Выбрать главу

Funebro. — 1. Malĝojo, kaŭzita de la morto, de granda malfeliĉo: familia funebro, nacia funebro.2. Eksteraj signoj de funebro: porti funebron = porti funebrajn vestojn. — 3. Tempo de la funebro: La funebro daŭras unu jaron. Funebra. — 1. Kiu rilatas la funebron: funebra ceremonio. 2. Malĝoja: funebra mieno. Funebri. Malĝoji pro la morto, pro granda malfeliĉo; plori ion: funebri la morton de la patro.

Funelo. Vazo supre larĝa, mallarĝiĝanta en tubon, por transverŝi fluidaĵojn.

Fungo (Bot.). Kriptogama vegetaĵo sen klorofilo; multaj el ili estas manĝeblaj, multaj venenaj, kaŭzas malsanojn de l’ homoj, bestoj kaj vegetaĵoj, detruas la lignon, k.t.p. (Fungus).

Funkcio, — 1. Agado. dum la plenumo de sia specialo, de sia tasko: funkcio de episkopo.2. Agado de organo, de maŝino: La penso estas funkcio de la cerbo. Funkcii. Plenumi sian funkcion: La maŝino funkcias bone. Komparu: Devo, komisio, tasko.

Funto. Mezuro de la pezo (en diversaj landoj malsama): La germana funto pezas 500 gramojn.

Furaĝo. Nutraĵo por brutoj.

Furio. Diino de venĝo.

Furiozo. Granda, nehaltigata kolero. Furioza. Kiu estas en la stato de furiozo. Furiozi. Esti en la stato de furiozo.

Furunko. Malgranda dolora tumoro de la haŭto, kaŭzita de inflamo de la subhaŭta histo.

Fusteno. Ŝtofo el lino kaj kotono, kun unu malglata flanko.

Fuŝi. Malbone fari ion: fuŝi veston. Fuŝulo. Persono, kiu fuŝas.

Futo. Mezuro de la longeco (en diversaj landoj malsama): La angla futo egalas 30 centimetrojn.

G

Gabio. Cilindra korbo sen fundo, uzata por rapida aranĝo de redutoj.

Gado (Zool.). Speco de ostfiŝo, ĉefa nutraĵo de la norduloj (Gadas).

Gaja. Ekscitita de agrablaj sentoj kaj montranta sian kontentecon per gestoj, rido: gaja homo, gaja junularo. Gaje. En gaja maniero. Gajeco. Stato de tiu, kiu estas gaja. Gajigi. Fari iun gaja: La rakonto gajigis ĉiujn. Malgaja. Ekscitita de malagrablaj sentoj. Malgajeco. Stato de tiu, kiu estas malgaja. Malgajigi. Fari iun malgaja. Komparu: Ĝoja.

Gajlo. Tumoro sur la folioj de l’ kverko, kaŭzita de piko de vespo: El gajloj oni fabrikas inkon.

Gajni. Akiri ion aŭ bonan rezultaton en io, sukcesi en io, kio tute aŭ grandaparte dependas de sorto: gajni en kartludo, en loterio; gajni batalon. Malgajni. Perdi ion, malsukcesi en io, kio tute aŭ parte dependas de sorto: malgajni veton. Komparu: Profiti.

Galo. Sekrecio de la hepato: maldolĉa, verdeflava digesta suko.

Galanterio. Malgrandaj luksaj objektoj por ornamo de loĝejo, de vesto: statuetoj, speguloj.

Galantino. Vianda manĝaĵo, ornamita per la propra gelateno.

Galeno. Mineralo, konsistanta el plumbo, sulfuro kaj arĝento.

Galero. Komerca aŭ milita ŝipo de la mezaj jarcentoj. En Francujo iam la remistoj de galeroj estis krimuloj, ligitaj al la bordoj per ĉenoj: galeroj = punlaboro, malfacila, teda laboro.

Galerio. — 1. Teatra balkono kun benkoj por la spektatoroj. — 2. Longa, mallarĝa salono kun kolonoj; longa, mallarĝa subteraĵo: galerio de minejo.3. Kolekto de objektoj de arto, de kuriozaĵoj: galerio de pentraĵoj.

Galiumo (Ĥem.). Ga. Ĥemia elemento, malofta metalo, parenca kun zinko.

Galono. Densa rubando el arĝento, oro, por ornamo de vesto, de kurteno: galonoj de oficira uniformo.

Galopo. La plej rapida kuro de l’ ĉevalo; tre rapida kuro. Galopi. Tre rapide kuri. Galope. En galopa kuro; tre rapide.

Galoŝo. Piedvesto, plej ofte kaŭĉuka, kiun oni metas sur la ŝuon por gardi la piedon de la malsekeco.

Galvana (Fiz.). Kiu rilatas la elektron, devenantan de ĥemiaj fenomenoj.

Galvanismo (Fiz.). Elektraj fenomenoj, devenantaj de ĥemiaj fenomenoj.

Galvanometro (Fiz). Aparato por mezuri la forton de la galvana fluo per la devio de magneta vergeto.

Galvanoplastiko. Apliko de la galvana fluo por kovri objektojn per maldika tavolo de metalo, antaŭe solvita.

Gamo. Serio de muzikaj notoj, ordigitaj en la natura vico de l’ tonoj: Ĉiuj gamoj ricevas la nomon de la komenca noto.

Gamaŝo. Vesto, kiu kovras la malsupron de la kruro kaj la supron de la ŝuo.

Ganglio. Nerva nodo.

Gangreno. — 1. Detruo, morto de membro aŭ organo, kaŭzita de lezo de la nutrado, de la bakterioj: La gangreno estas ofta en la militaj hospitaloj dum la militiro.2. Malvirteco: morala gangreno.

Ganto. Vesto de la mano: ledaj, lanaj gantoj. Ĵeti la ganton = inviti al batalo. Levi la ganton = akcepti la inviton al batalo.

Garantii. — 1. Preni sur sin la respondecon: garantii por komercaĵo, por arestito, por prunto. — 2. Firme aserti: Li garantias, ke morgaŭ estos bela vetero. Garantio. Respondeco de tiu, kiu garantias; garantianta objekto: pruntgarantio.

Garbo. Fasko de greno: tritika garbo, Garbejo. Konstruaĵo por greno, fojno, pajlo.

Gardi. Zorgi pri ies sendanĝereco: gardi personon, konstruaĵon, postenon; sin gardi. Gardisto. Homo, kies okupo estas gardi. Gardejo. Gardista posteno. Gardostaranto. Gardisto dum la plenumado de sia funkcio. Antaŭgardi. Neebligi la danĝeron antaŭ ĝia apero: La vakcino antaŭgardas de la variolo. La asekuro antaŭgardas de la perdoj. Antaŭgarda. Kiu antaŭgardas: antaŭgarda vakcino. Singardema. Zorgema pri sia sendanĝereco.

Gardenio (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ rubiacoj (Gardenia).

Gargari. Lavi la buŝon, la gorĝon per fluidaĵo, kiun oni skuas en ili per elspirata aero: gargari la gorĝon per borika acido.

Garni. Ornami veston per puntoj, galonoj; ornami manĝaĵon per legomoj, arte dismetitaj. Garnaĵo. Garnanta objekto: kotleto kun garnaĵo.

Garnizono. Militistaro, gardanta urbon, fortikaĵon.

Garolo (Zool.). Birdo el la familio de l’ korvoj (Garrulus glandarius).