Flano. Plata bakaĵo de pasto.
Flanelo. Malpeza ŝtofo el delikata lano. Flanela. El flanelo.
Flanko. Ĉiu parto aŭ surfaco de objekto, ekster la supra kaj malsupra: antaŭa, posta, dekstra, maldekstra flanko de domo, de skatolo. Flanka. — 1. Estanta de flankoj, okupanta flankon: flanka konstruaĵo. — 2. Ne ĉefa, ne grava: flanka demando. Flanke. Ĉe flanko, apud. Flankiri. Iri al flanko, malproksimiĝi, foriri de rekta vojo.
Flari. Uzi la senton, kiu rekonas kaj distingas la odoroj: flari rozon, flari bonodoron.
Flati. Laŭdi por akiri ies favoron: La korteganoj flatas la princon. Flatema. Kiu havas inklinon flati. Flatulo. Persono flatema.
Flava. Havanta la koloron de la citrono, de velkinta folio.
Flegi. Zorgi kaj kontentigi ĉiujn bezonojn de malsanulo. Flegistino. Virino, kies metio estas flegi. Komparu: Varti.
Flegmo. Karaktero indiferenta, nesentema por emocioj, malrapidema; indiferenteco, nesentemo: paroli kun flegmo. Flegma. Karakterizata de flegmo: flegma homo, flegmaj vortoj. Flegme. En flegma maniero, kun flegmo. Flegmulo. Persono flegma.
Fleksi. — 1. Kurbigi, arkformigi: fleksi branĉon. — 2. Venki, obeigi, humiligi: fleksi obstinon, fieron. Fleksiĝi. Fariĝi fleksita. Fleksebla. Kiu povas esti fleksita: La fero estas fleksebla, la ŝtono ne estas fleksebla.
Fleksio. Gramatika finiĝo, kiu ŝanĝiĝas en la deklinacio kaj konjugacio: «i» estas la fleksio de l’ infinitivo.
Fliki. Surkudri sur truita vesto pecojn de drapo, tolo, k.t.p.: fliki malnovan ĉemizon. Flikaĵo. Peco de drapo, tolo, k.t.p., surkudrita sur truita vesto: La jako de la almozulo estis plena de diverskoloraj flikaĵoj.
Flirti. — 1. Delikate moviĝi en la aero tien kaj returnen; flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen: La flagoj flirtas, movataj de vento. La papilioj flirtas ĉirkaŭ la floroj. — 2. Amindumi: Ne ĉiam amas tiu, kiu flirtas. Flirto. Movoj de tio, kio flirtas; agoj, vortoj de tiu, kiu flirtas. Flirtema. Kiu facile flirtas, kiu havas inklinon al flirto.
Floko. Malgranda peco de ŝtofo, moviĝanta en la aero kaj ne tuj falanta teren: flokoj de lano, de neĝo.
Flori. — 1. Produkti, naski florojn; esti kovrita de floroj: La arboj floras en la printempo. — 2. Esti en prospera stato: Vivu, kresku kaj floru via societo! Floro. Kolora parto de vegetaĵo, enhavanta la reproduktajn organojn: La rozo estas la reĝino de la floroj. Florado. Stato, tempo, kiam la vegetaĵo floras. Ekflori. Kovriĝi de floroj, komenci flori: Post la nokta pluvo ekfloris ĉiuj arboj kaj arbetoj de nia ĝardeno.
Floreno. Aŭstria monero, valoranta du frankojn. {kp.: guldeno}.
Floso. Trabaro por surakva transporto de la ligno, el kiu ĝi konsistas. Flosi. Transporti per floso. Flosisto. Persono, kies profesio estas konduki flosojn.
Flui. Ĉe malforta kuniĝo de la eroj moviĝi malsupren: La akvo fluas en la rivero. La vino fluas tra truo en la barelo. Fluo. Movo de tio, kio fluas: La fluo de akvofalo estas tre rapida. Flua. — 1. Kiu fluas. — 2. Facila, senhalta: flua parolado. Flue. En flua maniero. Senflua. Ne posedanta fluon: La akvo de lageto estas senflua. Alfluo. Leviĝo de la akvo de l’ maro kaj ĝia fluo al la bordo. Forfluo. Malleviĝo de la mara akvo kaj ĝia fluo for de la bordo. Superfluo. Troo. Superflua. Troa, ne necesa.
Flugi. Sin movi en la aero per specialaj membroj, kiujn posedas la birdoj kaj insektoj: La birdoj povas flugi antaŭen, rondflugi kaj flugpendi. Flugo. Movoj de tio, kio flugas. Flugilo. Membro de insektoj kaj birdoj, per kiu ili sin movas en la aero.
Fluida. Kies eroj facile moviĝas unu apud alia kaj sur alia: La akvo, benzino, biero estas korpoj fluidaj. Fluidaĵo. Fluida korpo: La fiziko distingas solidaĵojn, gasojn kaj fluidaĵojn. Fluidigi. Fari ion fluida: fluidigi glacion. Fluidiĝi. Fariĝi fluida.
Fluoro (Ĥem.). Fl. Ĥemia elemento, verdete flava gaso, malkomponanta la akvon kaj formanta komponaĵojn kun ĉiuj elementoj, ekster la oksigeno.
Fluto. Muzika blovinstrumento, konsistanta el ligna truita tubo kun klavoj, kiun oni tenas horizontale kaj en kiun oni fajfblovas tra flanka truo. Flutisto. Muzikisto, kiu ludas fluton.
Foiro. Granda bazaro, aranĝata periode en antaŭfiksitaj tagoj.
Fojo. Vorto, kiu kunigita kun nombra vorto, esprimas kvanton, ripeton: unu fojon aŭ unufoje; du fojojn aŭ dufoje, k.t.p. Mi legis la artikolon du fojojn, kaj mi ne komprenis ĝin. Foje. Iam (en la pasinta tempo). Iafoje. En kelkaj momentoj, de tempo al tempo. Ĉiun fojon. En ĉiu aparta fojo. Per unu fojo. Ne prokrastante, ne haltante, per unu sola ago: Per unu fojo trahaki ŝtipon.
Fojno. Falĉita kaj sekigita herbo, uzata kiel paŝtaĵo.
Foko (Zool.). Marhundo (Phoca vitilina).
Fokuso. Punkto de optika sistemo, kie kuniĝas la radioj de la lumo.
Folio (Bot.). — 1. Kreskanta sur la trunko aŭ branĉoj plata, ordinare verda parto de vegetaĵoj: La folioj de la palmoj estas tre longaj kaj mallarĝaj. — 2. Plata ebena objekto: papera folio, kupra folio. Foliaro. La tutaĵo de la folioj de arbo: La foliaro de cipreso formas piramidon. Trifolio (Bot.). Herbo el la familio de l’ fabacoj, uzata kiel paŝtaĵo (Trifolium).
Fondi. Krei kaj aranĝi institucion: fondi societon. Fondo. Ago de tiu, kiu fondas.
Fonetiko. Parto de la gramatiko pri la sonoj de la lingvo. Fonetika. — 1. Kiu rilatas la fonetikon: fonetika teorio. — 2. Konforma al la fonetiko: fonetika ortografio. Fonetike. En fonetika maniero.
Fonografo. Aparato, kiu notas kaj reproduktas sonojn: la fonografo de Edison.
Fonometro (Fiz.). Aparato por mezuri la intensecon de sonoj.
Fonto. — 1. Loko, kie akvo aŭ alia fluidaĵo eliĝas el la tero: fonto de trinkebla akvo, fonto de petrolo. — 2. Kaŭzo, punkto de deveno; loko, kie oni prenas, akiras ion: fonto de malĝojo; fonto por aĉetoj, fonto por scienca verko.
Fontano. — 1. Akvo aŭ alia fluidaĵo ŝprucanta supren el la tero: fontanoj de petrolo. — 2. Aparato ŝpruciganta la akvon alten per la pezforto: La fontanojn oni konstruas ordinare sur placoj aŭ en ĝardenoj.