Выбрать главу

Frangolo (Bot.). Arbeto el la familio de l’ ramnacoj; ĝiaj beroj kaj ŝelo estas uzata kiel laksiga rimedo (Rhamnus frangula).

Fra{n}ĝo. Ornamo, konsistanta el dense kunmetitaj mallongaj fadenoj, libere pendantaj ĉe rando de vesto, de meblo.

Franko. Franca monero, valoranta 80 {p}fenigojn {legu: pfenigojn, vd. tie}, 25 kopekojn.

Frapi. — 1. Bati kaj produkti mallongan sonon; bati por atentigi per la produktata sono; bati: frapi pordon.2. Atentigi, mirigi: Lia stranga konduto frapis ĉiujn. Frapo, frapado. Ago, agoj de tiu, kiu frapas.

Frato. Vira ido de la sama patro aŭ patrino: Abelo kaj Kaino estis fratoj. Fratino. Virina ido de la sama patro aŭ patrino. Frateco. Rilato inter fratoj; rilato kvazaŭ inter fratoj, amikeco. Fratiĝi. Fariĝi kvazaŭ fratoj, intime amikiĝi. Bofrato. Edzo de fratino; frato de edzo, frato de edzino, edzo de bofratino (edzo de fratino de edzino). Kunfrato. Kolego, kamarado.

Fraŭlo. Viro senedzina, ne edzigita. Fraŭlino. Virino senedza, ne edzinigita. Fraŭla. Senedza. Fraŭleco. Senedzeco.

Frazo. — 1. Ideo, esprimita per vortoj; kolekto de vortoj, havanta kompletan signifon: La ĉefaj partoj de la frazo estas la subjekto kaj la predikato. — 2. Paroloj sen signifo; belaj vortoj, sed ne esprimantaj la veran Opinion de la parolanto: Grandaj frazoj, malgrandaj agoj!

Fregato. Trimasta milita velŝipo; malpeza kirasa ŝipo kun unu baterio: La fregatojn anstataŭas nun la krozŝipoj.

Fremda. Venanta el alia loko aŭ lando; nekonata. Fremdulo. Homo nekonata, alilandulo. Fremdlando. Ĉiu lando ekster la patrujo, eksterlando.

Freneza. Kiu perdis la prudenton, la memkonscion: freneza homo, freneza ago. Frenezulo. Homo freneza. Freneziĝi. Fariĝi freneza: freneziĝi de timo. Frenezigi. Fari iun freneza: La alkoholo frenezigas.

Fresko. Pentraĵo, farita sur ĵus stukita muro.

Freŝa. — 1. Ĵus farita, antaŭ nelonge farita: freŝa pano, freŝa numero de gazeto.2. Ne eluzita, ne malbonigita, ne malkomponiĝinta: freŝa vesto, freŝa fiŝo. Freŝeco. Eco de tio, kio estas freŝa. Refreŝigi. Fari ion ree freŝa: refreŝigi bulkon.

Fringo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Fringilla coelebs).

Fringelo (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj. (Fringilla spinus).

Fripono. Ruza trompisto, nehonesta homo. Friponi. Plenumi agojn de fripono. Friponaĵo. Ago de fripono.

Friso. Surmura ornamaĵo inter la arĥitravo kaj kornico.

Friti. Prepari manĝaĵon kun graso per la varmego de forno (ekstere): frititaj terpomoj. Komparu: Baki, kuiri, rosti.

Frivola. Ne serioza, havanta inklinon al vantaj aferoj, senpripensa, senkonsidera: frivola homo, frivola ago. Frivole. En frivola maniero. Frivoleco. Eco de tio, kio estas frivola: la frivoleco de la virina karaktero.

Frizi. Arte kombi harojn, farante krispojn, buklojn. Frizisto. Homo, kies profesio estas frizi, kombi harojn.

Fromaĝo. Manĝaĵo, produktata el fermentinta kazeo: svisa, holanda fromaĝo.

Fronto. Antaŭa parto de konstruaĵo, de militista taĉmento.

Frontono. Triangula ornamaĵo super la kornico de fronto.

Frosto. Malvarmo de tia grado, ke ĝi glaciigas la akvon: La tropikaj landoj ne konas la froston.

Froti. Movi tien kaj returnen, premante unu korpon sur alia: froti pargeton per vakso. Komparu: Grati, skrapi, viŝi.

Frua. Okazanta en tempo proksima al la komenca momento: frua mateno, frua printempo, frua morto. Frue. En frua tempo. Malfrua. Okazanta en tempo malproksima de la komenca momento, de la interkonsentita ĝusta momento: malfrua vizito. Malfrui. Veni malfrue, okazi malfrue: Akurata homo neniam malfruas. La horloĝo malfruas kvin minutojn. Trofrua. Okazanta tro frue: trofrua decido. Frumatene. En frua mateno.

Frugilego (Zool.). Birdo el la familio. de l’ korvoj (Corvus frugilegus).

Frukto. — 1. Produktaĵo de l’ vegetaĵoj, sekvanta la floron kaj enhavanta la semon: pomo, oranĝo, pruno. — 2. Rezultato: frukto de laboro. Fruktodona, fruktoporta. Donanta multe da fruktoj: fruktodona tero, fruktodona arbo; fruktodona laboro. Senfrukta. Ne havanta, ne donanta fruktojn.

Frunto. Supra parto de l’ vizaĝo, de la harlimo ĝis la brovoj: Alta frunto montras ofte grandan inteligentecon. Sulkigi la frunton.

Ftizo (Med.). Tuberkulozo, precipe tuberkulozo de la pulmoj. Ftizulo. Homo malsana je la tuberkulozo de la pulmoj.

Fugo. Muzika verko, en kiu temo ludita de unu instrumento estas ripetata de aliaj: La fugoj de Bach.

Fuksino. Anilina ruĝa farbo.

Fulardo. — 1. Malpeza silka ŝtofo por vestoj, kravatoj, k.t.p. — 2. Koltuko.

Fulgo. Nigra densa substanco de la karbono, ne komplete forbrulinta: La fulgo amasiĝas en la kamentuboj. Nigra kiel fulgo.

Fulmo. Grandega fajrero, produktata de la elektro de la nuboj: Fulmo lumigis la malluman ĉielon. Fulmotondro. Granda pluvo, akompanata de vento, fulmoj kaj tondroj: La fulmotondroj estas oftaj somere. Komparu: Ventego. Fulmas. Aperas fulmoj, fulmoj lumigas: Fulmas, sed oni ne aŭdas la tondrojn.

Fumo. Miksaĵo de gaso, vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, leviĝantaj de brulanta korpo: Fumo leviĝas de la kamentubo. Fumi. Enspiri kaj elspiri la fumon de tabako: fumi cigaron. Oni petas ne fumi. Fumiĝi. Eligi fumon: Brulanta ligno fumiĝas. Fumaĵi. Saturi per fumo por fari konservebla: fumaĵi ŝinkon, fiŝon.

Fundo. — 1. La plej malalta parto de kavo, solida parto sub granda amaso da akvo: fundo de valo, de rivero.2. Malsupra plato de vazo, de barelo. — 3. Parto plej malproksima de la eniro: fundo de ĉambro.4. Kio estas kaŝita en la animo: Dio vidas la fundojn de l’ koroj.5. La plej alta grado de malsukceso: La fundo de l’ mizero. Surfundaĵo. Solidaj substancoj, falintaj sur la fundon el solvaĵo, el miksaĵo de solidoj kaj fluidoj: ŝlimo.

Fundamento. — 1. Subtera masonaĵo, sur kiu oni konstruas: la fundamento de domo.2. Esenco, ĉefa principo, bazo: La fundamento de Esperanto. Fundamenta. — 1. De fundamento, kiu apartenas al fundamento: fundamenta ŝtono.2. Ĉefa, grava: fundamenta vero. Komparu: Bazo.