Выбрать главу

Gladiatoro. Luktisto en la cirkoj de la antikva Romo: Cezaro, salutas vin la mortontoj, t.e. la gladiatoroj.

Glano (Bot.). Frukto de l’ kverko.

Glando. Organo, kies funkcio estas produkti sekrecion: hepato, salivaj glandoj.

Glaso. Vitra vazo por trinki: Meze granda glaso enhavas 200 kub. centimetrojn.

Glata. Kies partoj ne superstaras unu alian, sur kiu oni povas libere konduki la manon: glata papero, glata tolo. Glatigi. Fari ion glata: glatigi lignon per rabotilo, per fajlilo. Malglata. Kies partoj superstaras unu alian: Fusteno estas malglata ŝtofo. Komparu: Ebena, plata.

Glavo. Longa hakarmilo kun unutranĉa aŭ dutranĉa klingo. Komparu: Rapiro, sabro, spado.

Glazuro. Rapide malmoliĝanta fandaĵo, solvaĵo, per kiu oni kovras diversajn objektojn por fari ilin pli fortikaj (ne penetreblaj por la aero, akvo) aŭ pli glataj, brilantaj. Glazuri. Kovri per glazuro: glazurita poto. Komparu: Emajlo, lako, poluro.

Glicerino (Ĥem.). C3H8O3. Densa, dolĉa fluidaĵo, solvebla en akvo. Ĝi estas ekstraktata el grasoj kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por fabriki dinamiton, por konservi fruktojn, k.t.p.

Glicirizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ fabacoj; el ĝia dolĉa radiko oni ekstraktas sukon, kiu estas uzata kiel medikamento kontraŭ la tuso, por dolĉigi medikamentojn, bieron (Glycyrrhiza).

Glikozo (Ĥem.). Vinbera sukero.

Glimo. Diafana mineralo, uzata anstataŭ fenestra vitro.

Gliptoteko. Muzeo de statuoj kaj skulptaĵoj.

Gliti. — 1. Facile moviĝi sur glata supraĵo: Ŝtono glitas sur glacio.2. Perdi la egalpezon sur glata supraĵo: gliti kaj fali sur kota vojo. Glitiga. Kiu igas iun gliti: glitiga trotuaro. Glitkuri. Gliti sur glacio por amuzo, por sporto. Glitilo. Ligna aŭ metala plando kun ŝtala klingo, sur kiu oni glitas. Glitveturilo. Veturilo sen radoj por gliti sur la neĝo aŭ glacio.

Globo. Objekto sferforma: La tero ne estas perfekta globo, kvankam oni nomas ĝin terglobo. Komparu: Kuglo.

Gloro. La plej alta opinio de la plimulto pri la meritoj, virtoj, talento: La gloro venas ofte nur post la morto de verkisto. Glori. Honori per gloro: Estu glorata la nomo de Dio! Malgloro. La plej malalta opinio pri la morala aŭ intelekta valoro: akiri malgloron per friponaĵoj. Glorkrono. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapojn de l’ sanktuloj; aŭreolo.

Gloso. Klarigo de la senco de vorto per surmarĝena noto; komentario. Glosaro. Vortaro de arĥaikaj aŭ specialaj vortoj, uzitaj de aŭtoro.

Gluo. Densa fluida substanco, uzata por firme kunigi du objektojn: gumo araba. Glui. Kunigi per gluo. Alglui. Glui malgrandan objekton je granda: alglui poŝtmarkon. Kunglui. Glui du objektojn proksimume same grandajn: kunglui du paperajn foliojn. Malglui. Liberigi objekton, kunigitan kun alia objekto per gluo: malglui poŝtan markon.

Gluti. Per la movoj de la muskoloj de la gorĝo transporti el la buŝo en la ezofagon kaj stomakon: gluti manĝaĵon, pilolon.

Gnomo. Fabela estaĵo, gardanta trezorojn en la interno de la tero.

Gnomono. Sunhorloĝo, kompaso.

Gobio (Zool.). Speco de riverfiŝo. (Gobio).

Goeleto. Malgranda dumasta velŝipo.

Golfo. Parto de maro, de oceano, eniĝinta en kontinenton: la Biskaja golfo.

Gondolo. Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio. Gondolisto. Remisto de gondolo.

Gonoreo (Med.). Inflamo de la muka membrano de la uretro aŭ de unu el la najbaraj organoj, kun pusa sekrecio.

Gorĝo. Interna parto de la kolo, la kavo post la buŝo.

Gorilo (Zool.). La plej granda simio, el la familio de l’ homosimilaj (Gorilla).

Gotika (Arĥitekt.). Karakterizata de akrepintaj arkaĵoj: Notre-Dame de Paris estas gotika konstruaĵo.

Gracia. Posedanta harmonian strukturon, harmoniajn proporciojn: gracia knabino. Gracieco. Eco de tio, kio estas gracia. Malgracia. Posedanta senharmoniajn proporciojn.

Grado. — 1. Ĉiu el la 360 partoj de la cirklo: Grado = 60 minut.2. Divido de la termometra skalo: 10 gradoj super la nulo.3. Mezuro de eco: gradoj de komparo, la plej alta grado de kolero. Gradigi. Dividi en gradojn; dismeti, ordigi laŭ grado: gradigi termometron, gradigitaj legaĵoj. Grade. Laŭ grado.

Grafo. Persono posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj barono. Graflando. Provinco, regata de grafo.

Grafiko. Reproduktado de objektoj per linioj kaj figuroj: La alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l’ internaciaj vortoj.

Grafito. Grize-nigra, mola speco de karbono, uzata precipe por la fabrikado de krajonoj.

Grafologo. Specialisto en la grafologio.

Grafologio. Arto ekkoni la karakteron de persono per la esploro de lia skribo.

Grajno. — 1. Malgranda seka frukto aŭ semo, precipe de greno: grajno de tritiko, de pipro.2. Objekto, similanta grajnon: hajla grajno. Komparu: Greno, kerno, semo.

Graki. Eligi sonojn, kiel la korniko.

Gramo. Pezunuo de la metra sistemo: pezo de unu kuba centimetro de distilita akvo, ĉe la temperaturo de ĝia plej granda denseco.

Gramatiko. Scienco, instruanta korekte skribi kaj paroli; verko, enhavanta regulojn de la gramatiko. Gramatika. Kiu rilatas la gramatikon: gramatika regulo.

Graminacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, maizo.

Granato (Bot.). Frukto de l’ granatarbo. Granatujo. Arbo el la familio de l’ mirtacoj (Punica granatum).

Granda. — 1. Kiu okupas multe da spaco; kies dimensioj superas la ordinarajn: granda domo, granda monto.2. De alta grado, forta, glora, supera: granda kuraĝo, granda vento, granda verkisto. Grandigi. Fari ion granda. Grandiĝi. Fariĝi granda, kreski. Pligrandigi. Fari ion pli granda. Pligrandiĝi. Fariĝi pli granda. Grandeco. Eco de tio, kio estas granda. Grandanima. Kies moralaj ecoj superas tiujn de ordinaraj homoj: Grandanima homo ne estas venĝema. Trograndigi. Preterpasi la ĝustan gradon; troi: La raporto trograndigis la danĝeron. Malgranda. — 1. Kiu okupas malmulte da spaco; kies dimensioj malsuperas la ordinarajn: malgranda skatolo.2. De malalta grado. Malgrandigi. Fari ion malgranda. Plimalgrandigi. Fari ion pli malgranda. Grandega. Tre granda, kolosa, giganta. Grandegulo. Homo, kies kresko multe superas la ordinaran; koloso, giganto. Malgrandega. Tre malgranda; kies grandeco multe malsuperas la ordinaran. Malgrandegulo. Homo, kies kresko multe malsuperas la ordinaran; pigmeo. Pogrande. En grandaj kvantoj: vendi pogrande. Pomalgrande. En malgrandaj kvantoj: vendi pomalgrande.