Выбрать главу

Gaso (Fiz.). Korpo, kiu ne havas propran formon kaj kies eroj havas la emon sin malproksimigi unu de alia: aero, lumiga gaso.

Gasometro. Instrumento por mezuri la kvanton de produktita aŭ konsumita gaso.

Gasto. — 1. Vizitanto aŭ amiko, akceptata en la hejmo aŭ ĉe la tablo de alia: Gasto en la domo — Dio en la domo (pola proverbo). 2. Loĝanto en hotelo, vizitanto en restoracio. Gasti. Resti kiel gasto, loĝi kiel gasto: gasti tutan tagon. Gastama. Volonte, afable akceptanta gastojn: gastama homo, gastama lando. Gastigi. Akcepti, loĝigi kiel gaston. Gastejo. Ejo. kie oni gastigas por pago; simpla, senkomforta ejo, kie oni povas loĝi kaj manĝi por pago.

Gastronomo. Specialisto en la kuirarto; amanto de luksaj, delikataj manĝoj.

Gastronomio. Kuirarto.

Gavoto. Iama franca danco.

Gazo. Travidebla, malpeza ŝtofo silka, lina.

Gazelo (Zool.). Remaĉulo el la familio de l’ antilopoj (Antilope dorcas).

Gazeto. Periode aperanta presaĵo de konstanta formato kun aktualaĵoj, literaturaĵoj: gazeto ĉiutaga, semajna, dusemajna, duonmonata. monata, dumonata. Gazetaro. Tutaĵo de la gazetoj de urbo, de lando; literaturo de la gazetoj: La gazetaro amike akceptis la aperon de nia revuo.

Ge-. Prefikso por derivi nomojn esprimatajn ambaŭ seksojn kune, precipe edziĝan paron: gepatroj — patro kaj patrino, geonkloj = onklo kaj onklino, gefianĉoj = fianĉo kaj fianĉino.

Geheno. Infero (Biblia esprimo).

Gelateno. Besta gluo, produktata el la histoj.

Gemo. Polurita multekosta ŝtono.

Genciano (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio (Gentiana).

Genealogio. Tabelo de la deveno kaj parenceco de la membroj de gento: Ofte oni prezentas la genealogion en formo de arbo genealogia arbo.

Generacio. Tutaĵo de l’ homoj samtempe vivantaj: La nuntempa generacio malamas la militon.

Generalo. — 1. Supera militista ĉefo, komandanta armeon, korpuson de armeo. — 2. Ĉefo: generalo de la jezuitoj.

Genezo. — 1. La unua libro de la Biblio pri la komenco de la mondo. — 2. Deveno.

Genio. — 1. Diaĵo, laŭ la opinio de la antikvuloj, protektanta ĉiun homon: bona, malbona genio. — 2. La plej alta grado de homaj kapabloj, precipe kreanta kapablo en la sciencoj kaj artoj: Por krei lingvon internacian necesa estis la genio de Zamenhof. Genia. Kiu posedas genion: genia homo, genia verko. Geniulo. Homo genia.

Genitivo (Gram.). Dua kazo de la deklinacio, formata en Esperanto per la prepozicio de kaj esprimanta posedon, kvaliton, k.t.p.: libro de l’ patro, homo de grandaj kapabloj.

Genoto (Zool.). Rabobesto el la familio de l’ ursoj, kun bela pelto (Genetta).

Gento. — 1. Posteularo de unu praantaŭulo, kune vivanta kaj komandata de unu ĉefo; subdivido de nacio: sovaĝaj gentoj de Afriko; la gento de Judo.2. Subdivido de familio (en la natursciencoj): tipo, klaso, vico, familio, gento, speco.

Genuo (Anat.). Parto de la korpo, kie la femuro kuniĝas kun la kruro. Genui. Stari sur la genuoj: genui antaŭ altaro. Ekgenui, genufleksi. Stariĝi sur la genuoj.

Geodezio. Scienco pri la mezurado de la surfaco de la tero.

Geognozio. Scienco pri la strukturo de la tera ŝelo kaj pri ĝiaj ŝtonegoj.

Geografo. Scienculo, studanta la geografion; specialisto en la geografio.

Geografio. Scienco pri la tero, kiel parto de la universo kaj loĝloko de la homo: geografio matematika, fizika kaj politika.

Geologo. Scienculo studanta la geologion; specialisto en Ja geologio.

Geologio. Scienco pri la evolucio kaj strukturo de la tero, de la momento de la malmoliĝo de la tera ŝelo ĝis la nuna tempo.

Geometro. Scienculo, studanta la geometrion; specialisto en la geometrio.

Geometrio. Matematika scienco pri la figuroj, pri la mezurado de ilia surfaco kaj volumeno.

Geranio (Bot.). Vegetaĵo (arbetoj, herboj) el la familio de geraniacoj kun belaj floroj (Geranium).

Geraniacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: geranio.

Gerundio (Gram.). Formo de la latina konjugacio, havanta sencon de substantivo, devenanta de verbo: ars scribendi — la arto de l’ skribado.

Gesto. Movo de la korpo, precipe de la mano kaj brako, akompananta la paroladon aŭ ĝin anstataŭanta: nea, jesa gesto; gesto de miro. Gesti. Fari gestojn.

Giganto. Grandegulo, grandega objekto: homo giganto, monto giganto. Giganta. Grandega.

Gildo. Divido, kategorio, korporacio de la komercistoj: En Rusujo la komercistoj estas dividataj en du gildojn; al la unua apartenas la posedantoj de grandaj komercaj firmoj, la bankieroj, k.t.p.

Gilotino. Aparato por senkapigo de l’ kondamnitoj al la morto. Gilotini. Senkapigi per gilotino.

Gimnastiko. Ekzercado de la fortoj kaj de la lerteco per movoj de la korpo: La gimnastiko ludas gravan roton en la edukado de l’ junuloj. Gimnastika. Kiu rilatas al la gimnastiko: gimnastikaj ekzercoj. Gimnastiki. Ekzerci per la gimnastiko: gimnastiki la brakojn. Gimnastikejo. Ejo por la gimnastiko. Gimnastikisto. Specialisto en la gimnastiko.

Gimnazio. Mezgrada lernejo, liceo. Gimnaziano. Lernanto en gimnazio.

Gineo. Angla ora monero, neekzistanta plu, valoranta 21 ŝilingojn.

Gipso (Ĥem.). Sulfato de kalko. Gipsi. Ŝmiri per gipso, aldoni gipson al solvaĵo, surŝuti per gipso: gipsi kamenon; gipsi vinon; gipsi kampon.

Girlando. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en formo de ŝnuro.

Gitaro. Muzika instrumento kun ses kordoj, kiun oni ludas, pinĉante la kordojn per la fingroj.

Glacio. Akvo aŭ alia fluidaĵo solidigita de la frosto. Glaciaĵo. Sukeraĵo, konsistanta el glaciigita kremo kun aŭ sen aldonoj: krema, ĉokolada glaciaĵo. Glaciigi. Solidigi per la malvarmo: La frosto glaciigis la tagon. Glaciiĝi. — 1. Fariĝi glacio: la Meza Maro neniam glaciiĝas.2. Senti grandan malvarmon: En la suno hodiaŭ estas tre varme, kaj en la ombro oni glaciiĝas. Glaciejo. Konstanta granda amaso de glacio sur montoj.

Gladi. Glatigi per varmega metalo: gladi tolaĵon, veston. Gladilo. Instrumento por gladi. Gladistino. Virino, kies profesio estas gladi.