibroj.