For. — 1. Interjekcio, esprimanta malestiman ordonon eliri, malproksimiĝi, flankiri: For, sendanka filo! — 2. Prepozicio (for de) esprimanta: esti malproksime de io, malproksimiĝi de io: Li estas for de tie ĉi. Li veturas for de tie ĉi. — 3. Prefikso, havanta la saman sencon, kiel la prepozicio: foresti, forporti, forpeli.
Forgesi. — 1. Perdi la memoron pro io, ne plu memori pri io: forgesi ies nomon, forgesi gramatikan regulon. — 2. Ne fari ion pro forgeso; lasi, preterlasi pro forgeso: forgesi hejme la gantojn; forgesi nomon en la listo. Forgeso. Perdo de la memoro pri io, manko de la memoro pri io. Forgesema. Kiu facile forgesas, kiu havas malbonan memoron. Forgesemo. Eco de tiu, kiu estas forgesema.
Forĝi. Doni deziratan formon al fero per la fajro kaj martelo: Forĝu feron, dum ĝi estas varmega. Forĝejo. Loko, kie oni forĝas. Forĝisto. Homo, kies metio estas forĝi. Kunforĝi. Kunigi per forĝado. Forĝebla. Kiu povas esti forĝata: forĝebla metalo.
Forko. Tenilo kun du, tri, kvar longaj dentoj ĉe la ekstremo, per kiu oni trapikas pecojn de manĝaĵo, por porti ilin al la buŝo. Forkego. Longa bastono kun du, tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo por pajlo, fojno, k.t.p.
Formo. — 1. Vazo, kesto, en kiun oni verŝas fanditan metalon, metas paston, k.t.p., por ricevi objekton, reproduktantan la geometrian aspekton de tiu ĉi vazo, kesto: formo por kukaĵo; formo por arĝenta kandelingo. — 2. Eksteraĵo, ekstera aspekto, geometria aspekto: formo de skatolo. Formi. — 1. Doni formon; fari laŭ modelo: formi poton el argilo. — 2. Esti la materialo, el kiu io konsistas: La vaporoj formas nebulojn. Formiĝi. Ricevi formon: La tera globo formiĝis dum multe da jarcentoj. Forma. Havanta la formon de: rondforma, ondforma, pirforma, ŝipforma. Aliformiĝi. Ricevi alian formon, aliiĝi: La socio aliformiĝas evolucie kaj revolucie. Reformi. Aliformigi, plibonigi per ŝanĝoj: reformi la ŝtaton. Komparu: Figuro.
Formacio. Tavoloj de la tero, formitaj en unu geologia epoko.
Formala. Laŭforma, laŭleĝa, laŭregula; koncernanta nur la formon, ne la esencon de l’ afero: formala kontrakto; formala demando dum kunsido. Formalaĵo. Formala afero: formalaĵoj de proceso.
Formato. Formo kaj grandeco de presaĵo: formato de l’ «Fundamenta Krestomatio».
Formiko (Zool.). Insekto, vivanta en societoj, el la vico de la himenopteroj (Formica).
Formulo. — 1. Ĝenerale aplikebla, esprimita per signoj, rezultato de algebra kalkulo; scienca leĝo, mallonge esprimita per signoj: formulo de la falado de l’ korpoj. — Ĝenerale uzataj vortoj por akto, petskribo: formulo de ĵuro. Formuli. Mallonge, precize esprimi: Lerte formuli la decidotan demandon estas la plej bona maniero mallongigi la disputojn.
Forno. Masonita aŭ metala fajrujo por kuiri, baki, por fandi metalojn kaj por aliaj industriaj celoj: forno de kuirejo, de metalfandejo. Komparu: Kameno.
Forta. — 1. Kapabla venki kontraŭstaron, levi pezan korpon: forta luktisto, forta brako. - 2. Malfacile rompebla, fortika: forta ŝtofo. — Energia: forta volo. — 4. Granda, de alta grado: forta tuso, forta pluvo. Forto. — 1. Kapablo venki kontraŭstaron, levi grandan pezon; aganta kaŭzo: forto de homo; fortoj de la naturo: elektro. — 2. Energio: forto de volo. — 3. Grado: forto de febro. Fortigi. Fari ion forta: fortiga dieto. Fortulo. Homo tre forta. Perforto, superforto. Devigo per forto. Perforti, superforti. Devigi per forto.
Fortepiano. Granda muzika instrumento sur tri piedoj, kun kordoj kaj klavoj.
Fortika. Malfacile disŝirebla, malfacile rompebla, malfacile difektebla: fortika drapo, fortika muro. Fortikigi. Fari ion fortika. Fortikaĵo. Fortikigita loko, kun garnizono, por defendi la landon de invado de malamikoj: La fortikaĵojn oni konstruas precipe proksime de la landlimoj. Komparu: Firma, masiva, solida.
Forumo. — 1. Placo en la antikva Romo por diskutoj pri publikaj aferoj. — 2. Loko, kie oni traktas publikajn aferojn: La afero, longe kaŝata, fine venis sur la publikan forumon.
Fosi. Fari truojn en la tero, malfirmigi la teron per fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo: fosi teron, fosi truon, fosi puton. Fosilo. Instrumento por fosi: fera tranĉanta plato kun longa ligna tenilo.
Fosforo (Ĥem.). P. Ĥemia elemento, senkolora mola substanco, facile ekbruligebla, uzata por fabriki alumetojn.
Fosto. Trabo, servanta kiel subteno.
Fotografi. Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per la ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato, nomata malluma kamero. Fotografaĵo. Bildo farita per fotografado. Fotografisto. Persono, kies profesio estas fotografi.
Frago (Bot.). Frukto (bero) de l’ fragujo. Fragujo. Herbo el la familio de l’ rozacoj; ĝiaj fruktoj estas manĝataj kiel deserto kaj konfitaĵo. (Fragaria vesca).
Fragmento. — 1. Peco de rompita objekto: fragmento de poto. — 2. Eltiraĵo, parto de literatura verko: Krestomatio ordinare enhavas multajn fragmentojn.
Frajo. Ovoj de fiŝoj, de ranoj: La kaviaro estas frajo de sturgoj. Fraji. Meti ovojn.
Frako. Vira ceremonia vesto kun mallarĝaj baskoj Frakulo. Persono, portanta frakon: Frakuloj estas malmultaj en niaj kongresoj.
Frakasi. — 1. Dispecigi, tute rompi kun bruo: frakasi vitron. — 2. Venki, kaŭzante grandajn perdojn al malamikoj: frakasi malamikan armeon.
Frakcio — 1. (Mat.). Parto de unuo, parto: frakcio ordinara, decimala. — 2. Partio, precipe parlamenta.
Frakseno (Bot.). Arbo el la familio de l’ oleacoj; ĝia ligno estas uzata por mebloj (Fraxinus).
Framasono. Ano de la religie-mistika societo, kies celo estas morala perfektiĝo sur la bazo de ĝenerala egaleco kaj frateco.
Frambo (Bot.). Frukto (bero) de l’ frambujo. Frambujo. Arbeto el la familio de l’ rozacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj por konfitaĵoj, por siropo (Rubus Idaeus).
Frandi. Kun plezuro, kun ĝuo manĝi, gustumi ion bongustan: La infanoj frandis peceton de torto. Frandema. Havanta inklinon al frandado, amanta delikatajn, bongustajn manĝojn. Frandaĵo. Delikata, bongusta manĝo.